Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: kiel eskapi?

de Miland, 2009-marto-06

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-06 19:48:25

En la supra ĉambro de konstruaĵo estas tri homoj kaptitaj: Anjo kaj siaj du infanoj, Jenja kaj Jano. Fripono kaptis ilin esperante por mono. La ĉambro havas grandan fenestron, kaj tuj ekstere estas pulio kun ŝnuro sur ĝi kaj korbo je ambaŭ flankoj. La korbo tuj ekster la fenestro estas malplena, kaj tiu sur la tero sube havas ene ŝtonon, kiu estas 30 kg peza. La pezoj de la tri homoj estas: Anjo, 78 kg; Jenja 42 kg, kaj Jano 36 kg. Por sekure uzi la pulion, kiam homo estas en korbo, necesas ke la diferenco inter unu flanko kaj la alia ne estu pli ol 6 kg.
Mi povas diri al vi ke, feliĉe, la fripono malsukcesis, kaj la tri eskapis. Sed kiel?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

henma (Montri la profilon) 2009-marto-06 20:41:52

Miland:Mi povas diri al vi ke, feliĉe, la fripono malsukcesis, kaj la tri eskapis. Sed kiel?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Mi esperas havi la unuan solvon, kaj ankaŭ ke ĝi estu korekta rido.gif

Unue malsupreniras Jano, kun 36 kg. en iu flanko kaj la ŝtono en la alia, tio estas facila.

Due malsupreniras Jenja, uzante la pezo de Jano en la alia flanko, do, Jenja malsupreniras, sed Jano ree supreniras.

Nun, Anjo kaj Jano mallevas la ŝtonon (memoru, KIAM homo estas en korbo la diferenco devas esti 6 kg., do, nun oni povas havi 30 kg. kiel diferenco, ĉar neniu homo estas en korbo)

Poste, Jenja eniras en korbo kune kun la ŝtono, kaj supreniras, kiam Anjo malsupreniras en la alia korbo.

Jano kaj Jenja mallevas la ŝtono denove.

Jano malsupreniras, kiam la ŝtono estas levita.

Jenja malsupreniras, sed Jano ree supreniras.

Nun Jano estas sola supre, kaj mallevas la ŝtonon denove, por poste malsupreniri, uzante la ŝtonon kiel kontraŭpezo.

Feliĉe, ili tri estas ankoraŭ malsupre kaj liberaj (sed iom lacaj, pro tiu longa laboro rideto.gif)

Amike,

Daniel.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-06 23:14:31

henma:Mi esperas havi la unuan solvon, kaj ankaŭ ke ĝi estu korekta rido.gif
Gratulon! Vi tute pravas, kaj gajnas la verdan stelon:


Bonan semajnfinon!

henma (Montri la profilon) 2009-marto-06 23:16:05

Miland:Gratulon! Vi tute pravas, kaj gajnas la verdan stelon:


Bonan semajnfinon!
Dankon, kaj bonan semajnfinon por vi, ankaŭ.

(Mi jam havas mian unuan verdan stelon okulumo.gif)

Amike,

Daniel.

Reen al la supro