К содержанию

amikebleco inter la popoloj

от draklight, 6 марта 2009 г.

Сообщений: 14

Язык: Esperanto

draklight (Показать профиль) 6 марта 2009 г., 11:52:01

Saluton Ĉiuj
Mi ne parolas pri la politikaj amikecoj: jes, ni scias ke Usono tre bone ŝatas Anglio, kaj ke Israelo kaj arabaj landoj malamas sin.
Tio, pri kio mi volas paroli, estas la "denaskaj" amikeblecoj.
Ekzemple, se vi estas Ukrainano kaj volas iri en alia lando por renkonti simpatajn ulojn, en kiuj landoj vi devus vojaĝi?

Por bildigi tion, kion mi volas diri:
mi legis en "Courrier International"("internacia postaĵo": estas revuo; ties artikoloj(aŭ se vi preferas, la artikoloj de tiu revuo)estas faritaj el multaj landoj) ke Francanoj kaj Nederlandanoj ne havas grandajn reciprokajn afinecojn, ĉar tiuj du popoloj estas tro malsimila:

laŭ "Internacia postaĵo", la nederlandanoj volus agojn, ne simplajn parolojn; male, francanoj parolus multe, plendus multe sed farus nenion.
Oni ankaŭe povus diri ke Francanoj studus pli profunde la problemojn, dum nederlandanoj uzus malprofundajn solvojn.

Alia ekzemplo, miaj gepatroj diris ke arabanoj funkcius per la kapo, per la intelekto, dum la centraj afrikanoj agus per la koro, per la sentoj.

Ĉu estas vera, ke popoloj havas malsamajn karakterojn?
Mi demandas al mi tion, ĉar mi serĉas korespondantoj kun kiuj ni povus kompreni nin.
Oni diris al mi ke Francanoj havis afinecojn kun arabanoj kaj slavoj(rusanoj, polanoj...).

Kion vi pensas pri tio?

Miland (Показать профиль) 6 марта 2009 г., 12:14:12

Temas pri lingvo kaj historio ĉu ne? Vi havas 'la francophonie', kaj ankaŭ estas amikecoj inter landaj parolantaj la anglan, la hispanan, la araban, ktp. Se la Sovetunio ne regis orientan Eŭropon en la pasinteco, eble tiuj landoj kies lingvoj devenas al la pra-slava (kiel la rusa) estus naturaj amikoj al Rusio.

draklight (Показать профиль) 6 марта 2009 г., 13:10:21

Novico Dektri: Dankon por ĉi-tiu rimarko, mi tajpis "courrier" en la lernu-vortaro kaj vidis en la tradukrezulto ke oni povas diri "postaĵo". Mi ne pensis pri tio, kion "post" povus signifi^^'

Miland: Ne vere temas pri la lingvo aŭ la historio, sed pri la "karakteroj", la "ecoj", la "emoj" de la popoloj...Ekzemple, en "Internacia PoŜtaĵo", mi eklernis ke Kanadanoj ĉiam subridus...kaj estus malpli subemaj antaŭ la ĉefoj(alidire, Francano neniam kontestus ordon dirita de ĉefo dum Kanadano ne hezitus doni sian opinion)

ermito (Показать профиль) 6 марта 2009 г., 13:44:37

Mi opinias, ke diri pri iuj ĝeneralaj trajtoj de karaktero eblas, sed tio estas nur io tro ĝenerala. Se vi volas baze de tiuj informoj serĉi amikojn por vi - tio estus erara, ĉar:
1. Povas esti, ke individua naciano ne enhavas ĉiujn trajtojn de nacio.
2. Prefere vi mem per Esperanto studu la karakterojn de diversnaciaj homoj - kaj poste vi mem povos instrui pri tio la "Internacian poŝtaĵon" okulumo.gif

Miland (Показать профиль) 6 марта 2009 г., 14:11:03

draklight:Ne vere temas pri la lingvo aŭ la historio, sed pri la "karakteroj", la "ecoj", la "emoj" de la popoloj
Ĉu ili ne estas neapartigeblaj praktike? Krome, kulturo (enhavante lingvon) kaj historio estas videblaj, pli difinita ol la 'karaktero' de nacio. Estas pli facile diskuti ilin.

Rogir (Показать профиль) 6 марта 2009 г., 17:40:40

Kaj malgraŭ tiu natura malamikeco ni Nederlandanoj ankoraŭ iras al Francujo dum niaj ferioj.

