Kwa maudhui

Propraj vortoj en viaj lingvoj

ya Hispanio, 11 Machi 2009

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2009 1:47:57 asubuhi

Saluton.

Eble mi vin miskomprenigas, sed mi klopodos esprimi min.

En la hispana lingvo, por diri la vorton kirlaĵo, oni diras "batido". Sed en la portugala oni plu diras "milk-shake".

Por diri la vorton sporto, oni diras "deporte", sed en la portugala, franca kaj itala oni plu diras "sport", anstataŭ, laŭ mia opinio, "deporte", "deport" kaj "sporte", respektive.

Por diri la vorton TTT-ejo, oni diras "sitio", sed en la itala oni plu diras "site", anstataŭ "luogo".

K.S.

Mi volus scii, kion faras la akademioj pri la lingvo en viaj landoj. Eble mi eraras, sed mi ne scias.

Mi kreis ĉi tiun fadenon, ĉar mi legis novaĵon, kiun diris, ke en Francio iom da homoj manifestaciis pro la invado de anglaj vortoj en sia lingvo.

Wi_K (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2009 5:05:11 asubuhi

Do estas la kialo ke mi precipe estimas karajn gefrancojn kaj ilian belan lingvonridulo.gif.

"en Francio iom da homoj manifestaciis pro la invado de anglaj vortoj en sia lingvo."

nikko (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2009 11:11:14 asubuhi

Jes, interesa temo pri "invado de anglaj vortoj". Fakte, angla vortaro mem konsistas plejparte el neanglaj vortoj, latindevenaj, grekdevenaj, francigitaj kaj francaj latinismoj. Kaj mi ankaŭ miriĝas, pri kio okupas lingvaj akademioj. Se ili ne volas korekti lingvouzon kaj krei rekomendan literaturon, do, por kio ili ekzistas?

jchthys (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2009 1:40:21 alasiri

Mi pensas, ke en ordinara parolado, oni devas uzi vere Esperantajn vortojn kaj ne vortojn el aliaj lingvoj. Do mi preferas "piedpilko" ol "futbalo".
Sed en poezio, aŭ por havi iun efekton, oni ja rajtas uzi tiajn vortojn.

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2009 2:44:49 alasiri

Mi legis en vikipedio, ke la islanda estas la sola lingvo, kiu ne havas eksterlandajn vortojn (mi kredas) shoko.gif

Nek telefono, nek kino, nek trajno... Ili kreas novajn vortojn per la malnovaj vortoj.

La sola eksterlanda vorto, kiun mi vidis en la islanda, estis "internet".

Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2009 5:33:21 alasiri

Hispanio:Mi kreis ĉi tiun fadenon, ĉar mi legis novaĵon, kiun diris, ke en Francio iom da homoj manifestaciis pro la invado de anglaj vortoj en sia lingvo.
Ah, ĉu? Ŝajnas al mi, ke multaj francoj kredas sin pli inteligentaj, kiam ili uzas (pseŭdo-)anglajn vortojn.
Ekzemple, por “retpoŝtmesaĝo”, la oficiala termino estas “courriel”, mallongigo de “courrier électronique” (“elektronika poŝtaĵo”). Sed multaj francoj diras, ke tiu vorto estas ridinda, malbela, kaj uzas la anglan “e-mail”, kiu estas mallongigo de “electronic mail”. Do videble, la sama procedo estas ridinda france, sed mojosa angle. Strange.

Hispanio:Mi legis en vikipedio, ke la islanda estas la sola lingvo, kiu ne havas eksterlandajn vortojn (mi kredas)
Ne, ĉiu lingvo havas prutovortojn. Sed ili ja estas tre malmultaj en la islanda. Male al aliaj lingvoj, ili preferas krei novvortojn ol prunti ilin, tamen ekzistas pruntovortoj por nomi aferojn, kiuj ne ekzistas en Islando (ekzemple banani).

eikored85 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2009 10:34:15 alasiri

Hispanio:Mi legis en vikipedio, ke la islanda estas la sola lingvo, kiu ne havas eksterlandajn vortojn (mi kredas) shoko.gif

Nek telefono, nek kino, nek trajno... Ili kreas novajn vortojn per la malnovaj vortoj.

La sola eksterlanda vorto, kiun mi vidis en la islanda, estis "internet".
La plejparto da ĉinaj lingvoj (sed certe ne tutaj) ankaŭ estas tiaj. Ĉiu karaktero havas sencon, kaj ĉiuj agas kiel radiko. Do por krei novajn vortojn, oni ĝenerale kombinas jam-ekzistantajn individuajn karakterojn. Por ekzemplo, la vorto por "interreto" estas "wang lu", kombinaĵo de "reto" (wang) kaj "vojo" (lu).

Ĉi tio ŝajnas al mi la plej logika maniero adapti eksterlandajn vortojn ĉar en ĉina ne estas veran alfabeton.

Tamen, mi ne scias se tio estas vera en aliaj lingvoj kiuj estas skribataj en ideografoj. En japana por ekzemplo, tio ne estas vera ĉar ili havas alian aron de karakteron uzata por skribi eksterlandajn sonojn kaj vortojn. Ĉu iu scias kio oni faras en aliaj ideografaj lingvoj? Ĉu iu konas antikavan egiptan lingvon? rideto.gif

ora knabo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2009 10:36:34 alasiri

interesa demando. Mi estas parolanto de la kroata lingvo. Kvankam kroata, bosna, serba (mi ankoraŭ ne scias ĉu montenegra estas agnoskita lingvo, pardonu) estas preskaŭ la samaj lingvoj, ni ne sukcesis "konsenti" pri la demando de tiu influo. Kroata lingvo uzas neologismojn pli multe ol aliaj.
ekz: (eo-kroata-serba) armeo-vojska-armija, aviadilo-zrakoplov(aervelo)-avion... Sed ni, "ordinaraj homoj"lango.gif ne tre zorgas pri tio kiun vorton ni elektos.

Kurudi juu