Zum Inhalt

Ĉu Esperanto estas perfekta?

von Ergazomai, 15. März 2009

Beiträge: 69

Sprache: Esperanto

MikhailMarkeyev (Profil anzeigen) 26. März 2009 05:29:33

Senegaùlo:Uvaĵaemyj Miĥail' Markejev, poĉemu u vas imja po-anglijski ? Kial vi skribas vian nomon per angla fonetiko ?
'Cause, when I was registering in, I couldn't speak any other foreign language, except English. Ĉar mi ne estis konata kun iu alia fremda lingvo.

Senegaùlo:Ja falis intereso pri la franca kaj ghia uzado de/far la rusa elito post invado de napoleona granda armeo... Sed ĉu "vi" bezonis bruligi Moskvon (kaj kune la fancan) ? Ĉu vi jam legis la tre bonan libron "Napoleon" de via SOOTEĈECTVENNIK Evgenij Tarle ? Fakte, mi ne certas ĉu li estis samlandano via char tiam estis Sovetunio (Taska po rodine?)
Do, mi ne scias, kia estas via demando ĝuste? Kial ni lasis Moskvon (incendioj komencis poste)? Ĝi estas simple - por ni Napoleon estis okupanto, kaj ĉiu okupanto portas nur morton kaj detruon, neniam liberecon. Li estis memama persono, kaj ĝuste "nia" ignorado liajn sukcesojn ekrompis lin.

Senegaùlo:Vi probable sonĝis pri la "kelkaj milionoj de adeptoj" supre menciitaj, kaj neglektis la fakto ke plejmulto (preskaúa tuto) da ili jam de longe malesperantiĝis...
Ĉirkaŭ 200 homoj parolas esperante kiel gepatra lingvo, kaj ankoraŭ kelkaj mil da homoj tute reĝas ĝin. Ceteraj milionoj almenaŭ povas scii kaj paroli iomn. Ankaŭ ne forgesu, ke E-o ekzistas pli ol cent jaroj, kaj granda parto de homoj, kiuj evoluigis E-on, estis "aldonoĝinta al plimulto" (morta nun).

Senegaùlo:En la Eo-organizaĵoj eble estas entute kelkmiloj da... (UEA malpli ol 6000 !)kaj multaj el ili fuŝe parolas...
Ĝi estas simile, ke oni kalkulus nombron da defendantoj de la naturo per kvanto da membroj de "Greenpeace"...

Senegaùlo:Sed ni ne "ĉipotu" pri la kvanto kaj prefere interesiĝu pri la kvalito...
Dialektika (divido de filosofio) parolas, ke la kvalito estas la transformiginta kvanto.

Senegaùlo:Kion ni deziras/bezonas por internacia lingvo ?
En rusa lingvo estas proverbo "Luĉŝeje - vrag horoŝego", kiu mi povas traduki kiel: "superflua aspiro al perfekto murdas ĉiun neperfektan". Unuflanke, mi komprenas, ke E-o, se Eŭropa Unio akceptus ĝin, povos malvastigi anglan lingvon kiel internacia. Aliaflanke, kvankam pozicio de E-o kiel planlingvo estas solida, sed kiel tutmonda lingvo ĝi havas tre fragilan pozicion, kaj viaj diligentoj povos kaŭzi malutilon por tuta internacia lingva movado. Pripensu pri tio, bonvolu.

henma (Profil anzeigen) 26. März 2009 15:06:40

MikhailMarkeyev:En rusa lingvo estas proverbo "Luĉŝeje - vrag horoŝego", kiu mi povas traduki kiel: "superflua aspiro al perfekto murdas ĉiun neperfektan".
Hispane ni diras "lo perfecto es enemigo de lo bueno", tio mi povas traduki proksimume kiel "perfekteco estas malamiko de boneco", ĉar kiam oni multe serĉas ion perfektan (aŭ la perfekteco de kion oni faras), oni fine ne havas ion perfektan, nek eĉ ion bona... oni havas nenion...

Amike,

Daniel.

MikhailMarkeyev (Profil anzeigen) 26. März 2009 17:49:27

henma:Hispane ni diras "lo perfecto es enemigo de lo bueno", tio mi povas traduki proksimume kiel "perfekteco estas malamiko de boneco"
Dankon, Daniel!
Dankon, Senegaùlo!
Mi eĉ ne pensas, ke hispana kaj franca lingvoj entenas tiel similajn proverbojn pri tiu rusa.

