본문으로

Unua tago de aprilo

글쓴이: sigkalis, 2009년 3월 31일

글: 13

언어: Esperanto

Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 3월 31일 오후 9:43:20

Jes, en Brazilo ni festetas tiun tagon, sed plie kiel kulturaĵo ordonita de amaskomunikiloj (usonaj), ol kiel nia propra kulturo. Sed mi uzas ĝin kiel ekskuzo por miaj eraroj: - Haa, estro! Ĉu vi ja kredis ke mi alvenus tiel frue hodiaŭ? Feliĉan unuan de aprilo... okulumo.gif

La tagon oni festas ĉefe en lernejoj kaj universitatoj (ahaha, studantoj estas ĉiam fuŝuloj ie ajn...). lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Frankouche (프로필 보기) 2009년 4월 1일 오후 3:53:26

Ekz : Ŝajnas ke la esperanto estas la plej facila lingvo...

dobri (프로필 보기) 2009년 4월 1일 오후 7:42:08

Kvankam mi bone scias, ke la unuan de aprilo ĉiu povas ŝerci (tio ankaŭ estas nia nacia kutimo), tamen mi forgesis tion dum la tago kaj vespere eksciis, ke la grava mendo de antaŭtagmezo estis nur ŝerco.
Nu, kion fari? Mi ekridis kaj riproĉis al mi, ke mi ne sukcesis dum la unua de aprilo fari iun similan ŝercon al iu ajn.

다시 위로