Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

Esperantst (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 03:00:53

Senegaùlo:Kara amiko,
Dankon al vi pro via intereso kaj partopreno al tiu ĉi debato!
Mi elsciiĝis pri jusa kreado de nova mondlingvo el Hindio: LINGWA DE PLANETA (lingua de planeta!) farita el la ĉefaj lingvoj de la mondo...
Esperanto ĉiam havos rivalojn...
...
Jes, kara amiko. Mi estas konvinkita ke tiel estos! Plej grava tamen estas ke inter ni ne estu malpaco kaj kvereloj. Ni estu sufiĉe toleremaj kaj ne moku pri la alia lingvo nek diru ke nia lingvo estu pli bona (ĝenerale). Se ni informas al la publiko ni eĉ ne menciuu nian pesonan opinion (ke ni opinias ke ...-lingvo estas pli bona). Krome ni ne provu varbadi inter homoj de la alia lingvokomunumo.

Rilate al Lingwa del Planeta: Ĝi estas kreita de rusoj kaj ŝajne tute ne rilatas al Hindio.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:50:34

Oni estus min misinforminta ?!...

Ŝajne la rusoj pli kaj pli interesiĝas pli internaciaj lingvoj...

Kiel diras tiea proverbo:

Jazyk moj - vrag moj!
Mia lingvo estas malamiko mia!
Me lingua es me enemi!

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 15:18:56

Senegaùlo:Oni estus min misinforminta ?!...

Ŝajne la rusoj pli kaj pli interesiĝas pli internaciaj lingvoj...

Kiel diras tiea proverbo:

Jazyk moj - vrag moj!
Mia lingvo estas malamiko mia!
Me lingua es me nonami!
Jazyk estas lango, kara, en tiu proverbo.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 21:01:21

Aĥ da! Kakoj glup ...

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 06:09:10

Volapük

O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad

Esperanto

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ido

Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez
quale en la cielotale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnidiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.

Novial

Nusen Patro kel es in siele,
Mey vun nome bli sanktifika,
mey vun regno veni,
mey vun volio eventa
sur tere kom in siele.
Dona a nus disidi li omnidiali pane,
e pardona a nus nusen ofensos
kom anke nus pardona a nusen ofensantes,
e non dukte nus en li tento
ma fika nus liberi fro li malum.

Idiom Neutral

Nostr Patr, kel es in sieli,
ke votr nom es sanktifiked;
ke votr regnia veni;
ke votr volu es fasied
kuale in siel tale et su ter.
Dona sidiurne a noi nostr pan omnidiurnik,
e pardona a noi nostr debiti
kuale et noi pardon a nostr debtatori
e no induka noi in tentasion
ma librifika noi da it mal.

Interlingua

Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.

Lingua Franca Nova

Nos Padre, ci es en la sielo:
Tu nom ta es santida.
Tu rena ta veni.
Tu vole ta es fada,
en la tera como en la sielo.
Dona oji nos pan dial a nos.
Pardona nos detas
como nos pardona nos detores.
No indui nos en tenta,
ma libri nos de malia.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 06:47:23

Religiemo?

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 07:11:43

Volapuko mojosas, la pleja el konstruitaj lijgvoj. Mi nun ĝin lernas. rideto.gif
Bele sonas, kaj tre profunde pensigas, ja flekseblas eĉ pli ol Esperanto.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 08:27:22

nikko:Volapuko mojosas, la pleja el konstruitaj lijgvoj. Mi nun ĝin lernas. rideto.gif
Bele sonas, kaj tre profunde pensigas, ja flekseblas eĉ pli ol Esperanto.
Gratulon! Ĝi certe estos utila al vi!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 17:02:50

- Ne, mi ne religiemas. Sed estas malfacile trovi alian materialon (kaj mi ne estas sektemulo)...

- Mia analizo jenas (mi enmetas en tiu analizon ankaŭ tiujn projektojn, kiujn mi ne prezentis kiaj Glosa, Occidental/Interlingue, Romanica, Romanova, Latinove, Latino sine flexione, Esperanto sen fleksio, Lojban, Ulango, Fasile k.a.):

kvankam ambaŭ Esperanto kaj Interlingua estas interesaj kaj finlaboritaj projektoj , la lingvoj ekstremaj pleje interesas min (la aliaj havas tro da malperfektaĵojn):

- en la ekstremo de skematismo : Volapük
- en la ekstremo de naturaleco kaj simpleco : LFN

Por solvi la problemon de mondlingvo ne taŭgas lingvoj kiaj volapük sed ja kiaj LFN...

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 18:09:04

Pri kia analizo vi parolas? Mi ne vidas analizon.

Reen al la supro