Al la enhavo

Iafoje transitiva, iafoje ne.

de tommjames, 2009-marto-24

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-25 13:45:25

Ŝak:Ĝenerela interkonsento estas utopiaĵo
Bone. Sed mi kredas ke Reta Vortaro estis bona komenc-loko, por fari unuan provon de listo. Mi ne intencas, ke la listo estu ia nepra afero, kompreneble ĝi enhavos kelkjan, eĉ multajn, dubindajn vortojn. Sed tio estas bone laŭ mi.. donas al ni pli da temoj por diskuti rideto.gif

Rilate al drinki kiel tio povas esti netransitiva? Ĉu vi povus doni ekzemplon? Ĉu vi aludas al uzo de tiu verbo en kiu la objekto ne montriĝas?

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-25 14:24:35

tommjames:
Rilate al drinki kiel tio povas esti netransitiva? Ĉu vi povus doni ekzemplon? Ĉu vi aludas al uzo de tiu verbo en kiu la objekto ne montriĝas?
Ne miksu kun trinki! Trinki estas sendube transitiva verbo, sed drinki signifas proksmume "esti ebriulo" aŭ "konsumi alkoholaĵojn"
Sed mi kunsendas ankaŭ la foton de la PIVa artikolo pri tiu vorto - vidu kaj ĝian netransitivecon kaj ekzemplojn tiajn

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-25 14:35:00

Ŝak:Ne miksu kun trinki! Trinki estas sendube transitiva verbo, sed drinki signifas proksmume "esti ebriulo" aŭ "konsumi alkoholaĵojn"
Bone, jes mi jam komprenas. Dankon por tio.. mi aldonos ĝin!

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-29 22:10:34

tommjames:
Ĝenerale mi supozas ke la kritero estas tio, ke devas ekzisti ĝenerala interkonsento, aŭ almenaŭ tio, ke estas sufiĉe bona kialo por rigardi la verbon ambaŭspecan,
Laŭ mi : ĈIUJ VERBOJ povas esti uzataj kiel transitivaj KAJ ne-transitivaj verboj !

Kion signifas "transitiveco" : Ĉu tio ne estas, por verbo, "la ebleco kuni (aŭ "havi") objekto-komplementon"...??

Nu... Esperante (en esperanto):

La AKUZATIVO regulas ĈIAM (kaj facile) tiun demandon aŭ "problemon" !!!!

Se IAM verbo proksimas objekton, kun la N-fino de AKUZATIVO : TIUKAZE, la verbo IĜAS TRANSITIVA.

SE IAM verbo proksimas neniun objekton : TIUKAZE, la verbo IĜAS NETRANSITIVA...

TIUKAZE :
Kial fari liston de transitivaj, netransitivaj aŭ ambaŭspecaj verboj ?????????????????????????

Tio ne sajnas sence al mi, en tiu lingvo :

Ĉu LA AKUSATIVO ne estas SUFIĈA pro tio !!!!!!!!!!!
Mi opinias : JES ! ! KAJ VIVU LA SIMPLECO !!!

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-30 09:16:00

erikano:Laŭ mi : ĈIUJ VERBOJ povas esti uzataj kiel transitivaj KAJ ne-transitivaj verboj !
Jen kelkaj imanente netransitivaj verboj:

boli
bruli
ĉesi
daŭri
droni
halti
kreski
pendi

Oni ne povas uzi ilin transitive, sen uzo de "ig", ekzemple "Mi boligis la akvon", "Oni bruligis la domon" ktp. Tiuj verboj simple ne povas havi rektan objekton en siaj bazaj formoj, do mi ne povas konsenti al via deklaro.

erikano: Se IAM verbo proksimas objekton, kun la N-fino de AKUZATIVO : TIUKAZE, la verbo IĜAS TRANSITIVA.
Mi ne parolas, kaj la listo ne temas, pri tio kio verbo povas "iĝi". Temas pri la imanenta/baza speco de la verbo. "Boli" estas baze netransitiva. Tio estas fakto, sindistinge de tio, ĉu oni transitivigas ĝin per iu gramatika ilo.

erikano:SE IAM verbo proksimas neniun objekton : TIUKAZE, la verbo IĜAS NETRANSITIVA...
Hmm ne vere. Kiam mi diras "Mi manĝas." tio ne ŝanĝas la fakton ke "manĝi" estas transitiva verbo, au la implicon, ke mi almenaŭ manĝas ion, malgraŭ tio ke mi ne menciias tion kion mi manĝas. Tiu transitiveco estas imanenta en la baza signifo de la verbo, oni ne povas ignori tion simple ĉar oni ellasas la rektan objekton.

