לתוכן העניינים

Propono por komenci kurson de esperanto en LiveMocha

של fo_q, 9 בפברואר 2009

הודעות: 2

שפה: Esperanto

fo_q (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2009, 00:07:50

Saluton al ĉiuj

Post relative sukcesa kampanjo en Change.org por esperanto en la usona teritorio, mi petas al vi ke partoprenu alian:
Ekzistas moderna kaj bunta retejo pri instruado de lingvoj – kun bonaj servoj senpagaj krom kelkaj pagendaj – kiu furoras almenaŭ en Brazilo, nome LiveMocha. Tiu retejo jam havas kursojn de la angla, franca, germana, hinda, hispana, islanda, itala, japana, portugala, kaj russa, kaj ekzistas propono por disponigi kurson de esperanto tie por ke oni balotu aŭ ne.

Ju pli balotita la propono, des pli prioritata ĝi estos por la skipo de LiveMocha! La propono de E-kurso estas nun la 5-a plej balotita inter ĉiuj la proponoj, sed ni bezonas esti la 1-a! Do mi petas k ela esperantistaro balotu amase kaj intense! Ekzistas tri intensoj por baloti (1 – malforta; 2 – pli-malpli; 3-forta), balotu forte, 3, bonvole!

Kiel baloti?
Vi bezonas registriĝi en la retejo http://livemocha.uservoice.com (por tio, klaku sur “Sign Up”, en la dekstra supra parto de la paĝo). Post tio, konfirmu vian registriĝon en via retadreso mem, ĉar vi ricevos konfirman retleteron tuj. Serĉu do la proponon “Add a course in Esperanto” kaj voĉdonu “3”. Prete! Vi jam balotis!

Disvastigu ankaŭ tra via lando, inter la parolantoj kaj simpatiantoj de Esperanto!

Dankegon,
Felipe QUEIROZ (Brazilo)
Sekretario de BEJO
Komitatano A de TEJO

Trold (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 10:26:17

Jes eble estu bona ideo. Ni fakte ne vere bezonas alian retpaĝon esperanto-instruado ĉar tiun ĉi retpaĝo jam funkcias bonege. Sed por varbi novuloj kiuj ne scias pri esperanto, povus vidi ke esperanto estas unu elekto inter aliaj lingvoj. Mi mem neniam aŭdis pri esperanto antaŭ do jaroj, kaj tiam tuj komencis rideto.gif

לראש הדף