Al la enhavo

Finnlando

de Iĉo, 2009-februaro-01

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-05 18:10:43

erikano:
Kial ne fari same por "landanoj" ????
Estas ege facile respondi tion.
Ĉar tiel eblas nomi nur landanojn kaj tute ne ĉiujn naciojn.
Kial laŭ vi oni nomu ciganojn?
Kaj landanojn oni ankaŭ nun povas nomi rusianoj francianoj, ktp

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-05 18:17:59

Saluton!

erikano:
darkweasel:Estas, simple, du tipoj de landoj en Esperanto: la landoj, kies radikoj estas la "landanoj", kaj la landoj, kiuj estas sia propraj radikoj.
Du tipoj estas jam tro da tipoj por simpla lingvo !

Elektu ni nur unu !
Bedaŭrinde por fari tiun decidon en la 122-a jaro depost la apero de E-o estas ... iom malfrue, ĉu ne? okulumo.gif
... Kaj ni bezonas nur UNU manieron por nomi la loĝantoj : laŭ mi, ĈIAM kun "-ANO", ĉar estas plej logika !
Kiam mi vidas la vorton "logika" (ĉi-foje eĉ superlative!) pri homa lingvo, mi ĉiam skeptikemas.

Sed bone, mi provu. Jen frazo en tradicia Esperanto:

"Vi estas franco, kiu loĝas en Francujo kaj parolas la francan. Mi estas germano, kiu loĝas en Germanujo kaj parolas la germanan."

Kiel tekstus tiu frazo post la erikano-a reformo?

"Vi estas francano, kiu loĝas en Franco kaj parolas la X-an. Mi estas dojĉlandano, kiu loĝas en Dojĉlando kaj parolas la Y-an."

Mi ne scias, kion mi skribu anstataŭ X kaj Y. Helpu min!

Vi proponas novajn radikojn por landnomoj.

Kio tiam okazas al la nomoj de la lingvoj?

Mi povus plu uzi "germana" por la lingvo, kiu parolatas ankaŭ en Aŭstrujo (ĉu estonte "Esterrajŝo"?) kaj en partoj de Svisujo (ĉu estonte "Helvetio"?).

Sed "franca" nun rilatus al lando, ne plu al lingvo. Kiel do nomiĝus tiu lingvo, kiun ja parolas ankaŭ multaj ne-"francanoj"? Necesus uzi alian radikon.

Aŭ ĉu oni uzu "la francana"? Eble ne ĉiuj "francanoj" konsentus, ĉar ne nur unu lingvo parolatas en tiu lando. Simile pri tiulingvaj svisoj (ĉu estonte "helvetianoj"?).

Do resume la encerbigendaĵoj fakte kreskus: Pli da "logiko" ne nepre plifaciligus la aferon.

Antaŭ pli ol tri jaroj mi blogis pri Nomoj de landoj kaj popoloj.

Kaj poste aperis Rusoj loĝas en Rusujo verkita de aro da eble ne tute malkompetentaj aŭtoroj.

Eble vi iomete legu ĝin kaj rekonsideru vian proponon.

Germano kaj germanujano,
Kolonjano

PS: Kiel Ido, kiu ja korektis multajn fuŝojn de Z. (kaj kies fina venko tial estos neevitebla okulumo.gif), traktas nomojn de landoj, popoloj kaj lingvoj?

PPS: Povus esti simple ... (sed estas ne)

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-06 06:20:44

KoLonJaNo:
Mi povus plu uzi "germana" por la lingvo, kiu parolatas ankaŭ en Aŭstrujo (ĉu estonte "Esterrajŝo"?) kaj en partoj de Svisujo (ĉu estonte "Helvetio"?).
"Esterrajŝo"? En kiuj germanaj dialektoj oni elparolas tion tiel? shoko.gif Mi pensas, ke tio estus "Esterajĥo".
KoLonJaNo:
PS: Kiel Ido, kiu ja korektis multajn fuŝojn de Z. (kaj kies fina venko tial estos neevitebla okulumo.gif), traktas nomojn de landoj, popoloj kaj lingvoj?
Vidu: Why Ido?
Esperanto - Ido
Anglujo or Anglio - Anglia
Britujo or Britio - Britania
Hindujo or Hindio - India
Germanujo or Germanio - Germania
Gvatemalo - Guatemala
Italujo or Italio - Italia
Sed mi ne vere komprenas kial ili ne finiĝas per -o en Ido...

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-10 16:32:13

Al "Kolonjano" : Pardonu min por "plej logika". Mi volis diri nur "pli"... senkulpa.gif

Poste : Ĉiu faros tiel, kiel li volas.

