Contenido

Kial vi lernas / lernis Esperanton ?

de erikano, 1 de abril de 2009

Aportes: 13

Idioma: Esperanto

erikano (Mostrar perfil) 1 de abril de 2009 15:19:18

Bonan tagon !

Ĉu vi volas scii, kial multaj ( rido.gif ) homoj lernas Esperanton ?

Estu multnombraj respondantoj al enketo ! Tiel vi scios !

erikano (Mostrar perfil) 1 de abril de 2009 21:08:18

Ne forgesu ankaŭ ekspliki ĉi-sube (iomete) viajn kialojn aŭ motivojn sal.gif sal.gif
(Kompreneble : Nur se vi volas...!)

jadenbane (Mostrar perfil) 1 de abril de 2009 22:23:40

Ĉefe mi eklernis ĉar mi estas scivolema, kaj mi deziris lerni pri la internacia lingvo kaj ĝia kulturo. Multfoje mi audis ke "Esperanto ne estas Lingvo!" kaj "Esperanto estas nia sola Espero!". Mi aŭdis multon pri ĝi (el la multoblaj kampoj) kaj mi sentis ke mi ne povus kompreni ĝin (kaj ĝian kulturon) sen lerni ĝin. Esperanto ŝajnis al mi sufiĉe facila ke ĝi estus lernebla kiel provaĵo, kaj ne estus malŝparo de tempo.

Ankaŭ mi kredas ke kiam oni lernas lingvojn oni lernas pli pri la mondo, kaj ĝia loĝantaro, se la lingvo estas Esperanto aŭ ne.

Rogir (Mostrar perfil) 1 de abril de 2009 23:52:52

Krom ĝia mondlingviĝendo kaj intereseco mi lernis Eon ĉar mi tiel havas lingvon por paroli kun mia frato senkompreniĝe.

jchthys (Mostrar perfil) 2 de abril de 2009 03:06:44

Mi ne lernis Esperanton, pro ke ĝi anstataŭu la anglan kiel internacia lingvo, sed mi pensas, ke tio ja estas bona celo por la lingvo. Mi eklernis ĝin, ĉar mi volis scii alian lingvon tute bone, kaj ankaŭ ĉar ĝi eble helpus min pri aliaj lingvoj (ekz. la nederlanda).

henma (Mostrar perfil) 2 de abril de 2009 16:24:19

erikano:Bonan tagon!
Bonan tagon!

Mi jam respondis tiun mem demandon ĉi tie okulumo.gif rideto.gif

Amike,

Daniel.

erikano (Mostrar perfil) 7 de abril de 2009 08:57:18

Rogir:... mi lernis Eon ĉar mi tiel havas lingvon por paroli kun mia frato senkompreniĝe.
Cu vi volis signifi : senkompreniĝe inter vi mem ? (Mi opinias : jes !) rido.gif rido.gif ... Rogir : Vi estas ĉiam la plej amuza ulo !! okulumo.gif rido.gif

Mi, mi lernas esperanton nur por... tute ŝangi la mondon ! ( rido.gif )

Rogir (Mostrar perfil) 7 de abril de 2009 13:04:28

Senkompreniĝe fare de aliaj, stultulo!

Trold (Mostrar perfil) 8 de abril de 2009 14:12:46

Por mi la ideo pri vere bone internacia lingvo estas tiel bone, ke mi nur miras kial ne pliaj pensas same aŭ almenaŭ estas iom scivolema. Mi mem tuj komencis lerni la lingvon kiam mi aŭdis pri ĝi. Bedaŭrinde nia lingvo ne estas tiel farma publike. Do unue mi lernis eo-n por subteni la movadon,sed nun mi eĉ multe ĝuas esti eo-parolanto kaj ofte trovas novajn avantaĝojn de kono de la lingvo.

erikano (Mostrar perfil) 12 de abril de 2009 15:42:35

Attentu : la kalkuloj supere - en % "pocento" - ne estas ĝustaj...

Ekspliko / Klarigo :
- Inter 43 respondantoj, 12 elektis la unuan respondon
- Do : 28% el la respondantoj elekits la unuan...
- Sed la komputilo (de Lernu) skribas tiam "13%" !
Kial ? : ĉar ĝi kalkulas inter la totalajn "respondojn", sed ne inter la "respondantojn" !

Mi opinias ke tiu-ĉi lasta ne estas la bona kalkulmetodo, kiam la enketo ebligas "plurajn respondojn" po respondantoj.

P.S : NE FORGESU tamen RESPONDI la enketon, VI MEM !!

Volver arriba