Meldinger: 10
Språk: Esperanto
Claus (Å vise profilen) 2009 2 22 14:28:24
Kion diri pri tio?
Ulo seniluzigita
KoLonJaNo (Å vise profilen) 2009 2 22 16:53:26
Claus:Por ke estu klare, multaj partoprenantoj en Lernu ne estas afablaj laŭ mia sperto.Mi ne nepre konkludus, ke silentado indikas mankon de afableco.
En kelkaj anoncoj oni legas "Skribu al mi, mi respondos". Mi kontaktis plurajn personojn kun similaj interesoj, sed neniam mi ricevis respondon.Ĉu vi kontrolis, kiam ili lastfoje ensalutis al lernu.net?
Kion diri pri tio?Eble ili simple ne komprenis vian mesaĝon ...
Cetere, kiuj estas viaj interesoj? Vi ne mencias ilin en via propra profilo. Almenaŭ mi ne povas legi ion pri tio.
Ulo seniluzigitaKolonjano (kiu malkovris E-ujon antaŭ pli ol tridek jaroj kaj plurfoje seniluziiĝis, sed tamen ne decidis mallerni E-on nur pro "lameco" de iuj)
dobri (Å vise profilen) 2009 2 22 17:22:24
Kiel en ĉiutaga vivo ankaŭ en Esperantujo ekzistas diversaj homoj. Laŭ mia opinio plimulto da homaro estas ĝentila. Vi pravas, kara Claus, ke ricevitan mesaĝon oni devas respondi, alimaniere vi ne povas konsideri ilin decaj. Tial mi konsilas al ĉiuj samideanoj ne promesadi respondon en sia profilo por eviti similajn aferojn. Vi povas kontribui libervole al iu diskuto kaj skribi rekte al iu homo nur, kiam vi volas skribi ion personan al li. Se vi ne atendus respondon, tiam vi estos agrable surprizita, kiam io venos. Mi ja ĉiam asertas, ke mi respondos ĉiun ricevitan mesaĝon, tamen iam tio daŭras tro longtempe, ĉar mi ne estas ĉiutage ĉe LERNU. Se iu emas skribi al mi, tiam bonvolu unue rigardi mian TTT-paĝon por vidi, ĉu ni havas la saman sangotipon.
Salutas Karel
Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2009 2 23 02:16:44
dobri - mi trovis jenan:
Ofte necesas skribi al 10 homoj por trovi 1-an deziratan!
Ekzemple en Afriko ofte estas malbona situacio kun Interreto, do ili iam povas nur unufoje jare skribi al vi la respondon.
dobri (Å vise profilen) 2009 2 23 15:44:19
Mi havas alian sperton. Ofte venas al mi mesaĝoj de nekonataj homoj. Mi ja estas ĝentila kaj preskaŭ ĉiam respondas. Sed ekzemple pasintan semajnon venis mesaĝo de iu virino el Senegalo, kiu skribis angle, kvankam en ŝia profilo ŝi prezentis sian scion de E-o kiel alta. La tiun mi ne respondis.
Sed viaj opinioj estas ofte la samaj, kiel la miaj. Tial mi ŝatas legi viajn kontribuojn.
Bonvolu ne deziri tro multe kaj tiam respondos al vi relative pli da homoj (ĉar vi ne kalkulos kun ebla respondo, vi tiam estos agrable surprizita).
Sxak (Å vise profilen) 2009 2 23 15:59:02
dobri:Ofte venas al mi mesaĝoj de nekonataj homoj. Mi ja estas ĝentila kaj preskaŭ ĉiam respondas. Sed ekzemple pasintan semajnon venis mesaĝo de iu virino el Senegalo, kiu skribis angle, kvankam en ŝia profilo ŝi prezentis sian scion de E-o kiel alta. La tiun mi ne respondis.Hahaha. Ankaŭ mi ricevis tian mesaĝon pri amo
henma (Å vise profilen) 2009 2 23 19:39:30
Ŝak:Tio estas fraŭdo, se vi respondas la mesaĝon, poste ŝi (se ŝi estas vere virino) sendos al vi novan mesaĝon dirante ke ŝi havas multajn milionojn da dolaroj, sed ŝi ne povas uzi ilin, kaj bezonas vian helpon por movi tiun monon el Afriko al via konto.dobri:Ofte venas al mi mesaĝoj de nekonataj homoj. Mi ja estas ĝentila kaj preskaŭ ĉiam respondas. Sed ekzemple pasintan semajnon venis mesaĝo de iu virino el Senegalo, kiu skribis angle, kvankam en ŝia profilo ŝi prezentis sian scion de E-o kiel alta. La tiun mi ne respondis.Hahaha. Ankaŭ mi ricevis tian mesaĝon pri amo
Ŝi diros ke poste ŝi iros el Senegal al vi, por vivi feliĉaj... Se vi akceptas, vi malkovros ke, por movi tiun kvanton da mono, vi devas sendi monon por paperoj, por pagi al iu, ktp.
Do... vi sendos monon, sed neniam ricevos ion...
Se vi povas legi la anglan, vidu tiun retpaĝaron:
http://www.419eater.com/
Amike,
Daniel.
mccambjd (Å vise profilen) 2009 2 23 22:38:50
henma:Do... vi sendos monon, sed neniam ricevos ion...Sed, Daniel, kiu zorgas pri la mono?
Ĉu ŝi vizitis vin?
henma (Å vise profilen) 2009 2 23 22:46:36
mccambjd:Ne, kaj mi nun havus nek monon nek edzinonhenma:Do... vi sendos monon, sed neniam ricevos ion...Sed, Daniel, kiu zorgas pri la mono?
Ĉu ŝi vizitis vin?
He he he
Wlads (Å vise profilen) 2009 2 25 17:16:25