Certe, ni bezonas bonan inter-komprenon.

Tial la plej "internaciaj" nomoj estas eble pli efikaj...

Sed : Mi opinias, al menaŭ, ke ĉiu popolo povas elekti la plej bonan nomon por si mem (tiel la "hindanoj" esperantistoj, kiuj elektis "Barato", kiel nomo por ilia lando. Vidu : http://eo.wikipedia.org/wiki/Barato kaj http://www.geocities.com/bharato/eventoj/ak2008/...)

Tiel same, Mi opinias ke la "franca-naciuloj" preferus esti nomataj :

- "Francano" por loĝantoj
- "Franca" por la lingvo restas bone
- "Franco" por lando (aŭ "Francio"* se vi volus, por ne konfuzigas, en malnovaj tekstoj.)

* Sed mi preferas ŝanĝo (por mi), ĉar :

Se la esperanta lingvo estontece multe disvolviĝi, kaj iĝas mondskala lingvo, la malnovajn tekstojn iĝos tre tre tre malgranda parto de la "kultura heredo" de la lingvo rideto.gif rido.gif

Kaj, ne forgesu ke "Esperanto" volus esti "justa" lingvo, kaj respektanta la aliajn lingvojn... Tial mi pensas ke la landanoj povus (devus ?) elekti iliajn nomojn !!

Fine, vidu ankau la "Enketo", eke tiu fadeno de diskuto :

48 % elektis "SUOMIO", tiel kiel la "finlandanoj" nomas ilian landon !!

Sed, nune : FARU ni kiel plaĉas al ni, kaj kiel ni povas inter-kompreni ! -o, -lando, -io, -ujo, ktp.
Se ni komprenas nin, ĉiuj estas bone !

La estonteco diros al ni, ĉu kelkajn nomojn/vortojn malaperos poste, laŭ la uzoj, tempe ! (Kiel iaj ajn lingvoj)

Amike, samideane, Salutojn !

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-10 19:07:01

Saluton!

darkweasel:
KoLonJaNo:
Mi povus plu uzi "germana" por la lingvo, kiu parolatas ankaŭ en Aŭstrujo (ĉu estonte "Esterrajŝo"?) kaj en partoj de Svisujo (ĉu estonte "Helvetio"?).
"Esterrajŝo"? En kiuj germanaj dialektoj oni elparolas tion tiel? shoko.gif Mi pensas, ke tio estus "Esterajĥo".
Nu, en E-o la sono [ç] fakte ne ekzistas. Do la demando estas, ĉu elekti [x] aŭ [ʃ] kiel plej proksiman parencon.

(En la angla oni uzas nek [x] nek [ʃ], sed [k], ekz. en Reich [ˈraɪk], do eble oni k-igus ankaŭ la ch de la landnomo.)

Kaj por ke vi ne spertu traŭmon okaze de vizito al mia regiono aŭ renkontiĝo kun samregionano: Rejnlandanoj kutimas prononci [ʃ] anstataŭ [ç], do ekz. Kirche kaj Kirsche fariĝas samsonaj el ties buŝoj, kiam ili uzas la norman germanan. rideto.gif

Kolonjano

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-10 19:38:30

Saluton!

erikano:Al "Kolonjano" : Pardonu min por "plej logika". Mi volis diri nur "pli"... senkulpa.gif
rideto.gif
Poste : Ĉiu faros tiel, kiel li volas.

Certe, ni bezonas bonan inter-komprenon.
Do mi ne ŝanĝos mian lingvaĵon, ĉar mi ne vidas avantaĝon, nur eblon de eĉ pli da konfuziĝo kaj miskomprenado.
Tial la plej "internaciaj" nomoj estas eble pli efikaj...
Ĝuste por mia lando, popolo kaj lingvo ekzistas pluraj tre malsamaj nomoj.

Jen la ĉefaj kvin variantoj:

- aliaj ĝermanaj lingvoj, la itala kaj aliaj uzas vorton similan al deutsch/theodiscus (= "popola")

- por estonoj kaj suomoj ni estas "saksoj"

- por slavoj kaj hungaroj ni estas "mutuloj"

- por latinidlingvanoj (krom italoj kaj rumanoj), araboj, turkoj kaj aliaj ni estas "alemanoj"

- por angloj, rumanoj kaj multaj aliaj ni estas "germanoj"

Kiu do estas la "plej internacia" nomo?

En E-ujo ni estas "germanoj" kaj devenas de "ĝermanoj".

