Į turinį

Ni kaj narkotaĵoj

vedev, 2009 m. kovas 9 d.

Žinutės: 39

Kalba: Esperanto

Rodrigoo (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 11 d. 20:31:06

Jen alia fadeno kies celo estas diskonigi la ideon pri dioj, kaj ne diskuti ion ajn fakte utila... Kompatinda forumejo kiu estas konkerata de la kavaliroj de dio. malgajo.gif

Sammondane,
Ĥod

sotobleat (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 12 d. 19:12:50

mi ne ĝuas esti ebria. sed mi estas libertariono kaj kredas ke ebrii estas decideco persona.

ekskuzu mia gramatiko :[

vedev (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 13 d. 07:14:07

sotobleat:mi ne ĝuas esti ebria. sed mi estas libertariono kaj kredas ke ebrii estas decideco persona.

ekskuzu mia gramatiko :[
Jes, vi absolute pravas - ebrii estas persona decideco . Kaj ne ebrii - ankaŭ.

rideto.gif

vedev (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 13 d. 07:42:56

Noël LECOMTE:

rido.gif
Gustumi bonajn vinojn (nature bonaj francaj vinoj) estas la malo de "ebriigi"... Kaj esti ebria, pli malbone ebriiĝi, estas ĉiam tre malmulte gloria !...
senkulpa.gif
Antaŭnelonge prezidento de Bolivio Evo Morales diris, ke folio de kokao ankaŭ estas tre utila por sano en malgrandaj dosoj. Li diris, ke tio ne estas narkotajo, kaj maĉis foliojn senpere en tribuno.

http://www.huffingtonpost.com/2009/03/11/bolivian-...

Morgaŭ alia prezidento diros, ke heroino estas tre utila por sano...

Mi koprenas vin - ja vino ludas nemalgrandan
rolon en franca ekonomiko. Simila rolon de kokao en bolivia ekonomiko.

Rogir (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 13 d. 15:08:45

Mi samopinias kun Chavez ke laŭleĝeco de narkotaĵoj estas afero de landoj, kaj ne estu ordonata de la UN.

henma (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 13 d. 15:53:05

vedev:Antaŭnelonge prezidento de Bolivio Evo Morales diris, ke folio de kokao ankaŭ estas tre utila por sano en malgrandaj dosoj. Li diris, ke tio ne estas narkotajo, kaj maĉis foliojn senpere en tribuno.

Morgaŭ alia prezidento diros, ke heroino estas tre utila por sano...

Mi koprenas vin - ja vino ludas nemalgrandan
rolon en franca ekonomiko. Simila rolon de kokao en bolivia ekonomiko.
Pardonu min, sed vi devas scii ke kokao ne estas narkotaĵo. Certe, en ĝiaj folioj ekzistas malgranda kvanto da kokaino, sed ne pli granda ol la kvanto da teino en la folioj de teo. Fakte, en Peruo kaj Bolivio, vi povas trovi kokaa teo, kiu estas aĉetebla en normalaj vendejoj kaj eĉ venas en skatoleto kun 20 etaj saketoj, similaj al teaj. Tiu kokaa teo neniu konsideras narkotaĵon, eĉ ĉi tie en Ĉilio, kie la leĝo estas tre forta kontraŭ la narkotaĵoj.

Jam de longe, la indiĝenoj kiuj vivas en la Andoj maĉas tiujn foliojn por kontraŭi la efekto de vivi kun tre malgranda kvanto de oksigeno. Ili vivas ĉe pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. Kiam iu, kiu ne kutimas iri tiom alte vojaĝas al urboj en la Andoj kaj sentas malbone pro la alteco, oni donas al li folion de kokao por maĉi. Tio estas medicina uzo.

Bonvolu, ne komparu naturaĵoj kun ellaboritaj narkotaĵoj. La procezo por fari kokaino estas multe pli kompleksa ol kaĉigi kokaaj folioj. Kaj heroino ne estas komparebla al vino, teo, kafo, aŭ eĉ al maĉado de kokaa folio.

Kokao ne havas grandan rolon en la bolivia ekonomio. Se tio estus vera, ili ne estus tiom malriĉaj.

Bonvolu informiĝu antaŭ skribi pri nekonataj aferoj.

