前往目錄

Alfabeto de Bestoj

貼文者: Oŝo-Jabe, 2009年3月1日

訊息: 4

語言: Esperanto

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年3月1日下午11:27:20

Ĉe Vikilibroj, mi provis fari Esperantan Alfabeton de Bestoj. Se vi trovos erarojn, bonvolu korekti ilin, aŭ diri al mi pri ili.

Frankouche (顯示個人資料) 2009年3月1日下午11:38:36

Tre bona kaj bela laboro !!

Mi tre ŝatas la jaguaron kaj la urson okulumo.gif

Kial skribi ".. estas por ..", ĉu la nomo de la besto ne simple sufiĉos ?

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年3月2日下午8:24:22

Frankouche:Tre bona kaj bela laboro !!
Dankon.

Frankouche:Kial skribi ".. estas por ..", ĉu la nomo de la besto ne simple sufiĉos ?
Vi pravas. La nomo de la besto sufiĉus, sed la libro estas por infanoj kaj aliaj, kiuj eklernas legi, do mi skribis tiele.

russ (顯示個人資料) 2009年3月6日上午9:06:56

Bona laboro!

Sed se estas lernolibro por infanoj, ekzistas pli memorindaj oftaj utilaj oficialaj vortoj ol kelkaj elektitaj de vi (ekzemple mi eĉ ne memoras vidi "cebo" kaj "gepardo" en reala vivo).

"boaco" povus esti "birdo"
"cebo" povus esti "cimo"
"gepardo" povus esti "gazelo"
"ĝibobovo" estas malofta kaj vortkombina; povus esti "ĝirafo"
"strigo" povus esti "serpento"

Alia penso: "orfiŝo" estas vortkombino; se vi preferus o-radikan beston, eble "ostro"?

回到上端