目次へ

Saluton, kaj demandi..

Hauxkins,2009年3月24日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

Hauxkins (プロフィールを表示) 2009年3月24日 0:08:13

Saluton, ĉiu! Mi estas nova membro de "Lernu" kaj nova parolanto de Esperanto ankaû!

Mi havas demando..ĉu estas vorto por "google"? Ĝi estas vorto grava por komunaĵo kiu "loĝas" (eble "ekzistas" anstataû?) en interreto, ĉu ne?

Ĝis!

Rob

Novico Dektri (プロフィールを表示) 2009年3月24日 1:00:26

Jes- la maniero traduki nomojn kaj de serĉiloj kaj de retkomunumoj varias laŭ la individuo; kutime oni simple konservas la originalan prononcon kaj literumon. Foje, tamen, oni konformigas la vorton al la fonologio esperanta, speciale por montri transitivecon. Mallonge, do, vi rajtas elekti libere inter

a) google

kaj

b) guglo

Benjameno

bbc (プロフィールを表示) 2009年3月24日 6:03:52

mi elektas b.

crescence (プロフィールを表示) 2009年3月24日 7:12:36

gugolo rideto.gif

muriel_de_liege (プロフィールを表示) 2009年4月13日 17:26:17

crescence:gugolo rideto.gif
Laŭ mi "gugolo" estas la plej bona maniero. Ĉar tio tre bone respektas kiel oni prononcas "google"

erikano (プロフィールを表示) 2009年4月13日 20:05:07

crescence:gugolo rideto.gif
Mi proponis aliloke "Gogolo" ( rido.gif )...

Sed... mi kapitulacas : GUGOLO estas sendube la plej taŭga !

Crescence : Gratulon ! !

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年4月13日 20:11:41

Mi pensas, ke nomoj de firmaoj ne esperantigatu. Tio estas pli klara, se oni konas la firmaon, sed ne la esperantan vorton. Tial, mi uzas "Google" (kaj se ne estas klara per kunteksto, ĉu la vorto estas la subjekto aŭ la objekto, mi uzas "Google-n")

jchthys (プロフィールを表示) 2009年4月13日 22:39:37

“Gugólo” laŭ mi ne estas bona. Mi preferas aŭ “Guglo” aŭ “Google” (kiel angle).

sergejm (プロフィールを表示) 2009年4月14日 6:40:39

Mi preferas uzi Google.
Apud unua uzo vi povas indiki prononcon: Google (Gugl).
En akuzativo aldoni priskriban vorton: seĉilon Google.
Se preferas esperantigi, apud unua uzo aldonu anglan skribon: Guglo (Google)

先頭にもどる