Al contingut

Kial vi lernas / lernis Esperanton ?

de erikano, 1 d’abril de 2009

Missatges: 13

Llengua: Esperanto

erikano (Mostra el perfil) 17 d’abril de 2009 18.10.12

RE-KALKULADO de la %oj, por 47 respondintoj:

1. Anstataui la anglan lingvon, kiel internacia lingvo [12 resp.] = 25,5%(de la respondantoj)

2. Respekti pli bone la naciajn (aŭ regionajn) lingvojn [12 resp.] = 25,5%

3. Anstataui la anglan lingvon kiel komerca lingvo... [4 resp.] = 8,5%

4. Lerni (poste) pli facile aliajn lingvojn [17] = 36 %

5. Uzi la Pasportan Servon, aŭ aliajn internaci-renkontilojn [8] = 17 %

6. Pro intelekta aŭ lingva scivoleco [34] = 72,5 % !

7. Aliaj celoj aŭ kialoj. (Tiam, bonvolu skribi ilin ĉi sube) [8] = 17 %

La totalo nature supras 100%, ĉar la respondantoj povas elekti plurajn respondojn.


Se vi ankoraŭ ne faris ĝin :
BNV RESPONDI (ankaŭ vi, nurleganto ! sal.gif okulumo.gif ! ) kun la supera ENKETILO, por PLIPRECIZI la rezultojn ! DANKON !!


--

www (Mostra el perfil) 22 d’abril de 2009 2.12.18

Mi eklernis ĉar mi aŭdis iujn homojn paroli pri esperanto. Vere ne estis multaj homoj kiuj parolis pri Esperanto, sed kiam mi aŭdis pri ĝi, mi sentis grandegan deziron por lerni Eo.
Mi eklernis je la jaro 2006, kaj mi povis kompreni kiel facila povas esti lerni lingvon.
Mi provis lerni la angla dum tri jarojn, sed por mi ĝi estis tro malfacila, sed kun Eo ĝi estis tre facila afero, ĉar en tri monatojn, mi povis komunikiĝi kun aliaj gesperantistoj.
sal.gif

knuddelhein (Mostra el perfil) 30 d’abril de 2009 12.28.09

www:Mi eklernis ĉar mi aŭdis iujn homojn paroli pri esperanto. Vere ne estis multaj homoj kiuj parolis pri Esperanto, sed kiam mi aŭdis pri ĝi, mi sentis grandegan deziron por lerni Eo.
sal.gif
saluton,
ho, preciza tiel estis ĉe mi.
mi rigardis iun en televido kaj shoko.gif mi tuj ekkomencis serĉi tutan pri Eo en reto.
nun mi lernas dum 4-5 semanoj kaj mi povus komuniki kun (EO)tutmondo , pli malbone ol bone, sed mi povas.
krom lerni EO estas bonegan cerboekzercojn por la plimaljungajn kiel mi rido.gif
se nur pli multaj homoj lenrus esperanton....
kia grandega ŝanco por la mondo de komunikato! sal.gif

Tornar a dalt