Ke daftar isi

prezenco de rakonto

dari crescence, 15 Maret 2009

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

crescence (Tunjukkan profil) 15 Maret 2009 12.31.04

Saluton,

Estas en franca lingvo tempo nomata "présent de narration".

Oni uzas tiun prezencan tempon por rakonti pasintan rakonton.

Ĉu tiu uzo eblas en esperanta lingvo ?

tommjames (Tunjukkan profil) 15 Maret 2009 14.42.23

PMEG ŝajnas jesi al tio, en la jenaj rimarkigoj pri la prezenco:
Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo [...] Unue la rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al AS-formo por ke la aŭskultanto aŭ leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas aŭdi la pafon.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/reala/...

..kaj pri nun..
En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:

Nun ŝi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam ŝi aliris... * Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30] * Nun ĝi estis iom ripozinta.[FA2.6]
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vo...

crescence (Tunjukkan profil) 15 Maret 2009 16.33.28

Grandan dankon !

Kembali ke atas