Sisu juurde

Iom da humuro

kelle poolt nigrarozo, 3. aprill 2009

Postitused: 4

Keel: Esperanto

nigrarozo (Näita profiili) 3. aprill 2009 17:36.23

Iom da humuro por ke ni povu supervivi dum tiuj ĉi malfacilaj tempoj de ekonomia krizo...

En la dezerto...

...ermito troviĝas abrupte kaj senarmile vid-al-vide fronte al leono. Ege terurita, la ermito tuj surgenuiĝas kaj, leviĝante siajn brakojn al la ĉielo, ekpreĝas tiamaniere:- Mia bona Dio, inspiru al tiu sovaĝa besto kristanajn sentemojn-.
Samtempe ankaŭ la leono leviĝas siajn antaŭajn krurojn al la ĉielo kaj diras:- Mia bona Dio, bonvolu beni la manĝaĵon ĉiutagan-.

Dum la Nokto...

-...Kara, kara, baldaŭ...vekiĝu!
La edzo vekiĝas kaj poste demandas:-Ve damne, kio okazas?-.
-Kara...- respondas la edzino - vi forgesas gluti la dorm-pilolon...-.

En pariza trinkejo...

...Ebriulo petas al kelnero:- mi volas konjakon!-.
- Senjoro - replikas la kelnero afable - krom la fakto ke vi jam tro trinkis, ĉu vi scias ke pro alkoholo Parize mortas 50.000 Parizanoj ĉiujare?-.
- Mi tute fajfas pri tio. - respondis bruske la ebriulo - Mi estas Italo!-.

jchthys (Näita profiili) 3. aprill 2009 19:41.02

Amuzaj, dankon.

LyzTyphone (Näita profiili) 4. aprill 2009 13:14.12

Bonega!
Dankon!

Ja estas malfacila tempo, sed ni ridu tra ĝi~

Rogir (Näita profiili) 6. aprill 2009 13:44.26

Se vi ŝatas humuron, en la ĉina forumo estas nova ŝerco ĉiutage, esperanta kaj ĉina.

Tagasi üles