Al la enhavo

povi kaj ebli

de crescence, 2009-marto-29

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-29 16:52:01

Saluton,

Ĉu "povi" kaj "ebli" estas sinonimoj ?

Antaŭdankon pro la respondoj

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-29 17:11:08

"ebli" signifas "esti ebla/eble" aŭ "povi esti". Ekzemple, oni povas diri "Eblas, ke pluvos morgaŭ".

"povi" signifas "havi la kapablon aŭ rajton necesan por fari ion". Ekzemple, vi povas diri "Mi povas bone paroli Esperanton".

Matthieu (Montri la profilon) 2009-marto-29 17:13:21

Fakte iliaj signifoj estas malaj. Ekzemple:
Manĝi eblas = oni povas manĝi.

Aŭ, france:
povi: pouvoir,
ebli: être possible.

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-29 17:16:49

crescence:Saluton,

Ĉu "povi" kaj "ebli" estas sinonimoj ?

Antaŭdankon pro la respondoj
Ili rilatas al la sama nocio sed ili estas subtile diferencaj.

Ebli signifas esti ebla, ekzemple tio eblas, tio eble okazos ktp. Tio estas diferenca nocio ol povi, kiu signifas havi eblecon fari ion aŭ esti en iu stato, ekzemple Mi povas fari tion, aŭ Mi havas eblecon fari tion.

Oni ne diras Mi eblas fari tion, (kvankam tiu erara formo ofte aperas!). Oni ja povus diri Eblas ke mi faros tion sed tiu estas tute diferenca nocio ol povi fari.

Ĉu "ebli" povas signifi "havi eblecon" fakte estas afero pri kiu mi trovis iom da malkonsento inter esperantistoj. Ekzemple oni iafoje diras Mi eblos alveni je la 8-a por signifi Mi havos eblecon alveni je la 8-a. Sed laŭ mi, tiu frazo pliĝuste signifas ion kiel Eblas, ke mi alvenos je la 8-a... tute malsama afero.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-29 18:27:25

Dankon,

Estas malfacile al mi (por mi?) kompreni la malsamecon. Se io estas ebla, mi povas fari ĉi ion, ne ?

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-29 19:02:22

crescence:
Se io estas ebla, mi povas fari ĉi ion, ne ?
Ne nepre! Eblas, ke la ĉielo falas sur niajn kapojn, sed vi ne povas fari tion, almenaŭ mi esperas tion. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-29 21:56:23

crescence:Ĉu "povi" kaj "ebli" estas sinonimoj?
Ne. Povi temas pri ago (en larĝa senco), ekzemple
Li povas (t.e. kapablas) paroli Esperanton.

Ebli temas pri ideopropono, ekzemple
Eblas ke li parolas Esperanton.

Ne estas ĝuste diri Li eblas paroli Esperanton, ĉar estas ne homoj, sed ideoj kiuj eblas (ekzemple la vereco de ideo, aŭ farebla propono).

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-30 10:51:41

Dankon al ĉiuj !

Mi komprenas tiel :

1. "ebli" koncernas fakton. Fakto ne povas fari ion.
2. "povi" koncernas homon.

Pinguin (Montri la profilon) 2009-marto-30 11:04:04

fakte la plej grava diferenco estas ke eblas uzi ebli nur sen direkta objekto (ĉar tio kio eblas, estas la subjekto; eblas meti tie verbon aŭ frazparton) kaj oni povas uzi povi nur kun subjekto kaj objekto (kaj tiu objekto fakte ankaŭ povas esti verbo aŭ frazparto...), ĉar tio kion oni povas fari estas la objekto de povi.

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-30 11:23:01

crescence:2. "povi" koncernas homon.
Ne devas koncerni homon. Ia ajn afero, aŭ homo aŭ aĵo povas "povi" ion. Ekzemple, Tio povas okazi. La vorto "povi" povas signifi kapablon. ktp.

Reen al la supro