Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu vi volas vidi animaciajn filmojn en Esperanto?

ca, kivuye

Ubutumwa 3

ururimi: Esperanto

traevoli (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2009 22:18:49

Saluton!

Mi estas studanto de animacio. Mia revo estas fari animaciajn filmojn en Esperanto. Ĝuste nun mi volas montri al miaj samklasanoj ke ja ekzistas homoj el ĉirkaŭ la mondo kiuj volas vidi novajn animaciaĵojn en Esperanto.

Se vi subtenas mian revon, bonvolu sendi poŝtkarton al mi ĉe la jena adreso.

[ADRESO NE PLU VALIDA]

Antaŭdankas vin
Simono

Niddler (Kwerekana umwidondoro) 9 Ntwarante 2009 16:19:55

Mi ne sendis poŝtkarton dum multaj jaroj! Tamen mi ŝategas la ideon pri esperantaj animacioj, do eble mi sendos...

traevoli (Kwerekana umwidondoro) 5 Rusama 2011 16:24:37

Dankon pro viaj kuraĝigoj. Mi sukcesis fari du animaciajn filmojn en Esperanto. Jen informo pri tio:

=====

ĈAPELOJ estas la unua animacia filmo en Esperanto. Ĝi estas tradicie
desegnita sur papero. Kvankam ĝi enhavas neniun parolitan dialogon, la
ŝercoj estas nur eblaj pere de Esperanto. Oni spektu ĝin jene:

http://vimeo.com/19185725
http://www.youtube.com/watch?v=z-LeLbjOYE4

NEĜULOJ, estas pli mallonga filmeto, animaciita per la softvaro Adobe
Flash. Voĉe aktoris rekoneblaj radiistoj el Esperantujo. Ĝi spekteblas
jene:

http://vimeo.com/19186147
http://www.youtube.com/watch?v=uHIgglyz2Lg

Pliaj novaĵoj aperas ĉe mia blogo:

[url=http://ĉapeloj.blogspot.com]http://ĉapeloj.blogspot.com[/url]

Subira ku ntango