Al contingut

The Zeitgeist Movement

de MarkIB, 20 de febrer de 2009

Missatges: 15

Llengua: Esperanto

ceigered (Mostra el perfil) 27 de gener de 2011 6.01.13

MarkIB:Kion vi pensas pri tiu organizacio?
http://www.thezeitgeistmovement.com

Mi pensas, ke la ideoj de "Zeitgeist Movement" estas tre proksima al la ideoj de Esperanto movado.. Stranga, ke la retpaĝo de tiu organizacio ne havas esperantan version.
Mi, strange, ne ŝatas tiun movadon. Iliaj ideoj kaj celoj estas similaj al miaj, sed ŝajnas ekzisti gravaj diferencoj.

Ili ŝajne ne ŝatas nuntempe homan kulturon, kaj volas havi nur progreson. Ŝajnas al mi ke ili serĉas nehaveblan celon, kiu ne permesos ke la homan animon daŭros.

Sed - plej grave - efikeco kaj unueco devus esti iloj, sed la Zeitgeist movado ŝajne volas ke efikeco kaj unueco regas homojn. Ili estas vere la sama kiel ŝtatoj kaj politikaj movadoj.

Eble, mi ne pravas. Kiel mccambjd diris, kvar paĝoj = tro longe! lango.gif

zeruffu (Mostra el perfil) 30 de gener de 2011 15.50.11

Tio similas iomete al unu sekto...
Eble mi eraras, sed ne ŝajnas tute serioze.
Surrete, iuj diras ke estas proksima al la Raela movado... shoko.gif

Altebrilas (Mostra el perfil) 30 de gener de 2011 21.47.31

MikhailMarkeyev: Valide ili ne sukcesos, ĉar la monda strukturo estas plej komplika. Kaj ignorado de ĉi tio sekvas katastrofon.
Tiuj, kiuj konscias pri la komplikeco de la monda strukturo bonvolu klarigi ĝin. Se ni estas ĉi tie, estas por ke ni LERNU! (esperanton interalie...)

Decae (Mostra el perfil) 1 de febrer de 2011 1.22.03

Ial ĉi tiu fortimigas min...

Mi vidis tiun antaŭ. Mi simple malamas utopiojn, kredeble ĉar mi legis librojn simila "La Donisto" kaj "1984". Estas ironia ke mi lernas Esperanton ankaŭ.

Mi estas komencanton, do bonvolu korecti min.

ceigered (Mostra el perfil) 1 de febrer de 2011 8.20.41

Decae:Ial ĉi tiu fortimigas min...

Mi vidis tiun antaŭ. Mi simple malamas utopiojn, kredeble ĉar mi legis librojn simila "La Donisto" kaj "1984". Estas ironia ke mi lernas Esperanton ankaŭ.

Mi estas komencanton, do bonvolu korecti min.
Ne, via Esperanto ŝajnas bona al mi! Eble, "antaŭ" estu "antaŭe" ĉar "antaŭ" estas prepozicio. Kaj ankaŭ, "Estas ironia" estu "estas ironie", ĉar ne estas substantivo tie por adjektivoj (do ni uzas adverbojn). Ankaŭ, vortoj kiel "ŝajni", "esti", "iĝi" ne uzas "-n", ĉar iliaj signifoj estas ke io estas io, ne io agas ion/io agas al io.

Ankaŭ, "korekti", ne "korecti" (korekti normale signifas "make something correct" angle, do "korekti min" povus signifi "make me correct", sed tio ne estas granda problemo laŭ mi kaj la frazo estas komprenebla lango.gif)

(Pri la temo - mi samopinias, sed mi ne legis 1984'n kaj tiel plu. Utopio kiel ilo = tre bona! Utopio kiel reganto = tre malbona! okulumo.gif)

(angle por vi = antaŭ is a preposition so you need to make it into an adverb, in "estas ironia" there's no noun for the adjective to modify so it becomes an adverb as well, and verbs like ŝajni, esti, iĝi etc which mean "to be something" and not that something acts upon something more or less, they don't use the accusative)

Tornar a dalt