Lumturisto (Показать профиль) 13 марта 2009 г., 15:11:18

Iomete "Volkgeist" ekzistas, sed tre svage kiam interne certa civilizacio http://en.wikipedia.org/wiki/File:Civilizations_ma...

, kaj plu oni havas la individua variado. Tamen, certe oni havas pli ebloj de amikumi interne certaj grupoj.

Mia kvar kriterioj:
- Raco: ĉar estas scienca pruvo de konduta, inteligenta kaj seksa malsamecoj. Ekzemple mi tre ŝatas sudafrika blankuloj kaj mi pensas pri ili kvazaŭ ili estu europanoj. Aŭ tre ŝatas japanuloj. En mia lingvo estas slanga vorto por (laŭdiro) "fremdulo", sed fakte estas por "loga fremdulo", kaj ĝi estas uzata nur pri eŭropanoj (ne gravas el kie, Usono ankaŭ), "sovietuloj" kaj nordaziuloj, neniam por "suduloj".
- Civilizacio: rusa oni sentas kiel okcidenta ankaŭ. Laŭ mia esperto kaj enketoj ke mi legis, ĉiuj eŭropanoj tre ŝatas unu al la aliaj.
- Inteligenta nivelo (oficia edukado ne gravas, sed foje indikas ion)
- Astrologia "sinastrio": mi estas amatora astrologisto do mi neniam komencos rilaton antaŭe scii la ĥemia reakcio kio okazos kiam du homoj renkontras, do mi petas naskiĝdatoj (mi scias tio ŝajnos strangan aferon sed jen estas).

Mi ne atentas al:
- Aĝo, ĉar mi ŝatas infanoj kaj maljunuloj kaj ili strange tre ŝatas min
- Sekso, kvankam malsamseksaj amikecoj estas iomete malsama ol samseksaj amikecoj
- Sociala situacio, ĉar oni renkontras agrabla kaj inteligenta poveruloj kaj malestimindaj moŝtuloj
- "Fizikaĵo", ĉar mi ŝategas ekzemple dikaj blondulinoj, kvankam estas scienca pruvo ke ĝi gravas por multaj homoj

Kaj mi atentas al la neeviteblaj esceptoj. Ekzemple, multaj baratuloj estas tre logaj.

(Lingvaj korektaĵoj estos bonvenataj)

vedev (Показать профиль) 13 марта 2009 г., 17:20:02

draklight:Saluton Ĉiuj

Kion vi pensas pri tio?
Mi scias, ke tio dependas nur de individualoj kaj ne dependas de nacioj, landoj ktp.

Tio vere, certe, sed vi diras pri homojn, ne pri amasojn.

mccambjd (Показать профиль) 14 марта 2009 г., 4:25:45

Lumturisto:...ĉiuj eŭropanoj tre ŝatas unu al la aliaj.
Kompreneble, sed kun la notindaj esceptoj de du Mondaj Militoj, unu Malvarma Milito, kaj nenombreblaj malpli grandaj militoj! malgajo.gif

eikored85 (Показать профиль) 14 марта 2009 г., 8:16:45

draklight:
Ĉu estas vera, ke popoloj havas malsamajn karakterojn?

Kion vi pensas pri tio?
Mi trovas ke estas interese ke en esperanto, la vorto "popolo" ne distingas inter du diferentaj konceptoj: unue estas "popolo" kiel "iu ajn aro de homoj", kaj "popolo" kiel "la homoj de unu lando aŭ raco". (Estas unu el multaj malfortaĵoj de esperanto, sed tio estas alia afero)

En mia opinio, estas tre grava ke oni distingi la malsameco inter la du sencoj. Se vi demandus al mi se amikeco estas ebla inter homoj de malsamaj racoj, mi dirus: plej certe jes. Mi estas tre privilegia povi grandiĝi en San-Francisko, unu el plej internaciemaj lokoj de la mondo, kaj mi vidas ke multegaj racoj povas pace loĝi kune.

Tion dirita, mi scias ankaŭ ke certe ne tutaj homoj povas ŝati aliajn homojn kiuj estas malsamaj de ili. Sed pli ofte tio temas pri malsamecoj de kulturo kaj ne de raco aŭ fizika aspekto. Por ekzemplo, mi konas uson-naskiĝintaj araboj kiu estas amikoj de uson-naskiĝintaj ĉinaj ĉar ili havas kulturajn similecojn (ili agas kaj parolas pli kiel aliaj usonuloj). Tamen, ĉi tiuj araboj eble ne estas tiel proksime kun novaj arabaj enmigrintoj ĉar unu estas tro uson-ĝitaj kaj la alia estas pura araba kulturiĝita.

Наверх