לתוכן העניינים

Kio post tio?

של fatquack, 11 במרץ 2009

הודעות: 11

שפה: Esperanto

russ (הצגת פרופיל) 24 במאי 2009, 10:31:23

manu_fr:mi nur uzas ĝin en Lernu.

kial mi dirus la kontraŭon ? Estas fako, ke esperanto estas tute malutila en mia vivo. Estas nur amuza ilo.
("fako" estu "fakto")

Vi povas uzi Esperanton nur ĉi tie, aŭ vi povas serĉi oportunojn uzi ĝin ankaŭ en aliaj lokoj. Certe multaj homoj trovas la lingvon utila kaj uzas ĝin en multaj aliaj lokoj en reala vivo, ne nur en lernu.net. Eblas iri al Esperantaj renkontiĝoj, ekkoni lokajn klubojn kaj Esperantistojn, partopreni retajn diskutgrupojn kaj projektojn, legi literaturon, eĉ enamiĝi per Esperanto. ridulo.gif

לראש הדף