Späť na obsah

Litero Ŭ

od vedev, 21. marca 2009

Príspevky: 46

Jazyk: Esperanto

horsto (Zobraziť profil) 22. marca 2009 0:19:58

KoLonJaNo: Ĉu koresponde al ii oni uzu ankaŭ ij eble meritas apartan disk/puton.)
Nekredeble respondi tion al komencanto. Ĉu vi volas helpi aŭ konfuzi? Ankaŭ por mi tio estas apenaŭ komprenebla.

jchthys (Zobraziť profil) 22. marca 2009 1:00:09

La malsameco inter u kaj ŭ estas la sama inter la rusaj literoj и kaj й.
Ĉu la malsamaj literoj estas necesaj? Eble ne, sed Esperanto havas malpli fonemoj ol la angla. Kaj kelkaj lingvoj havas malpli ol dek du fonemojn. Ĉu la distingo inter d kaj t estas necesara?

Parenteze, oni uzas la literon ĥ estas tré malofte: fakte, preskaŭ ĉiuj el la malmultaj vortoj, kiuj uzas la literon, havas alternativojn sen la litero (ekz. oni povas uzi koruso anstataŭ ĥoro, kaj kemio anstataŭ ĥemio).

jchthys (Zobraziť profil) 22. marca 2009 1:05:23

Senegaùlo:Ni ankaw povus uzi W... Aù daùre Ù kiu ekzistas en chiuj klavaroj...

Mi ne kompenas kie kushas problemon...
Unue, la Esperantaj forumoj ĉi-tie aŭtomate ŝanĝas la x-sistemon al la ĝustaj literoj.

Due, se vi uzas Vindozon (Microsoft Windows), vi povas uzi la programon EK.

Se vi uzas Linukson, vi povas ŝanĝi la klavaranĝo, aŭ eĉ [url=http://people.uleth.ca/~daniel.odonnell/Blog/custom-keyboard-in-linŭx11#c000346]krei vian propran[/url].

KoLonJaNo (Zobraziť profil) 22. marca 2009 1:16:06

Saluton!

horsto:
KoLonJaNo: Ĉu koresponde al ii oni uzu ankaŭ ij eble meritas apartan disk/puton.)
Nekredeble respondi tion al komencanto.
Kaj tamen tio ja okazis. rideto.gif

Jen la risko de komencanto, kiu afiŝas en nenacilingva forumo.
Ĉu vi volas helpi aŭ konfuzi?
Mi supozas, ke vedev mem scias, kiujn el miaj frazoj li eble konsideru atentindaj kaj kiujn li prefere ignoru. okulumo.gif

Tiu frazo, kiun vi supre citis, ja aperis en krampoj ne senkiale.
Ankaŭ por mi tio estas apenaŭ
komprenebla.
Kion vi ne komprenis?

Kaj ŭ kaj j estas duonvokaloj.

Ili povas aperi kune kun aliaj vokaloj.

Ne ĉiuj kombinaĵoj de vokalo kaj duonvokalo estas same bone prononceblaj.

Kaj ij por slavlingvano eble ne estas same "absurda" diftongo kiel por germanlingvano.

Fakte mi jam vidis la vorton Kijlo kiel E-an nomon de la germana urbo Kiel.

Malgraŭ la PMEG-aj frazoj

"Por la duonvokalo J ne validas tiaj limigoj. Ĝi estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo."

mi ja aŭdacas aserti, ke tiu diftonga ij estas alia afero ol la (transsilaba) i-j ekz. en ŝijaismo.

Krome mi neniel malrekomendas legi pri duonvokaloj en PMEG.

Bertilo certe investis pli da tempo por priskribi la aferon en simpla kaj nemiskomprenebla lingvaĵo ol mi en mia iom spontanea respondo.

Mi tamen ne certas, ĉu ĝi helpas al komencantoj bridi sian emon plibonigi E-on.

Kompreneble vi povus demandi:

"Pugo mia! Kial vi ne simple ignoris la demandon?"

Kaj verŝajne vi eĉ pravus. rideto.gif

Havu agrablan restan semajnfinon!

Espereble malpli malklare ol antaŭe,
Kolonjano

KoLonJaNo (Zobraziť profil) 22. marca 2009 1:50:13

Saluton!

vedev:
KoLonJaNo:Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?
Certe, mi povas distingi inter ambaŭ, sed mi ne komprenas kial tia distingo estas bezone.
[/quote]Eble tio estas vana provo, sed tamen jen klarigo, kial ĝi ja estas necesa:

La vorto balau konsistas el radiko bala kaj finaĵo -u. Ĝi estas U-formo (imperativo) de la verbo balai.

