Więcej

Morta Utopio

od nigrarozo, 22 lutego 2009

Wpisy: 2

Język: Esperanto

nigrarozo (Pokaż profil) 22 lutego 2009, 13:40:55

Kiel mi amuze, kaj samtempe zorgeme, konstatis, ofte kiu kritikas, tiu montras ne koni, aŭ ne voli agnoski, la realajn faktojn. Tiel ĉe mia demando "Ĉu vi pensas ke Esperanto povus solvi almenaŭ la precipajn problemojn koncernantajn la internacian komunikadon?" oni respondas al mi diversmaniere; tamen la respondo malofte estas pozitiva.
Ĝenerale en la ne-esperantistaj medioj oni scias preskaŭ nenion pri Esperanto, kaj praktike nenion pri la agado de esperantistaj asocioj, kluboj, renkontiĝoj kaj tiel plu...
Iuj "intelektuloj" amas nur plenigi siajn buŝojn per belaj sed sensencaj vortoj, kritikante la Esperanto-projekton, rimarkante ke nia lingvo estas, mi citas:"...nur neutila amaso da nekompreneblaj vortoj...".
Tiam mi demandas al ili kiaj estas la famaj dekses reguloj de nia lingvo. Silento.
Laŭ universitatano, kun kiu mi parolis pasintsemajne, Esperanto estas (mi denove citas):"...lingvo de utopiistoj kiu servas al nenio...". Tiam mi observigis al li ke, se li pensas tiel, tiam li konas kiel tia lingvo funkcias. "Ne" li respondis "Mi ne scias kiel ĝi funkcias; mi scias nur ke ĝi estas morta lingvo ka mortaj lingvoj ne interesas al mi".

Jes, karaj legantoj, vi bone legis. Ne estas sufiĉe ke oni konsideras nin utopiistoj, sed eĉ mortaj!

Ĉiuokaze, sendepende de la kritikoj kiuj senkompate frapas nin, mi deziras inviti ĉiujn, kaj esperantistojn kaj ne-esperantistojn, rigardi la mondon kie ni ĉiuj vivas.

Fakte en nia epoko karakterizita de la fenomeno nomata "tutmondiĝo" aŭ se pli ŝatas vi "globiĝo"...epoko dum kiu ĉiuj kulturoj, lingvoj, tradicioj miksiĝas kaj interplektiĝas inter si...epoko de gravaj ekonomiaj ŝanĝiĝoj (iafoje ankaŭ ekonomiaj krizoj)...epoko de interbatalantaj religiaj kredoj...la enkonduko de lingvo internacia ne estas nur konsilinda; ĝi laŭ mi estas nepra.

...aŭ almenaŭ tio estas kion pensas simpla morta utopiisto kiel mi...

Ĝis!

erikano (Pokaż profil) 22 lutego 2009, 20:16:57

Mi akordas tute kun vi !

Sed ni devas iom labori por estigi la egalan utopion de Esperanto !

Se ne, alia stranga kaj iom absurda* "lingvo internacia" eble superregos... alvenis el "malbona angla", aŭ mikso de angla kaj ĉina...(?)

* : absurda prononco, absurda skribo-maniero, absurda gramatiko, multe malfacilaĵoj por junaj lernantoj, kaj granda malegaleco, speciale por malriĉuloj, ktp...

Wróć do góry