Al la enhavo

Aliaj paĝaroj kiel Lernu por lerni aliajn lingvojn?

de eikored85, 2009-februaro-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-11 03:27:56

Mi devas diri ke, mi ŝategas Lernu.net! Ĝi estas plena da rimedoj por lerni esperanton. Estas multaj kursoj kiun oni povas preni senpage. Mi speciale ŝatas la forumon kaj la tujmesaĝilon, kie mi povas praktiki la lingvon.

Tamen, mi volus scii, se estas aliaj paĝaroj tiel bonaj kiel Lernu por lerni aliajn lingvojn, tiel franca, ĉina, ktp. Se vi konas tian paĝaron en iu ajn lingvo, bonvolu diru al mi!

Dankon!

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-11 14:59:06

Mi aŭdis, ke LiveMocha utilas, sed me ne uzis ĝin.

Ankaŭ http://linguoido.ning.com estas por lerni Idon.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-14 02:29:42

jchthys:Mi aŭdis, ke LiveMocha utilas, sed me ne uzis ĝin.
Mi vidis ĉe tia www.livemocha.com ankaŭ Esperanton en listo de multaj lingvoj. Tamen mi ankaŭ ne uzis ĝin. Sed aspektas interese. Socia reto por lerni lingvojn.

MV1 (Montri la profilon) 2009-februaro-15 13:27:51

Mi aliĝis mallonge al LiveMocha sed poste forlasis ĝin.
Estis granda honto por mi, kiu apenaŭ parolas iom da Esperanto kaj mia denaska lingvo, rimarki ke tie oni ne bezonas Esperanton; la plejparte el la uzantoj parolas tri, kvar, kvin, eĉ dek aŭ pli lingvojn flue.

lango.gif

Dominique (Montri la profilon) 2009-februaro-15 15:02:30

jchthys:Mi aŭdis, ke LiveMocha utilas, sed me ne uzis ĝin.

Ankaŭ http://linguoido.ning.com estas por lerni Idon.
Mi provis la retejon de livemocha, sed mi opinias, ke ĝi estas terura retejo por lerni lingvon. Ĝi instruas ĉiujn lingvojn sammaniere, kio sensencas. Mi bedaŭrinde neniam trovis retejon tiel bonan, kiel lernu! por studi aliajn lingvojn. Tamen, por studi la bretonan, la retejo de kervarker.org sufiĉe plaĉas al mi, kaj helpas min.

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-15 15:27:44

jchthys:Mi aŭdis, ke LiveMocha utilas, sed me ne uzis ĝin.

Ankaŭ http://linguoido.ning.com estas por lerni Idon.
livemocha estas bona paĝaro por lerni lingvojn, laŭ mi. Ekz:
-Oni povas provi prononci tekston en la lingvo kiun oni lernas, kaj poste, desnaskaj parolantoj povas doni konsilojn al oni.

Mi ankaŭ pensas ke la iuj keltaj lingvoj havas bonegajn pagaxrojn por lerni ilin (aŭ nur prezentas ilin). Ekz:
-http://www.magakernow.org.uk/ (Kernewek)
-http://www.bbc.co.uk/wales/learnwelsh/ (Kimra)
-http://www.bbc.co.uk/cornwall/connected/cornish/ (Kernewek)
-http://learncornish.net/ (Kernewek)

Tiuj ĉi paĝaroj ne estas kiel lernu!, sed ili vidigas la grandan nombron de informaĵoj pri la keltaj lingvoj rideto.gif

Fine, dependas la lingvojn kiun vi volas lerni. Serĉi per Yahoo! Answers ankaŭ.

Mi bedaŭras, mi ne scias la nomon por 'Kernewek' en Esperanto (Kernewek = Cornish en la angla).

EDIT: Ankaŭ, about.com havas bonegajn forumojn kaj aliajn informaĵojn pri multaj lingvoj, kiel la Franca lingvo, la Japanio lingvo ktp.

Reen al la supro