(En la subaj ekzemploj la supersigno ´ indikas la silabon, kiun oni akcentus.)

1-e Estus tre konfuze, se oni prononcus balau ne trisilabe: ba-lá-u, sed dusilabe kun diftongo: bá-laŭ.

Oni supozus, ke temas pri vorto simila al baldaŭ, do tute ne formo de verbo!

2-e Same estus konfuze prononci baldaŭ ne dusilabe kun diftongo: bál-daŭ, sed kvazaŭ ĝi estus trisilabaĵo: bal-dá-u.

Persono, kiu aŭdus tiun lastan prononcon, povus supozi, ke temas pri U-formo de verbo *baldai!

3-e Konkludo el 1-e kaj 2-e: La distingo de u kaj ŭ ja estas necesa kaj do oni ne povas rezigni pri la litero ŭ.

Celante malkonfuzon,
Kolonjano

vedev (Zobraziť profil) 22. marca 2009 6:28:11

KoLonJaNo:

Certe vi povas proponi planlingvon, kiu ne enhavas superfluajn malsimplecojn.

Ĉu eble Slovio estas tia? rideto.gif
Saluton kaj vi!

Mi ne volas proponi alian planlingvon - mi pensas, ke Esperanto estas bona, sed bona ankaŭ devas evolui.
Jen surprizo por mi!

Mi atendus, ke ruslingvano pledus por forigo de H kaj ja ŝatus konservi la literon Ĥ. rideto.gif
Kara KoLonJaNo, rusa lingva ne havas sonon aŭ literon Ĥ.
Vi bezonos proponi nur facile akcepteblajn alternativojn al la malmultaj postvivintaj Ĥ-vortoj kaj jen la fina forigo de tiu ĝenaĵo!
Mi rigardis vortaron kaj ne trovas ion vorton en Ĥ, simile skribanta de vorto en H. Do - eble facile ŝanĝi Ĥ al H - senco ne perdiĝos.

Halifo en hlamido, hasido en Harkovo - Ĉu tio estas nekompreneble? Nepre bezone ĥalifo, ĥasido, ĥlamido, Ĥarkovo? Mi pensas - absolute ne!

vedev (Zobraziť profil) 22. marca 2009 7:01:32

jchthys:La malsameco inter u kaj ŭ estas la sama inter la rusaj literoj и kaj й.
Ĉu la malsamaj literoj estas necesaraj? Eble ne, sed Esperanto havas malpli fonemoj ol la angla. Kaj kelkaj lingvoj havas malpli ol dek du fonemojn. Ĉu la distingo inter d kaj t estas necesara?

Parenteze, oni uzas la literon ĥ estas tré malofte: fakte, preskaŭ ĉiuj el la malmultaj vortoj, kiuj uzas la literon, havas alternativojn sen la litero (ekz. oni povas uzi koruso anstataŭ ĥoro, kaj kemio anstataŭ ĥemio).
Yes,la distingo inter d kaj t estas necesara se uzi Dio kaj tio. Sed ne estas, se uzi Teos, Teo kaj to anstataŭ tio (tio (to) estas pli vere. Teos = patro. En rusa lingva = ОТЕЦ (OTETZ))

Vere, por mi estas terure, ke en Esperanto Teo = (engl. TEA). Pli bone uzi ĈAJ, aŭ TI.

Kaj se mi vidas vorton "Dio" mi rememoras vorton "Diabolo".

vedev (Zobraziť profil) 22. marca 2009 7:24:43

KoLonJaNo:Saluton!

vedev:
KoLonJaNo:Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?
Certe, mi povas distingi inter ambaŭ, sed mi ne komprenas kial tia distingo estas bezone.
Eble tio estas vana provo, sed tamen jen klarigo, kial ĝi ja estas necesa:

La vorto balau konsistas el radiko bala kaj finaĵo -u. Ĝi estas U-formo (imperativo) de la verbo balai.
Mi komprenis. Vi volas diri, ke en fino de vorto "u" signifas imperativon .[/quote]Dankon! Mi vere ne povis kompreni tion simplan ion. lango.gif

Sed, mi adas pensi, ke Ŭ ne estas bone. Bone estas en tia situacio = V. Ĉu ne?

