去目錄頁

Kuirado en Esperanto: Receptoj el Ĉie

Ironchef, 2009年3月18日

讯息: 10

语言: Esperanto

Ironchef (显示个人资料) 2009年3月18日下午3:05:18

Saluton geamikoj de Lernu

Ni volas krei novan receptlibron esperantan, kiun enhavas receptojn el ĉie. Se vi havas lokalajn receptojn en via kuirejo el via lando aŭ landparto; bonvolu sendi tiujn al ni per la Lernu retpoŝtsistemo.

Dankegon!

Ironchef & Anel357

Matthieu (显示个人资料) 2009年3月18日下午4:15:59

Bonega ideo!

Kial ni ne dirus la receptojn en ĉi tiu temfadeno?

Ĉiaokaze mi pensas, ke mi sendos recepton al vi.

Anel357 (显示个人资料) 2009年3月18日下午9:23:06

Bonege! Nepre sendu (kie ja ne tiom gravas ^_- )

Matthieu (显示个人资料) 2009年3月19日下午4:53:35

Bone, mi ĵus sendis al Ironchef recepton. rideto.gif

roint (显示个人资料) 2009年3月22日下午8:48:06

Ĉu vi planas eldoni la receptlibron kiel reala libro, aŭ ĉu vi planas fari retpaĝon de la receptoj? Mi povus traduki la pomtoran recepton de mia patrino...

Anel357 (显示个人资料) 2009年3月22日下午9:41:24

temas pri retlibro, oni trovus ĝin rete
Tamen vi pravas, papera libro ankaŭ tute bonus! ^_-

Kaj nepre traduku vian recepton ridulo.gif
Se vi volas, vi povas aldoni ĝin tie:

http://bongustaĵoj.xooit.com/index.php

tiel ni povas kolekti receptojn ridulo.gif

Ironchef (显示个人资料) 2009年3月23日下午6:15:41

Anel357:temas pri retlibro, oni trovus ĝin rete
Tamen vi pravas, papera libro ankaŭ tute bonus! ^_-
Mi imagis ke se ni povus kolekti sufiĉajn receptojn ni povas eldoni "PDF e-libron" kiun oni povus mem presigi per Lulu.com aŭ alia presigejo, volonte. Ni ne havas eblecon presi la libron kiel "reala" libro okulumo.gif

Kion vi pensas pri tio?

Anel357 (显示个人资料) 2009年3月28日下午1:39:56

Jes!
Certe estas bona ideo ^_-

nosmetana (显示个人资料) 2009年3月31日上午3:36:48

Bonege! Mi pensis fari libron pri esparantaj manĝaĵoj, kiel tiu trinkaĵon ke iu finnano elpensis:
http://www.esperanto.fi/fejo/esperhe/eo/sango_eo.h...

Ni povus krei novan kaj unikan tradician manĝaĵaron, ke nur apartenas al esperantistoj hoho
"La Verda Manĝtablo"
Sekretaj receptoj de L.L. Zamenhof

Anel357 (显示个人资料) 2009年4月8日下午7:50:18

uaaah xD
mi vidis tiun trinkaĵon. Amuza !

Nepre en nia retlibro ni bezonos parton por frenezaĵoj xD

回到上端