Al la enhavo

Ĉu vi povas paroli Esperanton flue?

de jchthys, 2009-februaro-25

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 18:52:59

Mi ne scias, kiom da la uzantoj de tiu ĉi paĝaro parolas la lingvon flue. (Kiam mi uzas la vorton “flue”, mi intencas “preskaŭ tiel bone, kiel vi parolas en vian denaska lingvo”.)
Mi ankaŭ ŝatus tion, ke vi skribas, post kiom da tempo vi poviĝis paroli la lingvon.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-februaro-25 19:26:17

Mi eklernis Esperanton antaŭ kvar semajnoj. Nun mi multe komprenas, sed daŭros ĝis mi povos paroli Esperanton flue.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-25 19:39:35

Flue ne, sed mi povas sufiĉe facile fari paroladon esperante. Laŭ mi via demando estas tro limiganta, ĉar estas multaj kiuj ne plu estas komencantoj sed ne parolas flue.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-februaro-25 19:51:09

Tion mi volus, sed mi ne scias kiel fari ĝin. Por paroli flue oni devas praktiki la lingvon, tio estas, PENSI rekte en esperanto. Kiel oni faras tion? Kiel iu diris iam, por lerni paroli oni devas paroli. La problemo estas kun kiu paroli? Kun vi mem?

Amike.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-25 21:13:58

fizikisto:Mi .. daŭros ĝis mi povos paroli Esperanton flue.
Mi gratulas vin pro via ambicio, kaj instigus vin klopodi atingi vian celon!

Tamen, mia difino de 'flueco' estas malpli rigora ol tiu de jchthys. Facile komuniki por ĉiutaga vivo estas mia ideo de flueco.

Atingi fluecon estas ankaŭ mia ambicio. Por fari tion, mi kredas ke oni bezonas uzi la lingvon kiom eble plej. Legu, skribu, aŭskultu kaj eĉ pratiku pensi Esperante. Ekzemple, mi supozas ke vi ofte parolas al vi mem en la germana. Do, praktiku fari tion Esperante!
Dum tempo vi iĝos pli kaj pli lerta. Bonan ŝancon!

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 23:24:30

Mi nur pensis, ke se oni ne povas paroli Esperanto pli-malpli perfekte kaj senhezite (kaj ja eble pensi Esperante), kio estas la celo de Esperanto?

Esperantst (Montri la profilon) 2009-februaro-25 23:26:52

Saluton, fakte por altigi altan nivelon de la lingvo oni devas ekzerci, legi, skribi kaj paroli. Mi komencis lerni E-on en februaro 1982. En julio mi partoprenis la Universalan Kongreson en Antverpeno, Belgio. Post la reveno mi decidis altigi mian nivelon kaj lernis vortojn el vortaro. Jarfine mi vizitis seminarion de Germana Esperanto-Junularo, daŭrigis lernante vortojn (jam altnivele: partojn de la korpo, plantoj ktp). En somero 1983 mi partoprenis la Universalan Kongreson kaj la Internacian Junularan Kongreson. Post tiuj du semajnoj, do entute post 1 jaro kaj 5 monatoj mi dirus ke mi parolas flue. Neniam mi atingis similan nivelon en iu alia fremda lingvo, sed estis mia deziro paroli Esperanton vere altnivele kaj mi sukcesis.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-februaro-26 09:01:23

jchthys:Mi nur pensis, ke se oni ne povas paroli Esperanto pli-malpli perfekte kaj senhezite (kaj ja eble pensi Esperante), kio estas la celo de Esperanto?
Mi ne pensas ke estas la celo de esperanto. Esperanto estas nur ilo, facile lernebla. Por paroli flue, vi bezonas multe paroladi, sed estas multe pli ol necesa por interkompreni unu la alian.

tamen, mi foje pensas esperante post babilado, ĉar kutime, esperantaj vortoj alvenas en mia menso anstataŭ francaj vortoj, ĉar kun ĝi estas kelkfoje pli facile konstrui ĝustan vorton ol kun nacia lingvo [mi ne scias ĉu mi estas tute klara...]

ridulo.gif,

Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-26 15:11:27

Unue ŝajnis al mi tio malfacile, sed post kelkaj semajnoj mi ekkomprenis la "spiriton" de Esperanto kaj baldaŭ kapablis eĉ paroli. Bedaŭrinde mi malmulte parolas kun samideanoj, ĉar ili ne emas, kvankam la lingvo estas tiom facila, ke eĉ mallaboremuloj povas ellerni ĝin. Kiu ne sukcesos, tiu estas vere spirite malforta, ĉu ne?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-februaro-27 06:18:31

Ne. Mi legas flue, sed tiu Esperanto kiun mi skribas aŭ parolas estas nepre malperfekta. Sed, pro, kaj per, la diskutoj ĉi tie en tiuj forumoj, mia Esperanto daŭre pliboniĝas.

Reen al la supro