Al la enhavo

Enigmo: Kiu rompis la fenestron?

de Martinbr, 2009-februaro-27

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-27 18:07:47

Saluton al ĉiuj!

Jen plia enigmo:
Tri infanoj - Petro, Marko kaj Paŭla - dum pilkludado in korto rompas fenestron de iu najbaro. La najbaro (kompreneble) tre kolere eliras sian apartamenton kaj demandas al la infanoj, kiu rompis la fenestron. La tri infanoj respondas jene (sed notu, ke nur unu el ili diras la veron!):

Petro diras: "Marko faris tion."
Marko diras: "Petro mensogas!"
Paŭla diras: "Mi ne faris tion."

Kiu vere rompis la fenestron?

Gajan pripensadon kaj bonan semajnfinon!
Martin

Frankouche (Montri la profilon) 2009-februaro-27 18:36:02

Se Petro diras la veron, do tio estas Marko. Do marko mensogas, do Petro efektive diras la veron sed Paŭla ankaŭ diras la veron kaj tio neeblas. Do Petro ne diras la veron.

Se Petro mensogas do ne estas Marko. Do Marko diras la veron. Do Paŭla estas la dua mensogulino. Kiel ŝi diras ke ŝi nenion faris, do estas Paŭla kiu rompis la fenestron.

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-27 22:31:35

Gratulon! Vi tre rapide trovis la ĝustan solvon kaj gajnas grandan Esperanto-ovon.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-februaro-27 22:56:27

Dankon rideto.gif

Kio estas esperanto-ovo ?

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-27 23:19:26

Eble la jubilea simbolo, la melono?

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-27 23:40:50

Jes, tion mi celis. Verdajn stelojn ja jam disdonas iu alia. rideto.gif

Reen al la supro