Al la enhavo

Plendo pri lameco en la esperantujo

de Claus, 2009-februaro-22

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Claus (Montri la profilon) 2009-februaro-22 14:28:24

Por ke estu klare, multaj partoprenantoj en Lernu ne estas afablaj laŭ mia sperto. En kelkaj anoncoj oni legas "Skribu al mi, mi respondos". Mi kontaktis plurajn personojn kun similaj interesoj, sed neniam mi ricevis respondon.
Kion diri pri tio?
Ulo seniluzigita malgajo.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-februaro-22 16:53:26

Saluton!

Claus:Por ke estu klare, multaj partoprenantoj en Lernu ne estas afablaj laŭ mia sperto.
Mi ne nepre konkludus, ke silentado indikas mankon de afableco.
En kelkaj anoncoj oni legas "Skribu al mi, mi respondos". Mi kontaktis plurajn personojn kun similaj interesoj, sed neniam mi ricevis respondon.
Ĉu vi kontrolis, kiam ili lastfoje ensalutis al lernu.net?
Kion diri pri tio?
Eble ili simple ne komprenis vian mesaĝon ...

Cetere, kiuj estas viaj interesoj? Vi ne mencias ilin en via propra profilo. Almenaŭ mi ne povas legi ion pri tio.
Ulo seniluzigita malgajo.gif
Kolonjano (kiu malkovris E-ujon antaŭ pli ol tridek jaroj kaj plurfoje seniluziiĝis, sed tamen ne decidis mallerni E-on nur pro "lameco" de iuj)

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-22 17:22:24

Karaj germanaj amikoj! (Espereble nun KoLonJaNo ne ofendiĝos, ke mi diras al li amiko, kvankam mi unuafoje legas lian mesaĝon.)
Kiel en ĉiutaga vivo ankaŭ en Esperantujo ekzistas diversaj homoj. Laŭ mia opinio plimulto da homaro estas ĝentila. Vi pravas, kara Claus, ke ricevitan mesaĝon oni devas respondi, alimaniere vi ne povas konsideri ilin decaj. Tial mi konsilas al ĉiuj samideanoj ne promesadi respondon en sia profilo por eviti similajn aferojn. Vi povas kontribui libervole al iu diskuto kaj skribi rekte al iu homo nur, kiam vi volas skribi ion personan al li. Se vi ne atendus respondon, tiam vi estos agrable surprizita, kiam io venos. Mi ja ĉiam asertas, ke mi respondos ĉiun ricevitan mesaĝon, tamen iam tio daŭras tro longtempe, ĉar mi ne estas ĉiutage ĉe LERNU. Se iu emas skribi al mi, tiam bonvolu unue rigardi mian TTT-paĝon por vidi, ĉu ni havas la saman sangotipon.
Salutas Karel

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-23 02:16:44

lango.gif
dobri - mi trovis jenan:
Ofte necesas skribi al 10 homoj por trovi 1-an deziratan!

Ekzemple en Afriko ofte estas malbona situacio kun Interreto, do ili iam povas nur unufoje jare skribi al vi la respondon.

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-23 15:44:19

Kara Andreo!
Mi havas alian sperton. Ofte venas al mi mesaĝoj de nekonataj homoj. Mi ja estas ĝentila kaj preskaŭ ĉiam respondas. Sed ekzemple pasintan semajnon venis mesaĝo de iu virino el Senegalo, kiu skribis angle, kvankam en ŝia profilo ŝi prezentis sian scion de E-o kiel alta. La tiun mi ne respondis.
Sed viaj opinioj estas ofte la samaj, kiel la miaj. Tial mi ŝatas legi viajn kontribuojn.
Bonvolu ne deziri tro multe kaj tiam respondos al vi relative pli da homoj (ĉar vi ne kalkulos kun ebla respondo, vi tiam estos agrable surprizita).

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-23 15:59:02

dobri:Ofte venas al mi mesaĝoj de nekonataj homoj. Mi ja estas ĝentila kaj preskaŭ ĉiam respondas. Sed ekzemple pasintan semajnon venis mesaĝo de iu virino el Senegalo, kiu skribis angle, kvankam en ŝia profilo ŝi prezentis sian scion de E-o kiel alta. La tiun mi ne respondis.
Hahaha. Ankaŭ mi ricevis tian mesaĝon pri amo ridulo.gif

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-23 19:39:30

Ŝak:
dobri:Ofte venas al mi mesaĝoj de nekonataj homoj. Mi ja estas ĝentila kaj preskaŭ ĉiam respondas. Sed ekzemple pasintan semajnon venis mesaĝo de iu virino el Senegalo, kiu skribis angle, kvankam en ŝia profilo ŝi prezentis sian scion de E-o kiel alta. La tiun mi ne respondis.
Hahaha. Ankaŭ mi ricevis tian mesaĝon pri amo ridulo.gif
Tio estas fraŭdo, se vi respondas la mesaĝon, poste ŝi (se ŝi estas vere virino) sendos al vi novan mesaĝon dirante ke ŝi havas multajn milionojn da dolaroj, sed ŝi ne povas uzi ilin, kaj bezonas vian helpon por movi tiun monon el Afriko al via konto.

Ŝi diros ke poste ŝi iros el Senegal al vi, por vivi feliĉaj... Se vi akceptas, vi malkovros ke, por movi tiun kvanton da mono, vi devas sendi monon por paperoj, por pagi al iu, ktp.

Do... vi sendos monon, sed neniam ricevos ion...

Se vi povas legi la anglan, vidu tiun retpaĝaron:

http://www.419eater.com/

Amike,

Daniel.

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-23 22:38:50

henma:Do... vi sendos monon, sed neniam ricevos ion...
Sed, Daniel, kiu zorgas pri la mono?

Ĉu ŝi vizitis vin? okulumo.gif

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-23 22:46:36

mccambjd:
henma:Do... vi sendos monon, sed neniam ricevos ion...
Sed, Daniel, kiu zorgas pri la mono?

Ĉu ŝi vizitis vin? okulumo.gif
Ne, kaj mi nun havus nek monon nek edzinon okulumo.gif

He he he rido.gif

Wlads (Montri la profilon) 2009-februaro-25 17:16:25

Jes! Antaŭ kvin-sep jaroj sama tipo de fraŭdo estis tre populara! Mi kun mian edzinon ridi pri tio.

Reen al la supro