Więcej

Kion vi opinias pri la filmoj de Imagu?

od Miland, 12 lutego 2009

Wpisy: 6

Język: Esperanto

Miland (Pokaż profil) 12 lutego 2009, 11:45:31

La kompanio Imagu faris la unuajn Esperantajn filmojn en la nuna jarmilo, Gerda Malaperis! kaj La Patro. Ili plaĉis al mi, kvankam Gerda evidente estis farita por komencantoj, kaj La Patro estas nur 40 minutojn longa.
Kion vi opinias pri ili?

Rogir (Pokaż profil) 12 lutego 2009, 13:53:11

Mi ne vidis iun ajn. Kie ili haveblas?

Miland (Pokaż profil) 12 lutego 2009, 14:19:11

Rogir:Mi ne vidis iun ajn. Kie ili haveblas?
Jen unu loko.

Ĉu la Nederlanda Esperanto-Asocio ne havas retbutikon?

Rogir (Pokaż profil) 12 lutego 2009, 17:58:09

Verŝajne jes, sed mi estas tro pigra por esplori. Kaj plie, mi volas legi ĉu estas aĉetindaj tiuj filmoj antaŭ aĉeto.

jchthys (Pokaż profil) 1 sierpnia 2009, 03:39:19

Karambolis okulumo.gif

KienLi (Pokaż profil) 1 sierpnia 2009, 11:29:01

Ambaŭ filmoj estis prezentitaj en Verda Filmejo.

Gerda malaperis:

http://filmoj.net/gerda-malaperis

La Patro:

http://filmoj.net/la-patro

Mia opinio pri filmoj estas bona, certe ne perfekta, sed bona. Oni devas spertiĝi, pli poluri la proceson, sed mem la fakto, ke aperis tiuj filmoj estas aplaŭdinda.

Wróć do góry