Mensagens: 25
Idioma: Esperanto
N-true (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 02:59:01
Mi havas demandon pri frazo en Esperanto, nome:
«Esperanton estas facile lerni.»
Mi volas scii, ĉu vi opinias, ke ĝi gramatike ĝustas aŭ malĝustas. Por mi ĝi tute ne estas evidenta, pro diversaj kialoj.
Bonvole unue respondu al la enketo!
Poste vi rajtas diskuti, doni kialon por via respondo kaj legi kaj respondi ĉe la LiveJournal-komunumo, kie ni jam ekdiskutis pri tiu frazo.
Dankegon!
- André ("Vortarulo")
jchthys (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 04:06:32
Mi pensas, ke la frazo estas malĝusta, sed mi ne tute certas—jam.
Mi plu pensas, ke «Esperanton lerni estas facile» estas ĝuste, aŭ almenaŭ pli bona. Eble «Esperanto estas tre lernebla» estas la plej bona.
Kraughne (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 05:24:52
antoniomoya (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 05:29:56
Mi estas nur duonkomencanto, sed mi kredas ke la frazo estas ĝusta, ĉar finfine vi volas diri:
"Estas facile lerni (kion?) Esperanton".
Amike
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 06:57:43
Sxak (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 07:57:59
La "libera vortordo" de Esperanto kutime vere temas pri "libera ordo de sintagmoj" ne de individuaj arbitraj vortoj. Sintagmoj kutime ne estu disigitaj. Do mia unua reago estas, ke la frazo estas almenaŭ tre nekutima kaj evitinda pro konfuzeblo, krom en poeziaj kuntekstoj, kie oni pli libere disigas sintagmojn, kaj povus simile ŝanĝegi "Belaj virinoj amas fortajn virojn" al "Belaj fortajn amas virojn virinoj".Mi povas nur aldoni, ke por mi tiu vortordo estas tute komprenebla kaj ne impresas kiel nekutima, sed fakte estas kaj ke la frazo estas gramatike ĝusta kaj ke ĝia vortordo estas korektinda.
sergejm (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 08:12:32
Kraughne:Mi proponus, «Esperanto estas facile lernita.» (Sed mi ne havas multa sperto de Esperanto, do tio frazo estas eble malĝusta.)«Esperanto estas facile lernebla.»
"lertita" signifas ke la ago estas finita
tommjames (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 12:12:57
Citaĵo de Ŝak:Do mia unua reago estas, ke la frazo estas almenaŭ tre nekutima kaj evitinda pro konfuzebloMi konsentas pri tio. Por mi la problemo estas ke la frazo estas tro simila al la jena formo, kiun oni vidus en la angla:
Esperanto is easy to learn.
En tiu frazo, "is" rilatas rekte al "Esperanto". Sed en "Esperanton estas facile lerni", "estas" tute -ne- rilatas al "Esperanto".
Kompreneble tia simileco estas nur supraĵa, sed tamen la ŝajno de simileco ekzistas, speciale por parolantoj de la angla kaj aliaj lingvoj en kiuj oni povas konstrui frazojn tiel. Do sendistinge de la gramatika ĝusteco de la frazo, mi probable neniam uzus ĝin.
Espi (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 19:53:58
N-true:Saluton André,
«Esperanton estas facile lerni.»
laŭ mia opinio tiu frazo ĝustas, ĉar "Esperanto" estas la objekto al "lerni".
Pli komprenebla estus la vortordo: "Estas facile lerni Esperanton."
Sed la Esperanta vortordo ja estas relative libera.
Pro tio la -N ĉe "EsperantoN" tre gravas, por ekkoni la frazosignifon.
Amike
Klaus-Peter
Espi (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 20:06:57
tommjames:Por mi la problemo estas ke la frazo estas tro simila al la jena formo, kiun oni vidus en la angla:Saluton tommjames,
Esperanto is easy to learn.
la frazo laŭ mia opinio devus nomi ne "Esperanto is easy to lern." sed: "It's easy to learn Esperanto."
Atentu la akuzativon ĉe "EsperantoN" en la frazo!
Amike
Klaus-Peter