Skip to the content

Nova enigmo de Rubik

by sergejm, March 19, 2009

Messages: 6

Language: Esperanto

sergejm (User's profile) March 19, 2009, 7:22:15 AM

Rubik, kreinto de sia kubo (Rubik's cube), inventis novan enigmon, konsistantan el tri sferoj (Rubik's 360). Ĝi estos vendata en aŭgusto.
Ĉu vi komprenis kiel ĝi estas konstruita?

Frankouche (User's profile) March 19, 2009, 4:08:23 PM

Ia molekulo de akvo aŭ kapo de Mikejo ? rideto.gif

jan aleksan (User's profile) March 19, 2009, 4:13:43 PM

ĉu tio?

sergejm (User's profile) March 20, 2009, 7:19:08 AM

jan aleksan:ĉu tio?
jes

sinjoro (User's profile) March 24, 2009, 4:13:16 PM

Ho ve, tre strangas la novaĵo ridulo.gif Mi ŝatas lian unuan kubon, la plej popularan, sed ne tre lertas je rapida solvado de ĝi. Mi bezonas ĉ. 5 minutojn. Ĉu vi povas ĝin rapide solvi? La monda rekordo estas ĉ. 7 sekundoj!

Sxak (User's profile) March 25, 2009, 5:27:06 AM

Ekzemple min tute ne impresas tempo, dum kiu iu aŭ alia povas solvi la kubon. Mi pli aprezas averaĝan kvanton de turniĝoj, kiun bezonas algortimo, aranĝanta ĝin. La algoritmo, kiun mi elpensis por 3x3x3 bezonas averaĝe ĉ. 100 turniĝojn (kaj tempon ĉ 1 aŭ 2 minutojn)
Kaj mi ne komprenas kial mi interesiĝu pri tempo, des pli pri rekorda tempo. La tempo ja dependas de fortuno kaj de rigideco de la kubo

Back to the top