შეტყობინებები: 4
ენა: Esperanto
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 6 მარტი, 2009 19:48:25
Mi povas diri al vi ke, feliĉe, la fripono malsukcesis, kaj la tri eskapis. Sed kiel?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
henma (მომხმარებლის პროფილი) 6 მარტი, 2009 20:41:52
Miland:Mi povas diri al vi ke, feliĉe, la fripono malsukcesis, kaj la tri eskapis. Sed kiel?Mi esperas havi la unuan solvon, kaj ankaŭ ke ĝi estu korekta
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Unue malsupreniras Jano, kun 36 kg. en iu flanko kaj la ŝtono en la alia, tio estas facila.
Due malsupreniras Jenja, uzante la pezo de Jano en la alia flanko, do, Jenja malsupreniras, sed Jano ree supreniras.
Nun, Anjo kaj Jano mallevas la ŝtonon (memoru, KIAM homo estas en korbo la diferenco devas esti 6 kg., do, nun oni povas havi 30 kg. kiel diferenco, ĉar neniu homo estas en korbo)
Poste, Jenja eniras en korbo kune kun la ŝtono, kaj supreniras, kiam Anjo malsupreniras en la alia korbo.
Jano kaj Jenja mallevas la ŝtono denove.
Jano malsupreniras, kiam la ŝtono estas levita.
Jenja malsupreniras, sed Jano ree supreniras.
Nun Jano estas sola supre, kaj mallevas la ŝtonon denove, por poste malsupreniri, uzante la ŝtonon kiel kontraŭpezo.
Feliĉe, ili tri estas ankoraŭ malsupre kaj liberaj (sed iom lacaj, pro tiu longa laboro )
Amike,
Daniel.
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 6 მარტი, 2009 23:14:31
henma:Mi esperas havi la unuan solvon, kaj ankaŭ ke ĝi estu korektaGratulon! Vi tute pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
★
Bonan semajnfinon!
henma (მომხმარებლის პროფილი) 6 მარტი, 2009 23:16:05
Miland:Gratulon! Vi tute pravas, kaj gajnas la verdan stelon:Dankon, kaj bonan semajnfinon por vi, ankaŭ.
★
Bonan semajnfinon!
(Mi jam havas mian unuan verdan stelon )
Amike,
Daniel.