Senegaùlo:Ĉu jam okazi al vi penso ke dum napelona regado kaj antaŭe ek de la franca revolucio, Francio estis atakata naŭfoje per tuteŭropa aliancoj kondukitaj de Anglio ?...
Vi ankoraŭ rememorus Centjaran militon. rido.gif

AlfRoland (Profil anzeigen) 26. März 2009 18:57:58

Permesu al mi rememorigi pri la temo de ĉi tiu fadeno: "Ĉu Esperanto estas perfekta?"

Jasminka (Profil anzeigen) 26. März 2009 21:10:09

AlfRoland:Permesu al mi rememorigi pri la temo de ĉi tiu fadeno: "Ĉu Esperanto estas perfekta?"
Vi havas tre bonan rimarkon. Se oni daŭrigos skribadon ne laŭ temo, la mesaĝoj estos forigitaj.

Lumturisto (Profil anzeigen) 8. April 2009 18:00:01

Mi pensas vian veran demandon estas: ĉu vi tute, plene, ŝatas Esperanton?
Mia respondo estas la plej simpla kaj eble stulta: tute jes. Mi ŝatas ĉion: ĉapeletojn, fonologikan sistemon, leksikan elektojn, pluralajn finaĵojn en -j kiuj memoras min pri la greka, eĉ sc- ridulo.gif (ĉar ĝi memoras min latina), ĉion, do mi havas senton -kompreneble neracia- ĝi estas perfekta. Ĝi kaŭzas en mi strangajn sentojn.

Mia plej ŝatata citaĵo pri Esperanto:

"Esperanto, língua de estranha beleza"
(Joao Guimaraes Rosa)

Leporino (Profil anzeigen) 8. April 2009 19:08:36

"Esperanto, língua de estranha beleza"
(Joao Guimaraes Rosa)
Estas tre tre belega citaĵo...!
rido.gif
Amike,
Åsa

Ergazomai (Profil anzeigen) 8. April 2009 20:11:45

Lumturisto:Mi pensas vian veran demandon estas: ĉu vi tute, plene, ŝatas Esperanton?
Mia respondo estas la plej simpla kaj eble stulta: tute jes. Mi ŝatas ĉion: ĉapeletojn, fonologikan sistemon, leksikan elektojn, pluralajn finaĵojn en -j kiuj memoras min pri la greka, eĉ sc- ridulo.gif (ĉar ĝi memoras min latina), ĉion, do mi havas senton -kompreneble neracia- ĝi estas perfekta. Ĝi kaŭzas en mi strangajn sentojn.

Mia plej ŝatata citaĵo pri Esperanto:

"Esperanto, língua de estranha beleza"
(Joao Guimaraes Rosa)
Vi tute komprenis mian senton!

Tio, kion tre malmultaj kapablis kompreni, estas ke mi NE pensas ke E-o estas perfekta, sed mi MALGRAŬE ŝategas ĝin.

Mi feliĉas pro tio, ke vi sentas kiel mi ridulo.gif

sergejm (Profil anzeigen) 9. April 2009 06:01:41

Senegaùlo:Nur perfektaj homoj kapablus paroli perfektan lingvon...
Sed se "perfekta" signifas "ideala", nu ĝi certe ne estas tia ĉar mi konas almenaŭ unu pli bona... okulumo.gif

Ekz. Mi min demandas ĉu mi devis almeti la N de la akuzativo al "ideala" kaj al "unu", kiuj ja estas rektaj komplementoj... Ĉi ideala lingvo havu tiajn komplikaĵojn?

Same kiel mi min demandas ĉu mi devis skribi "almeti la Non de ..." Ktpktp... Terure, ĉu ne?...
"ideala" en via frazo ne estas rekta komplemento, "unu" neniam havas akuzativan N-on, sed "bona" devas esti en akuzativo. Al nomoj de literoj vi povas aldoni akuzativan finaĵon, aŭ ne - kiel al vi plaĉas.
Ŝajnas, ke via Esperanto iĝis malpli bona post kiam vi okupiĝis per LFN - mi ne rimarkis erarojn en viaj mesaĝoj antaŭe.

Zurück nach oben