Sisu juurde

Subtenu Esperanto en la Eŭropa parlamento !!

kelle poolt erikano, 9. veebruar 2009

Postitused: 3

Keel: Esperanto

erikano (Näita profiili) 9. veebruar 2009 9:14.06

La 21-a de januaro 2009, la Eŭropa Deputitino (Membrino de la Eŭropa parlamento) Ljudmila Novak (el slovenio) prezentis tri proponojn pri Esperanto, en la eŭropa parlamento :

4a. (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel “lingua franca“.

4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

4.c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

Por substeni ŝiajn proponojn, simple - kaj rapidege- (sen registraĵo) klaku ĉi-tie :

http://www.polldaddy.com/poll.aspx?p=1319680...Kaj klaku "YES" ! (rapidega kaj tre facilegega )

Por pli da informoj pri la deputitino kaj siaj propoponoj, kaj skribi en la SUBTENO-LIBRO (vidu "guestbook") , vidu ĉi tie: http://www.ljudmilanovak.org/modules.php?op=modl...

Jes ni povas ! (disvastigi plu la lingvo !)

Ĝis !

P.S. : Ne hezitu traduki tiun mesaĝon en aliaj lingvoj, kaj dissendi alie !!

erikano (Näita profiili) 9. veebruar 2009 9:18.30

rido.gif sal.gif
erikano:Subtenu Esperanto en la Eŭropa parlamento
PARDONU min (mi forgesis la akusativon !!) : la ĝusta titolo devus esti " SUBTENU ESPERANTON", ĉu ne ?

TAMEN : SUBSKRIBU / SUBTENU la deputitinon !!

Fajro (Näita profiili) 9. veebruar 2009 9:31.42

Ankaŭ helpu tradukante la proponon:

[LISTO]
Eŭropan proponon pri Esperanto[/list]

Tagasi üles