У садржају

Novaĵoj de retejo.net !

од Andreo Jankovskij, 31. јануар 2009.

Поруке: 28

Језик: Esperanto

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 19. октобар 2009. 17.36.41

maratonisto:
>> Anekdotoj_3

Ĉu ekzistas tiuj ĉi anekdotoj en teksto?
--------------------------------------------
Jen eslas la teksto (pli malpli sama kiel en la filmeto):
--------------------------------------------

Du fiŝistoj vane sidas sur bordo dum tuta tago. Vespere unu diras al la alia:
- Ekzistas umo, je kiu mi ekkredos neniam.
- Kio ĝi estas?
- Rakontaĉoj pri popoloj, kiuj vivas dank'al fiŝkaptado!

Sortodivenistino dismetas kartojn kaj diras al klientino:
- Ĝis kvindek jaroj vi estos suferanta pro manko de mono.
- Kaj poste?
- Poste vi alkutimiĝos.

- Ĉu vi memoras Georgon, kiu loĝis kontraŭ malliberujo?
- Jes, memkompreneble.
- Sciu, nun li loĝas kontraŭ sia domo.

- Kapitano, ŝajnas, ke vi havas malbonan humoron. Kio okazis?
- Mi gajnis ĉefan premion je loterio.
- Tamen tio bonegas!
- Ne por ĉiuj! Dua kaj tria premioj estas mono, sed la unua estas vojaĝo per nia ŝipo.

El polica raporto: "Ili eniĝas lifton kaj malaperas je nekonata direkto."

En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo:
- Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj?
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo nova anonco:
- Ĉu estas inter pasaĝeroj piloto?

- Kie vi dezirus ekestiĝi, en inferno aŭ en paradizo?
- Tio estas malfacila demando. Paradizo preferindas pro klimato. Tamen inferno enhavas pli interesan societon.

Knabo-judo venis hejmen kaj rakontas fiere al patro:
- Paĉjo, mi ŝparis hodiaŭ tri kopekojn!
- Kiamaniere?
- Mi ne eniĝis tramon kaj kuris post ĝi.
- Fiĉjo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, do ŝparus tri eŭrojn!

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 18. јун 2010. 15.37.03

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 10. октобар 2010. 08.36.13

vincas (Погледати профил) 14. октобар 2010. 18.34.56

vincas (Погледати профил) 14. октобар 2010. 18.46.48

Ĉu vi povas la ekranfonon traduki en Esperanto kaj krei kelkaj versioj de ĝin.

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 15. октобар 2010. 06.34.43

vincas:Ĉu vi povas la ekranfonon traduki en Esperanto kaj krei kelkaj versioj de ĝin.
Mi provos.

Вратите се горе