ورود به محتوا

Elekto por esperanto en lernejo

از jan aleksan, 25 مارس 2009

پست‌ها: 17

زبان: Esperanto

jan aleksan (نمایش مشخصات) 25 مارس 2009،‏ 18:24:42

Salutojn,

Vi certe aŭdis pri tiu retpaĝo, kie oni povas baloti pri kelkaj proponoj por Eŭropa Unio. En kelkaj landoj homoj proponis lernigi esperanton en lernejo, aŭ ke ĝi iĝu lingvon de komunikado en Eŭropo.

En Francia parto, la esperanto estis unu el la 10 unuaj proponoj finfine elektita ridulo.gif

Sed post diskutado inter 100 elektitaj civitanoj, esperanto malaperis anstataŭe proponoj por lingvaj kursoj en baza lernejo! (ĉi-tie)

Mi ne estas tute kontraŭ tian proponon. Tamen mi balotis kaj kolerigis kiam mi vidis ke mia elekto valoris fakte nenion.

Mi konsentas kun la apogo de multlingveco en eŭropo, tamen, oni povas dubi pri sia efiko, kun 23 oficialaj lingvoj (sen aldoni la neoficialaj), kiu finfine kondukos nin ĝis unulingveco (verŝajne la angla). Europa multlingveco estas iusence pli utopia ol esperanto mem!

Do, mi volas demandi al vi, kio okazis/as/os por viaj landoj.

Hispanio (نمایش مشخصات) 25 مارس 2009،‏ 18:40:35

Ĉi tie, en mia lando, okazis la samon ol en via lando.

Esperanto, je la sepa loko, kaj post la diskutado, malaperinta (ĉi-tie) malgajo.gif demando.gif

Rogir (نمایش مشخصات) 26 مارس 2009،‏ 14:27:31

Utila demokratio, ĉu ne? Mi povas kompreni ke ne ĉiuj samopinias kun ni, sed ĉu ili antaŭe sciigis ke la demokratio elekto tiom malgravas?

MikhailMarkeyev (نمایش مشخصات) 26 مارس 2009،‏ 15:14:28

Kial? Ĝi estas simple: pro universala krizo, ili ŝparas monon, kiu estus elpensota por subteno de esperanta versio de lia retpaĝo. rido.gif

jan aleksan (نمایش مشخصات) 27 مارس 2009،‏ 19:18:15

okazis la sama afero en britujo, irlando, aŭstrio, germanujo, luksemburgio.

Por kelkaj landoj, esperanto estas eĉ la unua propono.

Ergazomai (نمایش مشخصات) 27 مارس 2009،‏ 21:18:59

Kia honto. Esperanto neniam elstariĝos, simple ĉar ne ekzistas la politika volo tion fari.

Eĉ se ĉiuj eŭropanoj voĉdonus favore al E-o, ĝi ne graviĝus.

Tarnoob (نمایش مشخصات) 27 مارس 2009،‏ 21:49:48

okazis la sama afero en britujo, irlando, aŭstrio, germanujo, luksemburgio.
Kaj Polio. malgajo.gif

Interreta disputo estas sensenca, se ĝi tutmalgravs kaj ne influas al la oficialaj proponoj.

Tamen, ne tristiĝi. Ĉi-tio ne estas nek unua ŝanco kaj nek lasta. Dezire al esperantujon la sukceson,

Tarnoob.

jan aleksan (نمایش مشخصات) 30 مارس 2009،‏ 7:46:19

mi forgesis Belgion

Rodrigoo (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2009،‏ 4:09:49

Mi ne volas ke oni trude altrudu la anglan aŭ la hispanan al mi, tial mi ne varbos por ke le infanoj lernos devige la esperantan.

Sammondane,
Ĥod

jan aleksan (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2009،‏ 8:20:16

Rodrigoo:Mi ne volas ke oni trude altrudu la anglan aŭ la hispanan al mi, tial mi ne varbos por ke le infanoj lernos devige la esperantan.

Sammondane,
Ĥod
Mi tute komprenas, kaj mi ankaŭ dubas ke instrui esperanton al junaj infanoj estus bona ideo. En francio, la propono estis nur "farigi esperanton lingvo de komuniko". Ĝi signifus ke Eo estus la 24a lingvo de Eŭropo.

Kelkaj diras ke tio estas malbona ideo, ĉar Eo estas internacia lingvo. Se ĝi iĝas lingvo de europo, ne plu estus internacia...
Mi iomete malkonsentas, ĉar EU ne estas lando sed "landaro". Kaj fakte, portugala estas oficiala, tio ne malpermesas la uzo de la portugala lingvo en Brazilio...

Finfine, la subdekduaj infanoj estas multe pli kapablas ol plenkreskuloj por lernado de lingvojn. Do, mi pensas ke instrui europajn lingvojn al infanoj estas ja bona ideo. Sed, la problemo estas ke nuntempe, "instrui lingvojn" signifas "instrui la anglan, kaj aliaj se tempo permesas"...

ridulo.gif,

بازگشت به بالا