KoLonJaNo (Zobraziť profil) 22. marca 2009 7:57:06

Saluton!

vedev:
KoLonJaNo:Certe vi povas proponi planlingvon, kiu ne enhavas superfluajn malsimplecojn.
Mi ne volas proponi alian planlingvon - mi pensas, ke Esperanto estas bona, sed bona ankaŭ devas evolui.
E-o ja evoluis:

1-e Pra-E-o aperis en la menso de Z. kaj surpapere en la 1870-aj jaroj. Poste Z. poluris sian projekton ĝis 1887, kiam aperis la Unua Libro.

2-e Inter 1887 kaj 1905 la lingvo ekuziĝis de aliaj homoj. La parolantaro kaj la radikaro kreskis. Ŝanĝoj kaj plibonigoj proponiĝis, sed malakceptiĝis en tiu pionira epoko.

3-e En 1905 dum la unua UK la Fundamento de Esperanto akceptiĝis. En tiu verko ne nur aperas Gramatiko kaj Universala Vortaro, sed ankaŭ Ekzercaro, kiu montras faktan aplikadon de reguloj kaj uzadon de radikoj.

4-e En 1908 Ido aperis kaj finfine ne kaŭzis pereon de E-o, sed fakte stabiliĝon kaj plian prosperon de la lingvo.

5-e Dum la pasintaj cent jaroj multaj novaj planlingvoj aperis, inter ili ankaŭ pliaj Esperantidoj, sed la E-istaro konservis la esencajn trajtojn de sia lingvo.

Radikalaj proponoj de unuopuloj aŭ malgrandaj grupoj ŝajne ne povas disvastiĝi en la parolantaro sufiĉe por fariĝi tradiciaj, do sukcese anstataŭi ekzistantajn fundamentajn regulojn.
Mi atendus, ke ruslingvano pledus por forigo de H kaj ja ŝatus konservi la literon Ĥ. rideto.gif
Kara KoLonJaNo, rusa lingva ne havas sonon aŭ literon Ĥ.
Vi pravas, ke la rusa ne skribiĝas per latina alfabeto.

Kaj fakte ne ekzistas rusa ekvivalento de E-a H.

Sed ĉu la prononco de la cirila Х ne estas [x], do kiel la E-a Ĥ?

Ĉu ne ruslingvanoj ofte prononcas E-an H kiel Ĥ?
Vi bezonos proponi nur facile akcepteblajn alternativojn al la malmultaj postvivintaj Ĥ-vortoj kaj jen la fina forigo de tiu ĝenaĵo!
Mi rigardis vortaron kaj ne trovas ion vorton en Ĥ, simile skribanta de vorto en H. Do - eble facile ŝanĝi Ĥ al H - senco ne perdiĝos.
La ĝisnuna evoluo kaŭzis, ke por multaj vortoj kun Ĥ aperis paralelaj formoj kun K.

Krom ĥoro oni uzas koruso, ĉar *koro kolizius kun Fundamenta homonimo.

eko anstataŭ eĥo kolizius kun substantivigo de la prefikso ek-.

ĉeko kaj ĉeĥo estas tre malsamaj aferoj.

Lastatempe mi konsciiĝis pri jenaj paroj: ĥolero/kolero, ĥilo/kilo kaj ĥano/kano.
Halifo en hlamido, hasido en Harkovo - Ĉu tio estas nekompreneble? Nepre bezone ĥalifo, ĥasido, ĥlamido, Ĥarkovo? Mi pensas - absolute ne!
Se via solvo estas anstataŭigo de Ĥ per H, vi do devus strebi disvastigi la paralelajn formojn eho, ĉeho, holero, hilo kaj hano.

Provu kaj vidu, ĉu kaj kiom da homoj sekvos viajn proponojn kaj ekuzos tiujn sen-Ĥ-ajn vortojn.

Kolonjano

vedev (Zobraziť profil) 22. marca 2009 10:18:42

KoLonJaNo:Saluton!
Vi pravas, ke la rusa ne skribiĝas per latina alfabeto.

Kaj fakte ne ekzistas rusa ekvivalento de E-a H.

Sed ĉu la prononco de la cirila Х ne estas [x], do kiel la E-a Ĥ?

Ĉu ne ruslingvanoj ofte prononcas E-an H kiel Ĥ?
Mi komprenas, ke Ĥ - tio estas mezumo inter G kaj H?

Rusoj ne prononcas tiel. Tiel prononcas en Ukrainio kaj en vilaĝoj en suda Rusio.
ĉeko kaj ĉeĥo estas tre malsamaj aferoj.
ĉeĥo kaj ĉeHo estas por mi malsamaj aferoj. Sed Ĥ kaj K - ne estas.

H ne estas = K. En rusa lingva, ekzample, *KUJ*= "forĝu!", sed HUJ = "penis".

Nahor