Kiom da lingvon vi parolas?
ca, kivuye
Ubutumwa 18
ururimi: Esperanto
sigkalis (Kwerekana umwidondoro) 11 Ndamukiza 2009 08:06:38
Mi lernas Esperanton jam tri jarojn
jchthys (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2009 02:49:44
sazlik:Mi nur parolas du lingvojn"...parolas nur du" estas pli bona, mi pensas, sed eble via ne estas malĝusta.
sazlik:...kaj unu estas mia unua language"...unua lingvo
sazlik:...sed mi nur estas komencanto!sed via Esperanto estas tre bona!
sazlik:Mi volas lerni la itala, sed nenie instruas ĝin.ĉu ne "neniu"?
sazlik:En lernejo, mi lernis la japanan kaj la germanan.Jen estas bela maniero de esprimi tiun: "Lerneje mi lernis..." Kion vi pensas?
sazlik:Do, mi diris, ke mi parolas unu lingvojn kaj Esperanton.Ĉu ne "unu lingvon"?
Bone!
eikored85 (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2009 07:35:14
Kiam oni demandas al mi kiujn lingvojn mi parolas, mi kutime diras, en descendanta nivelo de flueco: angla, tajvana, franca, mandarina, esperanto, kaj hispana. Mi konas ĉi tiujn sufiĉe por komuniki la plejparto da miaj bezonoj. Tamen, mi parolas nur anglan vere flue.
Tajvana estas mia vera unua lingvo, ĉar ĝi estas la denaska lingvo de miaj gepatroj. Sed mi naskiĝis en Usono, do mi konsideras angla kiel mia vera denaska lingvo. La aliajn mi studis en lernejo.
Se oni demandus al mi kiujn lingvojn mi foje studis, mi devus inkluzivi japanan kaj germanan, kiujn mi studis en klasĉambroj, kaj ankaŭ eĉ egiptan araban kaj hebreon, kiujn mi studis per sonbendoj. Sed mi neniam dirus ke mi parolas ĉi tiujn lingvojn, ĉar mi parolas ilin tre malbone.
Matthieu (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2009 09:53:54
Do, mi parolas la francan denaske, povas esprimi min sufiĉe flue Esperante kaj angle, kaj povas fuŝkomuniki germane kaj hispane. Mi ankaŭ pli-mapli provas lerni la japanan, la ĉinan kaj la finnan, sed tute ne parolas ilin.
sazlik (Kwerekana umwidondoro) 13 Ndamukiza 2009 03:29:27
jchthys:Hup! Mia fola eraro!sazlik:...kaj unu estas mia unua language"...unua lingvo
jchtys:Dankon! Mi benzonas praktiki, ĉar mi tro uzas la vortaron.sazlik:...sed mi nur estas komencanto!sed via Esperanto estas tre bona!
DaniBCN (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2009 21:08:17
la Kataluna estas mia lingvo kaj ankaŭ mi parolas Hispana kaj la angla.
Sed, ĉiam ke mi vojaĝas mi intencas povi diri almenaŭ:
-Saluton
-Adiaŭ
-unu bieron bonvolu
Kaj mi povas diri tion en:
Eŭskuo:
-Kaixo
-Agur
-Garagardoa mesedez
Germana:
-Hallo
-ein bier bitter
-tschüss
Helena:
-ya
-Ena bira paralaló
-Ya sas
Sed, mi eĉ devas voiaĝi pli
Clet (Kwerekana umwidondoro) 12 Rusama 2009 17:56:19
+ esperanto
+ 0,4 hispana
+ 0,3 angla
+ 0,2 germana
+ 0,05 latino
+ 0,05 ĉino
-------------
= 3 lingvoj
(mi forgesis kelkaj pulveroj da itala, neerlanda, norvegia...)
Vilinilo (Kwerekana umwidondoro) 12 Rusama 2009 22:54:27
1,0 portugala
+0,8 angla
+0,6 esperanto
+0,4 franca
+0,4 hispana
____________
3,2 lingvoj