Neraciaj aspektoj de Esperanto
od loewenherz, 30 grudnia 2006
Wpisy: 6
Język: Esperanto
loewenherz (Pokaż profil) 30 grudnia 2006, 03:11:48
Mi estas Germano, kiu lernis la Korea autaŭ eklerni Esperanton, kaj parceptis kun miro, ke la internacia lingvo Esperento havas multe de principo kiu estas neracia por lernantoj, kiuj gepatra lingvo ne estas hindeŭropa lingvo.
Mi ne volas ŝanĝi Esperanton, mi sole volas komenci diskutanton de tiaj aspektoj de nia lingvo. Mi tre interesas pri la sperto de Esperantistoj kun nehindeŭropa gepatralingvo kaj memkompreneble ankaŭ pri la penso de aliaj.
Kiuj principoj de Esperanto ŝajnas neracia aŭ superflua por vi?
Razeno (Pokaż profil) 30 grudnia 2006, 13:02:05
Estis tre bona demando.
Mi volas respondi ĉar multaj europanoj kaj ankaŭ azianoj tie ĉi pensas ke Espernato estas Eurapa lando.
Mi loĝas en Nepalo kaj mia denaska lingvo estas Nevara. Ĝi estas Tibero-burma lingvo kaj neniel similas al Europaj lingvoj.
Tamen mi devas studi la anglan tie ĉi (eble ĉar la registaro pensas ke la angla estas utazta tra la tuta mondo). Mi trovis Esperanton angleca, ĉar mi vidis multe da simileco inter la du lingvoj. Tamen, mi opinias ke estas centoble facila por ni kompare al la angla. Ni ne povas regi la anglan malgraŭ 14jara studo kaj ni pli malpli bone uzas Esperanton post 14 tagaj lernadoj ! Tio estas vera internacieco en Espernato.
Razen Manandhar
www.razeno.blog.com
loewenherz:Saluton,
Mi estas Germano, kiu lernis la Korea autaŭ eklerni Esperanton, kaj parceptis kun miro, ke la internacia lingvo Esperento havas multe de principo kiu estas neracia por lernantoj, kiuj gepatra lingvo ne estas hindeŭropa lingvo.
Mi ne volas ŝanĝi Esperanton, mi sole volas komenci diskutanton de tiaj aspektoj de nia lingvo. Mi tre interesas pri la sperto de Esperantistoj kun nehindeŭropa gepatralingvo kaj memkompreneble ankaŭ pri la penso de aliaj.
Kiuj principoj de Esperanto ŝajnas neracia aŭ superflua por vi?
RiotNrrd (Pokaż profil) 30 grudnia 2006, 22:59:38
Esperanto ne estas perfekta lingvo. Kiu prizorgas? La intenco de Esperanto ne estas perfektado. La intenco de Esperanto estas komunikado, kaj ĝi faras tiun tre bone.
Se vi volas perfektadon, lernu "lojban". Se vi volas komunikadon, lernu Esperanton!
T0dd (Pokaż profil) 31 grudnia 2006, 01:05:08
loewenherz:Nu, kiuj aspektoj de Esperanto ŝajnas al vi neraciaj? Ĉu ili ja estas neraciaj, aŭ nur nekutimaj, ekster la hindeŭropa grupon?
Mi estas Germano, kiu lernis la Korea autaŭ eklerni Esperanton, kaj parceptis kun miro, ke la internacia lingvo Esperento havas multe de principo kiu estas neracia por lernantoj, kiuj gepatra lingvo ne estas hindeŭropa lingvo.
paulogeyer (Pokaż profil) 31 grudnia 2006, 01:23:19
Razeno:Mi trovis Esperanton angleca, ĉar mi vidis multe da simileco inter la du lingvoj.Esperanta ege similas al la portugala ankaŭ, iufoje amiko mia vidis esperantan vortaron kaj ridegis pro la simileco, kiel tiuj vortoj:
(esperanto - portugala)
akaro - ácaro
alibio - alibi
amanto - amante
kampo - campo
sako - saco
sanskrito - sânscrito
soldo - sôldo
soprano - soprano
... ktp.
preskaŭ ili ĉiuj havas la saman prononcon, do esperanta estas relative facila al la portugalparolantoj.
remy_boligee (Pokaż profil) 15 stycznia 2007, 03:54:08
Sed mi ne precize scias se esperanto estas egale facila al ĉiuj nacilingvoj parolantoj.