Contribuții/Mesaje: 10
Limbă: Esperanto
bretella (Arată profil) 8 februarie 2009, 15:49:09
Kaj eĉ la Registarestro malkonsentas kun la Republikprezidento, kaj la kristana katolika eklezio malhelpas veran kaj sanan debatadon pri tio.
Praktike, okazis ĉi tie ke tribunalo pravigis la patron de virino, kiu ekde preskau 15 jaroj estas tute senkonscia pro aŭtomobila akcidento. La patro volus doni al ŝi dolĉan morton, kiu signifas ne plu manĝigi kaj hidratigi ŝin per aparatoj.
Sed la itala registraro faris leĝan dekreton por haltigi ilin, dirante ke tio estas eŭtanazio, do vera mortigo de iu, sed la Prezidento de la Republiko ne volas subskribi tion, dirante ke la registraro ne povas ŝanĝi verdikton de tribunalo per dekreto. Tio estas kontraŭ nia Nacia Konstitucio.
Resume, la problemo ne estas nur etika, sed ankau leĝfara.
Mi nur ŝatus scii la opinion de alilanduloj pri tiu grava temo, kaj kiel oni rilatas al tio, leĝe kaj etike, en la diversaj landoj de la tuta mondo.
Dankon kaj ĝis!
Luciano (Luĉano)
horsto (Arată profil) 8 februarie 2009, 19:15:57
Unue la homoj, kiuj decidas, povus erari. Oni ja preskaŭ neniam povas tutcerte prijuĝi la sanstaton de iu homo.
Due kaj pli grave, la homoj kiuj decidas pri la morto, povus havi aliajn interesojn, ekzemple parencoj kiuj anataŭĝojas pri la heredaĵo, aŭ kuracistoj, kiuj volas ŝpari la monon por la kuracado aŭ kiuj bezonas la organojn por aliaj pacientoj, kiuj eble pli pagus.
Estus por mi alia afero, se la paciento mem decidas ke li ni plu volas vivi. Sed ankaŭ tiam estas treege malfacile prijuĝi, ĉu li nur pro malĝustaj kialoj decidas tion, aŭ ĉu li eble estas eĉ trompita de aliaj.
RiotNrrd (Arată profil) 9 februarie 2009, 05:32:47
Pri la leĝa mortigo de senkonsciaj homoj - tio estas malsama afero, pri kiu mi aktuale ne povas decidi.
Rogir (Arată profil) 9 februarie 2009, 11:12:03
rosto (Arată profil) 9 februarie 2009, 14:36:19
Ŝajne, neniu certe scias, ĉu eŭtonazio estas bono aŭ ne, sed leĝo devas permesi ĝin. Kompreneble, reguloj devas ekzisti, kiel en Nederlando.
Rogir (Arată profil) 9 februarie 2009, 15:22:41
dobri (Arată profil) 10 februarie 2009, 17:14:36
karulo (Arată profil) 10 februarie 2009, 18:36:20
Religioj plenas je kontraŭdiroj, vivo estas sankta afero kaj tamen morto kondukas al nova vivo aŭ eĉ al kuniĝo kun Dio.
Leĝoj devus submetiĝi al la volo de la koncerna homo. Ne taŭgas la argumento ke aliaj homoj (kuracistoj, familianoj,..) povas misuzi la leĝon. Estus kvazaŭ malpermesi geedziĝojn ĉar multaj edzoj mistraktas siajn edzinojn. Ja ekzistas sociaj servoj, polico, juĝistoj, ktp. por kontraŭbatali fiagojn.
bretella (Arată profil) 11 februarie 2009, 13:54:08
karulo:La debato povus esti eĉ pli profunda. El kio devenas la ideo ke morto estas terura afero? Evidente ĉiu homo volas vivi kiel eble plej...se oni minimume povas ĝoji pri la vivo.Ĉu vi bonvole povas iomete rakonti pri kiel estas traktata la problemo en Hispanujo? Lastatempe Hispanio estas tre progresema idee, kaj mi ĉiam interesiĝas pri kio okazas tie.
Religioj plenas je kontraŭdiroj, vivo estas sankta afero kaj tamen morto kondukas al nova vivo aŭ eĉ al kuniĝo kun Dio.
Leĝoj devus submetiĝi al la volo de la koncerna homo. Ne taŭgas la argumento ke aliaj homoj (kuracistoj, familianoj,..) povas misuzi la leĝon. Estus kvazaŭ malpermesi geedziĝojn ĉar multaj edzoj mistraktas siajn edzinojn. Ja ekzistas sociaj servoj, polico, juĝistoj, ktp. por kontraŭbatali fiagojn.
Pri tio, kion vi diris mi konsentas parte (ankaŭ laŭ mi morto ne devus esti timiga afero, sed tio estas alia temo, kaj oni povus diskuti dum jaroj pri tio), kara Karulo, kaj parte ankaŭ kun Horsto. Fakte se unuflanke eŭtanazio estus facile aplikebla al homoj, kiuj tute konscias, aliflanke ne estas ĝuste ke iu decidus pri la vivo de iu alia. Certe, mi ne konsiderus tion kvazaŭ homicidon, sed nur mi ne ŝatus ke laŭleĝe iu decidus por aliaj. En Italujo, por provi solvi tiun problemon, oni tre diskutas, kaj politikistoj decidos pri tio, pri la "biologia testamento" aŭ "anticipita deklaro pri malsantraktado", kiu estas subskribita esprimo en tutkonscia stato , pri kiel oni volos esti kurace traktata kaze de malsano kun senkonscia stato.
Tio estas bona kaj ankaŭ ĝusta propono laŭ mi, kvankam certe restos la problemo pri infanoj kaj neplenaĝuloj, sed kompreneble pri ili gepatroj tute rajtus decidi.
Dankon pro via elkora partopreno je la diskuto. ;o)
bretella (Arată profil) 11 februarie 2009, 13:59:38
bretella:Dankon pro via elkora partopreno je la diskuto. ;o)Kompreneble la "VIA" en mia dankado, estis direktita al ĉiuj skribintoj, ne nur al Karulo.