Amike,

Daniel.

vedev (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 13 d. 16:43:58

henma:
Jam de longe, la indiĝenoj kiuj vivas en la Andoj maĉas tiujn foliojn por kontraŭi la efekto de vivi kun tre malgranda kvanto de oksigeno. Ili vivas ĉe pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. Kiam iu, kiu ne kutimas iri tiom alte vojaĝas al urboj en la Andoj kaj sentas malbone pro la alteco, oni donas al li folion de kokao por maĉi. Tio estas medicina uzo.
Jes,jes. Kaj trinki vodkon en malvarma Rusio ankaŭ estas medicina uzo - ĝi varmigis. Tion vidpunkton havas multe de niaj alkoholuloj.
Kokao ne havas grandan rolon en la bolivia ekonomio. Se tio estus vera, ili ne estus tiom malriĉaj.
Ne estas argumento. Heroino ludas tre granda rolo en ekonomiko de Afganistano. Sed Afganistano estas tre malriĉa lando. Ĉar ne ciuj homoj enspezas egalaj partoj de spezo. Due - tio ne estas aperta ekonomiko.
Kaj heroino ne estas komparebla al vino, teo, kafo, aŭ eĉ al maĉado de kokaa folio.
Estas. Distingo nur kvanta. Kaj heroino, kaj vino, kaj teo, kaj kafo, kaj kokaa folioj ne estas bezonaj por homo. Ĉiuj ili kaŭzas kutimon kaj ĉiuj ili estas malbonaj por sano.

Ĉiuj paroladoj pro ilia utilo estas - rezulto de influo de narkokomercista mafio.

Sed vino pli komparebla al marihuano - komenci kun vino aŭ biero, fini kun pli fortikaj trinkaĵoj. Ankaŭ komenci kun marihuano - fini kun heroino.

henma (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 13 d. 18:01:24

vedev:
henma:Jam de longe, la indiĝenoj kiuj vivas en la Andoj maĉas tiujn foliojn por kontraŭi la efekto de vivi kun tre malgranda kvanto de oksigeno. Ili vivas ĉe pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. Kiam iu, kiu ne kutimas iri tiom alte vojaĝas al urboj en la Andoj kaj sentas malbone pro la alteco, oni donas al li folion de kokao por maĉi. Tio estas medicina uzo.
Jes,jes. Kaj trinki vodkon en malvarma Rusio ankaŭ estas medicina uzo - ĝi varmigis. Tion vidpunkton havas multe de niaj alkoholuloj.
Denove komparante pomojn kaj pirojn.

Ĉu vi iam estis ĉe urbo kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo? Tio ne estas la sama ol malvarmo. Vi povas uzi fajron aŭ vestojn por varmigi vin, sed je tia alteco, vi sentas terure, kun kapturno, vomemo, kaj similaj... Pro tio, tio estas medicina uzo. Ne por varmiĝi, aŭ por amuziĝi, sed por kuraci malsanon (nomata "puno" hispane).

Kaj teo ankaŭ havas bonan uzon, teo helpas kontraŭi maljunigon... Sed tio estas diskutebla.

Amike,

Daniel.

vedev (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 14 d. 05:39:14

henma:

Denove komparante pomojn kaj pirojn.

Ĉu vi iam estis ĉe urbo kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo? Tio ne estas la sama ol malvarmo. Vi povas uzi fajron aŭ vestojn por varmigi vin, sed je tia alteco, vi sentas terure, kun kapturno, vomemo, kaj similaj... Pro tio, tio estas medicina uzo. Ne por varmiĝi, aŭ por amuziĝi, sed por kuraci malsanon (nomata "puno" hispane).

Kaj teo ankaŭ havas bonan uzon, teo helpas kontraŭi maljunigon... Sed tio estas diskutebla.

Amike,

Daniel.
Medicina uzo por urbonistoj, kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo, estos inhali oksigenon. Kokao ne plibonigas percepton de oksigeno.

Sed pli bone - ne vivi en urbo, kiu estas pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. ridulo.gif Tio estos profilaktiko - bonega medicino.

vedev (Rodyti profilį) 2009 m. kovas 14 d. 06:01:38

henma:

Denove komparante pomojn kaj pirojn.

Daniel.
Morales multe de jaroj estos gvidisto de "kokaleros' - sindikato de produktistoj de kokoa. Lia intereso estas komprenebla.

Li mem diris -"tio foliero formis min kiel individuo, kiel politikisto...". Kiu tio diras? Prezidento aŭ sklavo de kokoa? Mi pensas - prezidento-sklavo de kokoa.

Kokoa faras ŝarĝan vivon pli facila kaj pli agrabla? Tio estas 1a indico de narkotaĵo! Bezone inversigi tion vivon!

Sed mafio de produktistoj de kokao, kaj Morales - dias - ne bezone inversigi vivon. Maĉu kokaon!

Atgal į pradžią