erikano:Kial fari liston de transitivaj, netransitivaj aŭ ambaŭspecaj verboj ?????????????????????????
Mi faris la liston ĉar mi trovas la temon interesa, kaj eble asistos min kaj aliajn lerni. Kaj la listo evidente havas sencon, kaj signifon, eĉ kvankam vi ne povas vidi ĝin rideto.gif

erikano:Ĉu LA AKUSATIVO ne estas SUFIĈA pro tio !!!!!!!!!!!
Ne. La uzo de la akuzativa signo signifas nenion pri la baza transitiveco de verbo. "Boligi akvon" ne montras ke "boli" estas transitiva. "Iri la vojon" ne signifas ke "iri" estas transitiva. "Mi kuris du horojn" ne signifas ke "kuri" estas transitiva.
KAJ VIVU LA SIMPLECO !!!
Fine, jen io al kio mi povas konsenti rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-30 10:05:58

erikano:Laŭ mi : ĈIUJ VERBOJ povas esti uzataj kiel transitivaj KAJ ne-transitivaj verboj !..VIVU LA SIMPLECO !!!
Ankaŭ mi opinias ke estus bone se oni ne devus lerni ĉu iu ajn verbo estus transitiva, por ke oni estus libera diri Mi bolis la akvon, ktp.

Sed tio ne estus Esperanto, sed alia afero. Same, se oni abolus ino pro ĝia supozite subkomprenata falokrateco kaj enkondukis matro, ktp.

Ido devenis de la deziro por diversaj reformoj. Sed la Esperanto-komunumo ne akceptis ilin.

Tamen, ofte en poezio troviĝas 'Idismoj', do eble oni devus reteni iom da mensa fleksebleco pri eblaj reformoj. Eble tio ebligus re-unuiĝo kun la Ido-komunumo iutage!

Kion vi (kiu legas ĉi tion) opinias pri tia 'lingva ekumenismo'?

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-30 14:26:05

(.... ploro.gif .... ploro.gif ploro.gif FEK ! : mi eraris. Mi malskribis tiun mesaĝon, kaj mi PERDIS /malaperis
miajn multajn ekzemplojn pri la uzo de "akuzativo" kiel ilo de "transitiveco". PARDONU MIN. ploro.gif.)

Mi provis re-fari ilin sube////)

boli : Vi bolis mian cerbon kun via parolado ! okulumo.gif

bruli : Tuj antaŭe, Mi brulis kelkajn gramatikajn librojn, kiuj ne plaĉas min ! rideto.gif

ĉesi : Mi volus ĉesi tuj ĉi-tiujn priparoladon ! rido.gif rideto.gif

droni : Ĉar mi dronis viajn argumentojn ! rido.gif okulumo.gif

halti : Sed, baldaŭ mi haltos tiun skribajaĉon ! rido.gif lango.gif rideto.gif

kreski : Ĉar nur la soleca pripenso kreskas la saĝon ! rido.gif okulumo.gif rido.gif rido.gif rido.gif

Ktp...

Laŭ mi, ĉiuj tiuj frazoj estas TUTE LAŬ REGULOJ de la Fundamento, tio signifanta : "respektas la bazajn neŝanĝeblajn regulojn de ESPERANTO"...

Do, se vi KOMPRENAS tiujn frazojn, se vi KOMPRENAS MIN, tute kaj ne malfacile :

Ili TAŬGEGAS por la nuna (kaj estonta) Esperanta lingvo !!

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-30 14:55:56

Laŭ mi, ĉiuj tiuj frazoj estas "Laŭ-Fundamentaj", tio signifanta : "respektas la bazajn neŝanĝeblajn regulojn de ESPERANTO"...

Do, se vi KOMPRENAS tiujn frazojn, se vi KOMPRENAS MIN, tute kaj ne malfacile :

Ili TAŬGEGAS por la nuna (kaj estonta) Esperanta lingvo !!
Nu mi komprenis vin certe, en la sama maniero mi probable komprenus ajnan eraran frazon, krom se ĝi estus tute fuŝita preter komprenebleco.

