Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
Zenom (Montri la profilon) 2007-januaro-02 23:15:23
pastorant (Montri la profilon) 2007-januaro-03 08:25:16
Zenom:Ĉu oni povas alfari blogojn? Tio estus bone.Blogo estas bona ideo. Kial ni ne penas ĝin?
Razeno (Montri la profilon) 2007-januaro-03 14:13:19
Razen Manandahr
www.razeno.blog.com
Jev (Montri la profilon) 2007-januaro-03 14:51:54
Zenom:Ĉu oni povas alfari blogojn? Tio estus bone.Ni havas multajn ideojn kaj planojn. Povas esti, ke iam ĉe lernu! aperos ankaŭ blogoj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 21:44:57
Antaŭ kelke da tempo vi rakontis, ke intencis iniciati pri kreado de tutmonda Esperanto-portalo dum UK en Jokohamo. Ĉu viaj planoj efektiviĝis?
Mi volonte havus propran blogon en Lernu!, kie mi povus skribi miajn "geniajn" pensojn kaj opiniojn, aldoni fotojn, videojn kaj filmojn.
Krome, estus sufiĉe utile havi ion similan al "rubando (linio) de novaĵoj". Oni facile povas trovi diversajn novaĵojn helpe de "Biblioteko", kie situas ligiloj al Esperant-lingva gazetaro, sed mi ŝatus, se novaĵoj troviĝus sur la ĉefa kaj la foruma paĝoj de la paĝaro.
Kiam en mian kapon eniros aliaj "saĝaj" pensoj, mi daŭrigos.
Jev (Montri la profilon) 2007-septembro-04 22:09:04
Terurĉjo:Antaŭ kelke da tempo vi rakontis, ke intencis iniciati pri kreado de tutmonda Esperanto-portalo dum UK en Jokohamo. Ĉu viaj planoj efektiviĝis?Dum UK ni prezentis niajn ideojn al diversaj Esperanto-organizoj. Multaj intersiĝis pri ili kaj ni iom pridiskutis la planatan projekton kun la nova estraro de UEA.
La projekt-priskribo jam estas preta kaj ni provas nun fari finan decidon. Dum septembro ĉio iĝos klara. Se ĉio bonos, vintre ni komencos krei ĝin.