Al la enhavo

Mia kredo - Dio estas Mondo

de vedev, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 14:56:21

Miland:
Iru bone.
pri la perfekteco de Dio, la nevidebla mondo...

neeble vidi volojn de ciuj uloj en tuto mondo. Sed - eble senti.

eurimaco (Montri la profilon) 2009-marto-09 17:57:15

Paroli pri Dio estas tre malfacila por ni. Ni devas akcepti la ekzistadon sal.gif je Dio sen serĉi prijuĝi Lin. Kiu estas ni por juĝi Dion? Mi kredas ke inter ni kaj Dio havas grandan barieron. Mi trovas ke ni ĉiuj devas kompreni tion ĉi. Kiu estas homo por juĝi Dion? -

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 19:04:46

eurimaco:Paroli pri Dio estas tre malfacila por ni. Ni devas akcepti la ekzistadon sal.gif je Dio sen serĉi prijuĝi Lin. Kiu estas ni por juĝi Dion? Mi kredas ke inter ni kaj Dio havas grandan barieron. Mi trovas ke ni ĉiuj devas kompreni tion ĉi. Kiu estas homo por juĝi Dion? -
Ĉu estas bariero inter vi kaj via koro? Ĉu via koro ne estas vi?

Kruko (Montri la profilon) 2009-marto-10 15:12:46

Mi kredas ke dio estas nur mensogo. La homoj inventis lin (...aŭ ĝin) por nescio, por timo, por supervenki aliajn homojn.
Mi demandas kiel oni povas kredi ion sen pruvoj?

nshepperd (Montri la profilon) 2009-marto-11 13:01:01

antoniomoya:
Ĉar estas NIA respondeco, tio estas, la respondeco de la homoj, de la Registaroj de tiuj landoj. Oni ne povas malregi unu landon kaj ŝteli siajn riĉaĵojn, kaj poste demandi al Dio ke li aranĝu tion kion ni malaranĝis..
Ĉu certe vi ne kredas la infanoj devas suferi pro la krimoj de riĉuloj? Ja, libereco por lezi aliajn, estas ne libereco sed anarkio...

Iukaze, kiel povas ciklonoj, tertremoj, cunamoj, (ktp) esti ies kulpo sed de Dio?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-11 13:33:33

nshepperd:

Iukaze, kiel povas ciklonoj, tertremoj, cunamoj, (ktp) esti ies kulpo sed de Dio?
kial vi pensas, ke Dio havas kulpon? Ĉu vi havas kulpon, kiam vi lavas vian facion kaj murdas multon de bakterioj?

nshepperd (Montri la profilon) 2009-marto-12 07:41:04

vedev:Ĉu vi havas kulpon, kiam vi lavas vian facion kaj murdas multon de bakterioj?
Ĉu bakterioj estas sentuloj? Ĉu homoj ne estas karaj? Ĉu la malsameco de grandecoj influas la grandeco de krimo?

Se estas krimo ke homo murdas homon, estas krimo ke dio/birdo/leono/aĵo murdas homon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-12 10:04:22

Kruko:Mi kredas ke dio estas nur mensogo. La homoj inventis lin (...aŭ ĝin) por nescio, por timo, por supervenki aliajn homojn.
Mi demandas kiel oni povas kredi ion sen pruvoj?
Ekde lia naskiĝo sur tiu ĉi planedo, la homo necese demandis sin pri KIO estas tio kio ĉirkaŭas lin (la universo), kaj KIAL li mem estas konscia kaj vivanta ĉi tie. Ĉio ĉi kondukas rekte kaj nepre al la religio. Ne estas invento, estas neceso scii, serĉado de respondoj.

Oni kredas ion sen pruvoj ĉar, se oni havus pruvojn, tio ne estus fido, sed certeco.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-13 07:01:04

nshepperd:

Se estas krimo ke homo murdas homon, estas krimo ke dio/birdo/leono/aĵo murdas homon.
Тio (ke homo murdas homon) - ne estas krimo. Krimo estas kiam homo murdas homon sen licenco de potencoj. Tio estas realo - ŝatas ni tion, aŭ ne.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-13 15:05:34

Vi pravas, vedev, bedaŭrinde.

Reen al la supro