Til innholdet

Tradukaĵoj de teknikaj/aliaj esprimoj

fra fantazo,2009 3 13

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

fantazo (Å vise profilen) 2009 3 13 17:43:44

Saluton,

mi ofte trovas, ke esperanto ne havas
esprimoj por nova/malnova teknika kreaĵoj.
Do mi kreis tiun fadenon por kolekti
esprimoj por teknikoj, aĵoj, homoj, agoj,
ktp. kiuj
rilatas al tekniko aŭ aliaj aĵoj.

Eble, iu uzos tiujn datojn por plibonigi
la komputeko.net

fantazo (Å vise profilen) 2009 3 13 18:09:56

en: "genetic programming"
eo: genetika programado?

en: "hacker"
eo: hakisto?

en: "hacking"
eo: hakado?

en: "urban hacking"
eo: urba hakado?

en: "hackerspace" Hackerspaces
eo: hakloko? hakistloko?

fantazo (Å vise profilen) 2009 3 13 18:12:13

en: "ubiquitous computing"
eo: ĉiea komputado?

Novico Dektri (Å vise profilen) 2009 3 13 18:41:45

Verdire mi iom necertas ĉu 'haki' bone komunikas la signifon kiun vi celas... plej ofte al tiu verbo eblas apliki nur la ideon 'dispecigi'.

Kvankam oni ne ĝin konsideru aŭtoritato rilate bonstilan Esperanton, Vikipedio sugestas 'kodumulon' por 'hacker' en la jena artikolo:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo

fantazo (Å vise profilen) 2009 3 13 18:56:06

Bone! Mi serĉis tion esprimon longe,
ĉar tion estas la pli pozitivan esprimon
por "hacker". Kaj ne ĝi tio estas en gazetoj.

KoLonJaNo (Å vise profilen) 2009 3 13 21:42:16

Saluton!

Novico Dektri:Kvankam oni ne ĝin konsideru aŭtoritato rilate bonstilan Esperanton, Vikipedio sugestas 'kodumulon' por 'hacker' en la jena artikolo:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo
En Komputada leksikono troveblas kelkaj proponoj por E-igi la anglan hacker permesante laŭbezonan elekton de taŭga termino. rideto.gif

Kolonjano

milupo (Å vise profilen) 2009 3 13 22:37:10

KoLonJaNo:
En Komputada leksikono troveblas kelkaj proponoj por E-igi la anglan hacker permesante laŭbezonan elekton de taŭga termino.
Vi ankaŭ povas uzi la Komputekon, plurlingvan projekton pri esperantaj komputilaj terminoj.

Tibake til toppen