Naar de inhoud

Elekto por esperanto en lernejo

door jan aleksan, 25 maart 2009

Berichten: 17

Taal: Esperanto

maratonisto (Profiel tonen) 13 juli 2009 17:43:36

Se Eŭropo nomigas sin demokrata, devas fari eblan instruo de esperanto (kiel fremdlingvo) almenaŭ por gepatroj kiuj volas instrui siajn infanojn esperanton en lernejo. Mi loĝas en Germanio, havas filon kaj volas selekti por mian filon esperanto. Al mi ŝajnas ke tio ne estas ebla ankaŭ se tion volus gepatroj de 20 infanoj en la lernejo.

crescence (Profiel tonen) 13 juli 2009 18:02:35

maratonisto:Al mi ŝajnas ke tio ne estas ebla ankaŭ se tion volus gepatroj de 20 infanoj en la lernejo.
En Francujo, ne estas permesate ŝtatpage instrui Esperanton al la geinfanojn.

horsto (Profiel tonen) 13 juli 2009 18:12:24

crescence:
En Francujo, ne estas permesate ŝtatpage instrui Esperanton al la geinfanojn.
Nekredeble! Ĉu ekzistas aparta leĝo kontraŭ Esperanto? Aŭ ĉu estas permesite instrui nur certajn lingvojn?

le_chaz (Profiel tonen) 13 juli 2009 19:36:50

horsto:
crescence:
En Francujo, ne estas permesate ŝtatpage instrui Esperanton al la geinfanojn.
Nekredeble! Ĉu ekzistas aparta leĝo kontraŭ Esperanto? Aŭ ĉu estas permesite instrui nur certajn lingvojn?
La ŝtato dungas nur por instrui difinitajn lingvojn. Ĝis nun, neniam Esperanto sukcesis eniri tiun liston malgraŭ pluraj intervenoj de deputitoj dum jardekoj.

le_chaz (Profiel tonen) 13 juli 2009 20:58:46

Melequíades:Esperantistoj instruistoj povus proponi instruadon de esperanto en siaj lernejoj, ĉu ne?
Tion faras kelkaj. Mi ja konas esperantistinon apud Béziers kiu instruas al siaj lernantoj.

maratonisto (Profiel tonen) 17 juli 2009 18:56:57

le_chaz:
La ŝtato dungas nur por instrui difinitajn lingvojn. Ĝis nun, neniam Esperanto sukcesis eniri tiun liston malgraŭ pluraj intervenoj de deputitoj dum jardekoj.
Ekzistas kelkaj rekomendoj de UNESCO kaj ONU pri helpo de instruo kaj uzado de Esperanto.

Frano (Profiel tonen) 28 september 2019 16:23:07

Dek jarojn poste ...

EU subtenas Esperanton en seslanda projekto

Mezlernejoj en ses landoj de Eŭropa Unio ricevas subtenon de la EU-programo Erasmus+ por kunlabora projekto, kiu celas per instruado de Esperanto plibonigi lernadon de fremdaj lingvoj kaj diskonigi "eŭropajn valorojn. La lernejoj troviĝas en Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio kaj Litovio.

Terug naar boven