Freŝaj kaj neordinaraj ideoj por politikistoj kaj ni!
从 Andreo Jankovskij, 2009年2月21日
讯息: 7
语言: Esperanto
Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2009年2月21日上午1:08:30
Freŝaj kaj neordinaraj ideoj por politikistoj kaj ni!
1. Proponi al Unuiĝintaj Nacioj ke ili deklaru ke militoj estas malpermesataj!
2. Se iu lando militas en teritorio de alia lando, do ĝi devas halti kaj pagi grandegan monpunon al UN (ke ili ankaŭ estu ekinteresitaj) kaj al la atakita lando!
3. Landoj kiuj tre malpurigas aeron devas pagi al la landoj kiuj ne malpurigas aeron!
Viaj ideoj
dobri (显示个人资料) 2009年2月21日下午3:21:46
Vi vere ridigis min. Kompreneble vi havas bonajn ideojn, sed la tiujn ideojn jam havis multaj homoj (eĉ politikistoj) antaŭ vi kaj neniu ankoraŭ sukcesis.
Ekzemple agresivajn militojn kondamnis jam Nurenberga tribunalo en jaro 1946. Bedaŭrinde de tiu tempo okazis multaj militoj en multaj lokoj.
Pagi monpunon al UN ja estas bona ideo, sed ekzemple Usono (kiun tio ĉi plej koncernas) ne emis antaŭ jaroj pagi al UN eĉ ordinaran kontribuon kiel aliaj landoj!
Eĉ pri malpurigado de aero oni kelkfoje internacie traktis, tamen denove Usono rifuzis protokolon de KIOTO pri sinsekva limigado de la malpurigado.
Tamen vi PRAVAS! Bona ideo devas esti ĉiam ripetata (kvankam vane), por ke la homoj fine ekkonu, ke necesas zorgi pri vivo sur nia planedo! Mi proponas vin al Nobel-premio pri paco!
gxejko (显示个人资料) 2009年2月21日下午4:32:39
Kion vi pensas pri mia opinio?
Trold (显示个人资料) 2009年2月24日下午2:40:35
Usono ekzemple ne bezonas pagi al UN, aŭ subskribi protokolon de KIOTO ĉar neniu okazas se ili ne volas. Verŝajne nur la plej fortaj nacioj povas efektivigi la rezolucio de UN aŭ ne. Sed mi satas la esencon de la ideo.
Rodrigoo (显示个人资料) 2009年2月24日下午4:21:48
Trold,
Tie, en Kopenhago, en la ĉi-jara Decembro, oni pridiskutos kion fari post Kioto (2012), do, partoprenu! Espereble mi iros apogi pli seriozajn politikajn vojojn tie.
Sammmondane,
Ĥod
Rogir (显示个人资料) 2009年2月24日下午11:16:18
MikhailMarkeyev (显示个人资料) 2009年2月27日上午6:49:24
Se povo estas, do estas tiu, kiun ĝi obeas. Sed termino "tutmonda organizaĵo" estas tro svaga abstraktaĵo nune (UN ne konvenas). Kaj se kiam ajn ĝi iĝus effektivecon, tuj tiam milito por influo al ĝi estu startonta! Ĉu vi volus koncentradon de povo en manoj de kelkaj aŭtoritataj landoj?