去目錄頁

Linukso kun interreto per vifio

Hispanio, 2009年2月17日

讯息: 6

语言: Esperanto

Hispanio (显示个人资料) 2009年2月17日下午11:06:08

Saluton.

Al la geesperantistoj kiuj havas Linukson kaj interreton per vifio (sen kabloj), aŭ kiuj komprenas tion kion mi diras.

Mi bezonas helpon, ĉar mi havas Linukson, kune kun Vindozo, sed mi ne povas konekti min.

Mi ne komprenas multe pri komputiko.

Ĉu iu povus helpi min?

Dankon.

Rogir (显示个人资料) 2009年2月18日上午2:31:36

Mi havas preskaŭ la saman problemon, sed mi havas kablon. Mi havas Ubunton kaj Vindozon.

roint (显示个人资料) 2009年2月18日下午7:20:39

Mi uzas Slakvaran Linukson, kaj havas "Netgear"-an vifi-disvastgilon.

Ĉu vi spertas problemojn kun via WPA-ĉifrada pasvorto? Aŭ, eble vi ne funkciigas vian driveron?

Mi havas vifi-karton por kiun ne ekzistas linuksaj driveroj, kaj mi uzas specialan driveron nomigitan "ndiswrapper"-an, kiun uzas la vindozaj driveroj de mia karto ("WG311v3.sys", "WG311v3.inf", ktp) por funkciigi la karton en linukso. DO... se via problemo estas io tiel, mi eble povas helpi vin. Mi ankaŭ uzas la programon "wpa_supplicant", do mi havas spertadon kun tio.

Kian vifi-karton ĉu vi havas? Kian vifi-retdisvastigilon ĉu vi havas? (Uuuum.. kiel oni dirus la anglan vorton "router"? Ĉu ĝi estas "retdisvastigilo"?)

sergejm (显示个人资料) 2009年2月19日上午5:42:03

roint:kiel oni dirus la anglan vorton "router"? Ĉu ĝi estas "retdisvastigilo"?
En "Komputada Leksikono" de Sergio Pokrovskij, kiun vi povas trovi ĉe esperanto.mv.ru, "router" estas tradukita "en·kurs·ig·il·o, kursilo"

Katzedecimal (显示个人资料) 2009年2月21日下午11:26:46

Saluton sal.gif Mi estas komencanto do bonvolu estu pacienca ridulo.gif

Iom da sendrato-kartoj uzas la 'Atheros' ĉipserioj, kaj ne laboras bone kun Ndiswrapper. 'Atheros' skribis pelilon por Linukso kaj nun la plimulto da disdonadoj ĝin havas... krom Ubunto senkulpa.gif

Se vi malfermas komandlinia-interfacon kaj skribas 'lspci', vi vidus se vi havas ĉipserion 'Atheros.' Kiu disdonado de Linukso vi uzas? Kiu versio estas vian kernon?

Mi uzas Linukso-Menton, disdonadido de Ubunto. Pardonu por mia Esperanto malbona. Sergejm, dankon por la ligilo, ĝi estas tre bona!

Hispanio (显示个人资料) 2009年2月21日下午11:33:35

Dankon pro viaj respondoj.

Mi jam trovis la problemon.

Mia USB-o por kapti vifiajn retojn ne estas kongrua kun Linukso.

Kaj, laŭ mia opinio, la sola solvo estas aĉeti kongruan USB-on en iu informatikejo.

Mi provis aliajn manierojn, sed ili nek utilis nek utilas nek (eble) utilos.

Jen mia USB-o:
[url=http://eĉ.images-amazon.com/images/I/31C-YPjiPaL._SL500_AA280_.jpg]USB-o[/url]

回到上端