去目錄頁

Esperantaj babilejoj

tommjames, 2009年3月5日

讯息: 6

语言: Esperanto

tommjames (显示个人资料) 2009年3月5日上午10:50:49

Saluton al ĉiuj!

Mi scivoletas ĉu iuj el vi partoprenas en iuj Esperantaj babilejoj, kaj se jes, kiuj?

Mi mem multe uzas IRC kaj mi ĉiam ĉeestas la #esperanto kanalon ĉe irc.freenode.net, kiu ŝajnas al mi la plejbona Esperanta kanalo. Mi ankaŭ uzas la lernu.net Tujmesaĝilon de tempo al tempo, kvankam la ĉeestantaro tie ial ja ofte ŝajnas malmulta. Strange, kiam estas tiom da frekventantoj de la forumo!

Rogir (显示个人资料) 2009年3月5日上午11:31:01

Onidire ekzistas babilejo sur la retejo Lernu!, kie iuj el ni foje estas.

jan aleksan (显示个人资料) 2009年3月5日上午11:52:47

Rogir:Onidire ekzistas babilejo sur la retejo Lernu!, kie iuj el ni foje estas.
Tio estas mito! vidu tie.

darkweasel (显示个人资料) 2009年3月5日下午1:35:08

Saluton!

La babilejo sur freenode ne estas #esperanto, sed ##esperanto (kun 2 #). Mi ankaŭ estas tie ĉiam (per baŭncero)! Sed mi ne ĉiam rigardas al tiu fenestro. okulumo.gif

Azulreal (显示个人资料) 2009年3月11日下午12:50:55

Ĉu ankaŭ ekzistas e-voĉbabilejoj? Ĉu eble pere de Skajpo aŭ iu ilo simila? Mi ne scias, mi nur supozas lango.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年3月11日下午1:41:56

Mi fojfojete tie babili.

回到上端