본문으로

Kio post tio?

글쓴이: fatquack, 2009년 3월 11일

글: 13

언어: Esperanto

fatquack (프로필 보기) 2009년 3월 11일 오후 11:25:42

Mi lernas Esperanton (mi estas komencanto). Kio mi povas fari? Kial estas Esperanto bona?

KoLonJaNo (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오전 1:36:38

Saluton!

fatquack:Mi lernas Esperanton (mi estas komencanto).
Bonvenon!
Ĉu Kio mi povas fari?
Korekto: Kion mi povas fari (per ĝi)?
Kial estas Esperanto bona?
Profundaj demandoj! rideto.gif

Eble Kial? Kiel? Kio? ... helpos vin.

Kolonjano

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오후 10:02:47

fatquack:Kio mi povas fari?
lango.gif

Ĉion kion vi povas imagi!
Fakte: Ĉion imageblan kaj eĉ neimageblan!

fatquack:Kial estas Esperanto bona?
Ho! Pri tio jam estas mult-eg-e da artikoloj.

russ (프로필 보기) 2009년 3월 21일 오전 7:50:50

Nu, vi povas fari la samajn aferojn, kiujn vi faras post lerno de ĉiuj aliaj lingvoj: konversacii kaj korespondi kun aliaj samlingvanoj; legi literaturon en la lingvo; aŭskulti muzikon en la lingvo; ktp.

Krome vi povas ankaŭ fari aferojn unikajn al Esperanto specife: ĝui pli rapidan lingvolernan progreson; vojaĝi al multaj diversaj kunvenoj (UK, IJK, ktp); ĝui lingvumi uzante la interesajn ecojn de Esperanto (pli libera vortfarado, ktp); komunikiĝi kun homoj de multaj aliaj landoj kaj lingvoj per egalrajta lingvo anstataŭ via aŭ ilia lingvo; diskuti demandojn pri lingvaj problemoj kaj homaj konfliktoj en la mondo kaj ĉu/kiel Esperanto povus helpi ilin; ktp.

Miland (프로필 보기) 2009년 3월 21일 오전 9:42:37

fatquack: Kial estas Esperanto bona?
Bonvenon! Jen iom da ideoj pri via demando:

1. Ĝi estas pli facila ol aliaj lingvoj, kreita por esti pli regula kaj pli logika.

2. Ĉar vi mem jam studis la francan kaj la germanan, ĝi estos eĉ pli facila por vi. Se vi studos ĝin diligente, eble iutage vi fariĝos bona gvidanto aŭ tradukisto je kongresoj!

Se vi volas studi ĝin plu, mi sugestas, ke vi provu kursojn por komencantoj sur ĉi tiu retpaĝo, ekzemple Ana PanaAna Renkontas. Aliflanke, se vi preferas lerni per korespondado, la EAB organizas ilin kaj estas helpemaj.

Bonan ŝancon!

fatquack (프로필 보기) 2009년 5월 11일 오후 10:33:51

Por mia, Esperanto ŝajnas nun malutila. Mi ne havas iu kiu mi povas paroli kun, kaj ĝi ne helpis neniam.

R2D2! (프로필 보기) 2009년 5월 12일 오전 2:43:00

fatquack:Por mia, Esperanto ŝajnas nun malutila. Mi ne havas iu kiu mi povas paroli kun, kaj ĝi ne helpis neniam.
Ĝı certe ne estas malutıla, kaj vı ĉıam povas serĉı alıajn esperantıstojn, aŭ eĉ ınstruı al vıa famılıo, por ke vı kune lernu kaj parolu sal.gif

—Ilhuıtemoc δ

fatquack (프로필 보기) 2009년 5월 12일 오후 1:47:36

Vi diras ke esperanto estas Utila sed vi ne diras kiel! Kion mi povas fari kun esperanto? Nur paroli ĉi tie.

1Guy1 (프로필 보기) 2009년 5월 12일 오후 3:35:55

fatquack:Kion mi povas fari kun esperanto? Nur paroli ĉi tie.
vi povas uzi ĝin komuniki kun homoj tra la tuta mondo. Vi povas vojaĝi renkonti ilin aŭ uzas la interreton.

Por mi, esperanto estas plezuro. Mi parolis kun malsamaj homoj, mi aŭdis nova muziko kaj mi legis malsamajn aferojn. Estas Vojaĝo de la menso.

tommjames (프로필 보기) 2009년 5월 12일 오후 3:36:48

fatquack:Por mia, Esperanto ŝajnas nun malutila. Mi ne havas iu kiu mi povas paroli kun, kaj ĝi ne helpis neniam.

Vi diras ke esperanto estas Utila sed vi ne diras kiel! Kion mi povas fari kun esperanto? Nur paroli ĉi tie.
Laŭ mi Esperanto neniam estos utila por vi krom se vi provos trovi manierojn por fari uzon de ĝi, kaj ĝia utileco vere dependas de tio, kiel vi decidas uzi ĝin. Per iom da peno oni povas trovi plurajn homojn por babilado, renkontiĝo kaj ĝenerala komunikado. La interreto kaj pasporta servo helpas pri tio kaj estas esperantaj komunumoj en la reto kiuj helpas organizi tion. Tago ne pasas en kiu mi ne iel uzas Esperanton. Mi mem renkontiĝis kun pluraj esperantistaj geamikoj, en mia denaska lando kaj en Eŭropo, kaj mi planas pliajn por la baldaŭa estonteco.

Esperanto ankaŭ estas utila por helpi lerni aliajn lingvojn, legu ĉi tie.

Se vi decidas ke Esperanto estas malutila, ĝi ja restos malutila.

다시 위로