Al la enhavo

Via ŝatataga filmo?

de vedev, 2009-marto-23

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 14:01:54

Mi ŝatas multajn filmojn, ĝi estas neebla elekti nur unu! Sed unu el miaj plej ŝatataj filmoj, ke eble interesus multajn esperantistojn, estas La Hispana Azilo (L'Auberge Espagnol, laŭ la originala titolo, france).

Tiu filmo rakontas pri franca studento, kiu aliras studi ĉe universitato en Barcelono, kie li ekloĝas azilon de fremdaj studentoj el tuta Eŭropo. Dum la filmo oni ja aŭskultas la francan, la hispanan, la anglan, la katalunan, la danan, la germanan kaj la italan! Ĝi estas bonega komedia/romantika/drama filmo.

bretella (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 10:28:43

En mia koro estas MODERNAJ TEMPOJ de Charlie Chaplin, FRANKENSTEIN JUNIOR de Mel Brooks, THE ROCKY HORROR PICTURE SHOW, PROFONDO ROSSO (Intensa Ruĝa) de Dario Argento, kaj multaj filmoj de Federico Fellini, Vittorio de Sica, kaj aliaj grandegaj italaj reĝisoroj

zazo61 (Montri la profilon) 2009-majo-08 23:39:32

Mi tre ŝatas du muzikajn komediojn: „La vidvino gaja“ de Ernst Lubitsch (1934), kaj „Les demoiselles de Rochefort“ (La fraŭlinoj de Rochefort) de Jacques Demy (1967), ĉar ili sukcesas kunigi, muzikon, humoron, karakterize kristaligatan filmbildojn kaj fajnajn dialogojn. Hodiaŭ neniu produktas filmojn de tiu maniero. Bedaŭrinde.
“Mamma mia“ eble estas la pli proksimvenanta filmo de la lastaj jaroj.

Arundathi (Montri la profilon) 2009-majo-12 08:20:07

Saluton!

En mia koro estas modernaj tempoj de Charlie Chaplin, "Babel" (2006) ... Mi havas multe da ŝatataj filmoj! Fellini, Almodovar, Chaplin, sed pli bona, 2001 l'odyssée de l'espace tre bela !, In the mood for love (Wong Kar-Wai) tre bela !, Fahrenheit 9/11, ankaù "Valse avec Bashir" (tre belan animadon)... Ankaù aliajn (Fellini, Sica, Lubitsch, la fratoj Dardenne ...)

Kraughne (Montri la profilon) 2009-majo-12 13:30:15

Frankouche:Ĉu eblas, ke oni ŝatas nur unu kinaĵon?
Efektive, tio ne eblas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-05 22:07:25

bbc:MI havas multe da ŝatataj filmoj, sed mi volas rekomendi "Nokton de Kabiria"(Fellini). Ĉi tiu estas benege filmo, kvankam ĝi keiĝis antaŭ 50 jaroj.
Ankaŭ mi ŝatas la filmojn de Fellini...
La dolĉa vivo
Ok kaj meza
La vojo
Roma-o
Giulietta de la Fantomoj
"Amarcord"

Ĉiao
sal.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2009-novembro-05 22:34:08

nune, mi tre ŝatis : "District 9", "Elizabeth (1 kaj 2)", kaj
"la flugludiloj de kabul"

Kaj televidserio 1, 2, 3 : "The Tudors"
Tiel bonega, mi iĝos anglo ! rideto.gif

gyrus (Montri la profilon) 2009-novembro-06 09:34:18

La Leona Reĝo, ĉar Scar estas tre beluma karaktero.

gyrus (Montri la profilon) 2009-novembro-06 09:34:21

La Leona Reĝo, ĉar Scar estas tre beluma karaktero.

Greyshades (Montri la profilon) 2009-novembro-09 16:21:40

Frankouche:nune, mi tre ŝatis : "District 9"
Mi akordas kun vi. Tio filmo estas eksterordinara rideto.gif

Reen al la supro