Sed tio ne estas bona kialo por reinventi la lingvon kaj reformi ĝin en via preferata imagaĵo. Oni povas diri multspecajn fuŝitajn frazojn kiuj oni povus kompreni. Ĉu ni ankaŭ akceptu ilin simple ĉar ili ne estas nekompreneblaj?

"Simpleco" ne estas la ĝusta vorto por tio. "Frenezeco" ŝajnas al mi pli taŭga rideto.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-30 15:34:47

tommjames:
Nu mi komprenis vin certe, en la sama maniero mi probable komprenus ajnan eraran frazon...
Se vi komprenis min, ne estas "eraroj" !

Laŭ kio / kiu, tio estas "eraroj" ?

Esperanto apartenas nek nur al "EUA", nek nur al "LERNU", nek nur al "PIV", nek nur al "PGE", nek nur al "Reta-Vortaro", nek nur al "malnovaj parotanloj aŭ skribistoj" !!!!!!!

Esperanto apartenas (ĉiujn) siajn parolantojn ! Kaj ni bezonas NUR INTER-KOMPRENI !
Ekzakte kiel iu ajn lingvo !

Krom la "16 bazaj reguloj" de la Fundamento, kaj la bazaj "radikoj", ĉar ili estas protekto de la SIMPLECO kaj la KOMPRENO : Vivu la LIBERECO !! rido.gif rido.gif

tommjames:
Sed tio ne estas bona kialo por reinventi la lingvon kaj reformi ĝin en via preferata imagaĵo.
Mi NENIAM "reinventis" aŭ "reformis" la lingvon...
Mi nur provas praktiki, logike kaj simple... NUR kun la bazaj reguloj kaj vortoj !!

KAJ, NOTU : Mi ne VOLUS lerni pliajn regulojn, kiuj NE EKZISTAS !!!!!!!!! NENIE !!!!! !!!!!

Ĉar la INTERESO de Esperanto ESTAS, laŭ mi, SIA GRANDA SIMPLECO kaj sia GRANDA RAPIDECO de LERNO !

Tio estas la SOLAJ KIALOJ kiuj povus INTERESI MONDAJN POPOLOJN al ESPERANTO !

Ĉu vi ne opinias same ?? Ĉu vi ne dezirus la plej eblan grandan disvastigon de Esperanto ?

Vi estas, videble, loĝanto de "Junajted Kingdom" ( rido.gif ), kie oni parolas la angla Lingvo : Ĉu vi ne scias ke LA ANGLA estas NUNTEMPE la sola vera nuna "Internacia Lingvo", SED ke la problemo estas ke tiu lingvo "Ne estas facila" por multaj popoloj kaj do "Ne estas justa" por la plej granda parto de la mondo ???

tommjames:
"Simpleco" ne estas la ĝusta vorto por tio. "Frenezeco" ŝajnas al mi pli taŭga rideto.gif
JES :
Tio min taugEGas rido.gif ! (aŭ "tauĝas al mi", ĉu vi komprenis tion ? rido.gif )

FRENEZECO estas ekzakte kion mi pensas pri mi, kiam mi lernas ESPERANTON - anstataŭ lerni la angla aŭ la ĉina - por (iom) ŜANĜI la MONDON !

JES NI POVAS ! rido.gif sal.gif
ALIA MONDO EBLAS !!! sal.gif sal.gif sal.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-30 15:54:40

tommjames: Jen kelkaj imanente netransitivaj verboj:

boli
bruli
...
Plie :

Min ne komprenas kiel vi povas opinii "imanente netransitivaj" pri tiuj verboj.

VIDU en via kaj en mia lingvoj. Ekzemple :

- La franca vorto "Brûler" estasfoje "transitiva" ("objetktanta" aŭ "celanta" komplemento : "Je brûle une voiture"= mi brulas aŭton aŭ veturilon), foje "netransitiva" (celanta la subjekto : "je brûle" = Mi brulas, mi mem)

- Same en la angla "to burn", vi povas dir "The house burns (itself), aŭ "I burn my brain" ( rido.gif ), ĉu ne ??

Do... Kiel vi povas pensi "imanente transitiveco aŭ ne" ???

(... kaj vorton "IMANENTE" mi ne trovis en iu esperanta vortaro... rido.gif ... Sed, mi bone komprenis, ĉar ni havas la saman vorton en la franca lingvo "immanent", kiel en la angla... sal.gif
Eble, ni povus preferi uzi "ESENCE", se vi akordas ???)

Reen al la supro