У садржају

Helpu min, rusparolantoj kaj anglaparolantoj!

од mccambjd, 07. март 2009.

Поруке: 9

Језик: Esperanto

mccambjd (Погледати профил) 07. март 2009. 05.40.02

Mi legas la rusan romanon La Noktan Patrolon.
Tamen, la sekciaj subtitoloj konfuzas min.

Mi ne parolas la rusa. Do, unua demando: kiel tradukus oni la sekvontajn esperante?

Ночной дозор: Своя судьба. На языке зсперанто.

Ночной дозор: Свой среди своих. На языке зсперанто.

Ночной дозор: Исключительно для своих. На языке зсперанто.


Aŭ, dua demando: kiel tradukus oni la sekvontajn angle?

Historio Unua: Propra Destino

Historio Dua: La Sia Inter La Siaj

Historio Tria: Ekskluzive Por La Siaj

henma (Погледати профил) 07. март 2009. 05.59.55

mccambjd:Mi ne parolas la rusa. Do, unua demando: kiel tradukus oni la sekvontajn esperante?

... На языке зсперанто
Mi ankaŭ ne parolas la rusan, sed mi povas diri tion, ke зсперанто = esperanto rideto.gif

На = al
язык = lingvo

Do На языке зсперанто = al la lingvo esperanto.

mccambjd:Aŭ, dua demando: kiel tradukus oni la sekvontajn angle?

Historio Unua: Propra Destino
Mi pensas ke tio povas esti:

First story: Self destiny



First story: Destiny of oneself

Mi ne certas pri mia angla en tiuj tradukoj. Eble mi devus uzi fate anstataŭ destiny. Hispane ni uzas nur unu vorto.

Mi esperas ke tiu helpu iom almenaŭ.

Amike,

Daniel.

bbc (Погледати профил) 07. март 2009. 06.40.46

Mi ankaŭ ne parolas la rusan, sed mi povas diri tion, ke зсперанто = esperanto

На = al язык = lingvo

Do На языке зсперанто = al la lingvo esperanto.
Ĝuste ridulo.gif

Ночной дозор = La Noktan Patrolon
Свой среди своих
En la rusa lingvo estas frazo "Свой среди чужих".(La Sia inter la fremda(aliula ?? ))
Tiu oni povas traduki "The fellow(allies) among aliens."
Do "Свой среди своих" povas traduki kiel "The fellow among the fellows".
Свой estas kontrasto de vorto fremda(aliula).
En tiu okazo.
Исключительно для своих
Only for the fellows(alies).

lorenzolan (Погледати профил) 07. март 2009. 07.43.28

Saluton!

1.
Ночной дозор: Своя судьба. На языке зсперанто.
tradukiĝas kiel "La nokta patrolo: (La) propra destino. Esperante".
Angle havas problemeton, ĉar ne povas diri tiun sen diri pri kies destino parolas: devas diri: "one's own destiny" aŭ "your own destiny" ktp.

2. La rusa filmo "Svoy sredi chuzhikh – chuzhoi sredi svoikh" mi vidis tradukita kiel "One’s own among strangers – a stranger among one’s own".

ermito (Погледати профил) 07. март 2009. 08.28.54

"На языке зсперанто" signifas "en la lingvo Esperanto" rideto.gif
"Ночной дозор" estas korekte tradukita per "La nokta patrolo", mi nur ne komprenas, kial aperis la akuzativo. Eble la kunteksto tion diktas? Mi ne scias, ĉar tiujn librojn pri "patroloj" mi ne legis.

Ĉu mi vere konjektas, ke vian konfuzon ĉefe vokas la uzado de "sia(j)" kaj "propra"? Nu jes, traduki tion estas problemo. Ĉar en la rusa oni uzas "sia" rilate al ĉiuj personoj, do, kiam ni en E-o diras: mia, via, lia, nia, ilia ktp. - en la rusa oni diras "sia". Pro tio "sia" havas signifon de propreco, ĝi signifas homon, kiu estas ligita kun iu per amikeco, parenceco, loĝloko, laboro, samideaneco ktp. Ekz. "sia homo" por iu kompanio signifas "proksima amiko kaj kompano". Kiam patrolo haltigas homon kaj diras:
- Kiu iras? Haltu aŭ ni pafas!
Oni respondas: "Siaj!" rideto.gif

mccambjd:...Своя судьба...
Laŭvorte "своя" estas "sia", "судьба" - sorto. Do - "sia sorto". Sed la tradukisto diris: "propra destino". Ŝajnas, ke tia traduko estas bona. Eble nur "sorto" pli taŭgus anstataŭ "destino", sed tio dependas de la kunteksto.
mccambjd:...Свой среди своих.
La traduko "La Sia inter la Siaj" estas laŭvorta kaj ne tre komprenebla. Temas pri "nia homo inter la niaj" aŭ "amiko inter amikoj", "samideano inter samideanoj" rideto.gif
mccambjd:...Исключительно для своих...
la sama problemo: "ekskluzive por la niaj".

Sxak (Погледати профил) 07. март 2009. 09.15.21

mccambjd:

Ночной дозор: Свой среди своих. На языке зсперанто.

Ночной дозор: Исключительно для своих. На языке зсперанто.

Historio Dua: La Sia Inter La Siaj

Historio Tria: Ekskluzive Por La Siaj
sendube la tradukoj de tiuj titoloj estas tute malbonaj. Antaŭ paro da jaroj mi provis averti pri tio la tradikintojn, sed tiam jam estis malfrue.

sergejm (Погледати профил) 07. март 2009. 09.56.55

"La nokta patrolo" estas tradukita en multajn lingvojn, interalie, en la anglan.
La aŭtoro Sergej Lukjanenko metis en sian paĝon en livejournal.com kovrilojn de ĉiuj eldonoj, sed mi ne memoras la ligon.

mccambjd (Погледати профил) 08. март 2009. 22.08.13

Dankon al ĉiuj!

henma:зсперанто = esperanto
Se mi estus ne tiel mallaborema, mi povus fari tion mem...

ermito:...mi nur ne komprenas, kial aperis la akuzativo. Eble la kunteksto tion diktas?
Kompreneble, la titolo estas La Nokto Patrolo. Ĉu mi skribis ĝuste kiam mi uzis la N-finaĵon origine?

ermito:La traduko "La Sia inter la Siaj" estas laŭvorta kaj ne tre komprenebla.
Tio estis mia ĉefa problemo. Mi ankoraŭ ne tute komprenas la uzon de "sia" kaj "siaj" ĉi tie (eble ĉar mi estas denaska anglaparolanto - ne estas simila pronomo en la angla). Sed la klarigoj supre helpis min!

ŝak:sendube la tradukoj de tiuj titoloj estas tute malbonaj.
Ŝak, via respondo multe trankviligis min: eble, mi ne estas tute stulta.

Senegaùlo (Погледати профил) 08. март 2009. 22.41.41

traduttore, traditore (mi estas tamen tradukisto / ya vsë-taki perevodtchik!...)

Вратите се горе