Poruke: 18
Jezik: Esperanto
crescence (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 16:52:01
Ĉu "povi" kaj "ebli" estas sinonimoj ?
Antaŭdankon pro la respondoj
darkweasel (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 17:11:08
"povi" signifas "havi la kapablon aŭ rajton necesan por fari ion". Ekzemple, vi povas diri "Mi povas bone paroli Esperanton".
Matthieu (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 17:13:21
Manĝi eblas = oni povas manĝi.
Aŭ, france:
povi: pouvoir,
ebli: être possible.
tommjames (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 17:16:49
crescence:Saluton,Ili rilatas al la sama nocio sed ili estas subtile diferencaj.
Ĉu "povi" kaj "ebli" estas sinonimoj ?
Antaŭdankon pro la respondoj
Ebli signifas esti ebla, ekzemple tio eblas, tio eble okazos ktp. Tio estas diferenca nocio ol povi, kiu signifas havi eblecon fari ion aŭ esti en iu stato, ekzemple Mi povas fari tion, aŭ Mi havas eblecon fari tion.
Oni ne diras Mi eblas fari tion, (kvankam tiu erara formo ofte aperas!). Oni ja povus diri Eblas ke mi faros tion sed tiu estas tute diferenca nocio ol povi fari.
Ĉu "ebli" povas signifi "havi eblecon" fakte estas afero pri kiu mi trovis iom da malkonsento inter esperantistoj. Ekzemple oni iafoje diras Mi eblos alveni je la 8-a por signifi Mi havos eblecon alveni je la 8-a. Sed laŭ mi, tiu frazo pliĝuste signifas ion kiel Eblas, ke mi alvenos je la 8-a... tute malsama afero.
crescence (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 18:27:25
Estas malfacile al mi (por mi?) kompreni la malsamecon. Se io estas ebla, mi povas fari ĉi ion, ne ?
horsto (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 19:02:22
crescence:Ne nepre! Eblas, ke la ĉielo falas sur niajn kapojn, sed vi ne povas fari tion, almenaŭ mi esperas tion.
Se io estas ebla, mi povas fari ĉi ion, ne ?
Miland (Prikaz profila) 29. ožujka 2009. 21:56:23
crescence:Ĉu "povi" kaj "ebli" estas sinonimoj?Ne. Povi temas pri ago (en larĝa senco), ekzemple
Li povas (t.e. kapablas) paroli Esperanton.
Ebli temas pri ideo aŭ propono, ekzemple
Eblas ke li parolas Esperanton.
Ne estas ĝuste diri Li eblas paroli Esperanton, ĉar estas ne homoj, sed ideoj kiuj eblas (ekzemple la vereco de ideo, aŭ farebla propono).
crescence (Prikaz profila) 30. ožujka 2009. 10:51:41
Mi komprenas tiel :
1. "ebli" koncernas fakton. Fakto ne povas fari ion.
2. "povi" koncernas homon.
Pinguin (Prikaz profila) 30. ožujka 2009. 11:04:04
tommjames (Prikaz profila) 30. ožujka 2009. 11:23:01
crescence:2. "povi" koncernas homon.Ne devas koncerni homon. Ia ajn afero, aŭ homo aŭ aĵo povas "povi" ion. Ekzemple, Tio povas okazi. La vorto "povi" povas signifi kapablon. ktp.