Oni eble povus deziri, ke la vortoj interŝanĝu siajn signifojn, ĉar la romujanoj prononcis anstataŭ [ʤ].

Sed ne timu: mi ne strebas pligrandigi mian strangulecon pledante por tio. rideto.gif
Fine, vidu ankau la "Enketo", eke tiu fadeno de diskuto :

48 % elektis "SUOMIO", tiel kiel la "finlandanoj" nomas ilian landon !!
Certe ne surprizos vin ekscii, ke mi mem elektis Suomujo. okulumo.gif

Kiom el la voĉdonintoj estis suom(lingvan)oj?

Ĉu vi rimarkis, ke ĝis nun neniu afiŝo en tiu diskutfadeno venis de lernu-ano kun "Loĝlando: FI"?

Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-11 06:38:42

KoLonJaNo:Saluton!

darkweasel:
KoLonJaNo:
Mi povus plu uzi "germana" por la lingvo, kiu parolatas ankaŭ en Aŭstrujo (ĉu estonte "Esterrajŝo"?) kaj en partoj de Svisujo (ĉu estonte "Helvetio"?).
"Esterrajŝo"? En kiuj germanaj dialektoj oni elparolas tion tiel? shoko.gif Mi pensas, ke tio estus "Esterajĥo".
Nu, en E-o la sono [ç] fakte ne ekzistas. Do la demando estas, ĉu elekti [x] aŭ [ʃ] kiel plej proksiman parencon.

(En la angla oni uzas nek [x] nek [ʃ], sed [k], ekz. en Reich [ˈraɪk], do eble oni k-igus ankaŭ la ch de la landnomo.)

Kaj por ke vi ne spertu traŭmon okaze de vizito al mia regiono aŭ renkontiĝo kun samregionano: Rejnlandanoj kutimas prononci [ʃ] anstataŭ [ç], do ekz. Kirche kaj Kirsche fariĝas samsonaj el ties buŝoj, kiam ili uzas la norman germanan. rideto.gif

Kolonjano
Ĉu ni ne parolis pri uzi la vorton, kiun la landanoj mem uzas? Kaj en la aŭstra germana, "ç" kaj "ŝ" ne estas similaj (se iu diras "Österreiŝ", aŭdiĝas pli strange ol "Österreiĥ). Tial, mi pensas, ke la "Esperantigaĵo" (ĉu ĉi tiu estas vorto?) de "Österreich" estus "Esterajĥo".

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-11 18:03:12

Saluton!

darkweasel:Ĉu ni ne parolis pri uzi la vorton, kiuj la landanoj mem uzas? Kaj en la aŭstra germana, "ç" kaj "ŝ" ne estas similaj (se iu diras "Österreiŝ", aŭdiĝas pli strange ol "Österreiĥ).
Tio eble validas ankaŭ por sudgermanoj kaj svisoj.

Eble oni povus aserti pri [ç], ke, ju pli norde, des pli [k]-ece, kaj ju pli sude, des pli [x]-ece ĝi prononciĝas.

(Kaj Rejnlando estas insulo de [ʃ]-emuloj.)

Mi konsentas, ke el la buŝo de vienano [ʃ] por [ç] estus surprizo. rideto.gif
Tial, mi pensas, ke la "Esperantigaĵo" (ĉu ĉi tiu estas vorto?) de "Österreich" estus "Esterajĥo".
Kaj tiam multaj -- kompreneble ne aŭstroj, germanoj, rusoj kaj hispanoj -- uzus fakte la varianton Esterajko, ĉar ĥ estas neprononceblaĵo. okulumo.gif

(Mi uzus "Esperantigo".)

Kolonjano

P.S.: Kelkaj prononcoj de "Österreich" troveblas ĉi tie.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2009-marto-14 00:32:44

Mi pensas, ke Suomio estas plej bona, ĉar tio estas ankaŭ finne. Sed Finnlando havas du nomojn "Suomi" kaj "Finland". Suomio estas bona, tio estas mallonga nomo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-14 01:02:22

Saluton!

Tumppi1991:Mi pensas, ke Suomio estas plej bona, ĉar tio estas ankaŭ finne. Sed Finnlando havas du nomojn "Suomi" kaj "Finland".
Mi supozas, ke Finland estas la sveda nomo.
Suomio estas bona, tio estas mallonga nomo.
Ĉu do tiel:

Suomio -- suomianoj -- la suomia [lingvo]

aŭ eble tiel ĉi:

Suomio (= Suomujo) -- suomoj -- la suoma [lingvo]

?

Kolonjano

Reen al la supro