Al la enhavo

vi / ili

de crescence, 2009-aprilo-04

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 14:44:13

Oni ne povas havi pronomojn por ĉia nuanco...
La pronomo NI estas konsente, sed ĝi havas du signifojn :
NI = NI + VI
NI = NI - VI
Ĉu pro tio ni havu du formoj de NI kiel en iuj indiĝenaj lingvoj ?
Mi ŝatas en Eo la pronomon CI, kiu ne nur francas sed ankaŭ hispanas, nederlandas, rusas ktp...

En LFN estas nur : ME, TU, EL, NOS, VOS, LOS (kaj SE refleksiva),kiuj same rolas kiel posesivoj :

Me ama tu e tu ama me, me ama(r) per te es multe forte, como es forte tu ama(r) per me, nos forte ama nos (la un a la otra)...

Kiel vi jam konstatis ne estas diferenco inter verboj kaj substantivoj kaj ankaŭ ne inter adjetivoj kaj adverboj...

Oni ne sentas neceson ĉiufoje specifi la sekson... nur kiam bezone, tiam oni uzas specifaj vortoj :

El veni vide me (la fem/fia/madre veni vide me)...

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 20:58:04

En babilejo, mesaĝilo, mi kutime cidiras ĉar, kiam estas pluraj homoj, iuj kelkefoje kredas ke mi skribas al ĉiuj ili.

Tiu problemo ĝenerale ne okazas kiam oni parolas direkte al pluraj homoj, ĉar la movo de okuloj, de la kapo, povas montri al kiu, oni parolas.

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 01:28:31

crescence:Saluton,
Saluton, crescence... Kiel ĉiam, vi demandas interesan demandon okulumo.gif

crescence:Kial estas unu vorto "vi" por tradukigi la singularan vorton "ci" kaj la pluralan vorton "vi" ?

Kial estas unu plurala vorto "ili" por tradukigi la singularan vorton "li", la singularan vorton "ŝi" kaj la singularan vorton "ĝi" ? Kial diferencigi pri la singularo, kaj ne diferencigi pri la pluralo ?

Kio estas la logiko de tio ?
Ne serĉu pli logiko ol la ekzistanta... Memoru ke tiu lingvo estis kreita de okulisto, ne lingvisto, nek matematikisto, nek programisto, nek iu simila...

Eble la pronomoj ne estas perfekta, sed se vi volas ke ili estus tute kongrua kun aliaj partoj de la lingvo, ili estus teruraj... Ni pensu kiel igi ilin kongruaj:

Unue, tio, kion vi jam proponis, ke oni uzu mij anstataŭ ni, vij anstataŭ plurala vi, ktp.

Due, uzi cij ankaŭ, kial havi formalan kaj ne formalan pronomojn singulare kaj ne plurale.

Trie, ŝanĝi li/ŝi por li/lini (uzante -in- por montri ineco).

Kvare, por tiu pluralo, kiam ili estas nur viroj, oni uzu lij, kiam ili estas nur virinoj, oni uzu linij, kaj por viroj kaj virinoj kune, oni uzu gelij.

La pronomoj estus

mi -- mij
ci -- cij
vi -- vij
li -- lij
lini -- linij
-- gelij
ĝi -- ĝij

Tio estus pli kongrua, sed tute terura, ĉu ne? Ĉu estas bona tio, ke ĉiam ĉio estas tiom logika? Eble ne...

Amike,

Daniel.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 01:48:58

Tute logika lingvo estus tro malfacila kaj ne parolebla...

Lingvo ne devas esti pli preciza ol la penso de la parolanto...

Simpla Lingvo bezonatas por internacia lingvo...

Se mi diras franclingve:

"Mes soeurs sont d'excellentes infirmières"

(Miaj fratinoj estas bonegaj flegistinoj)

mi havas inmarkojn trifoje kaj pluralon sesfoje! (es/s/ont/d'/s/s)...

Mi povus diri :

"Me sores es eselente curor"

En tiu lfna frazo ne estas inmarko ĉar "sore" jam implicas ke temas pri ino, kaj la pluralo aperas nur unu fojon kiel en la angla...

(Pardonu ke mi ree citas lfn en netaŭga fadeno sed estas nur por ekzempligi...)

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 03:30:55

Senegaùlo:Tute logika lingvo estus tro malfacila kaj ne parolebla...
Vi tute pravas... vidu Loĵbanon kiel ekzemplo de tro logika sed tute malfacila lingvo...

Senegaùlo:En tiu lfna frazo ne estas inmarko ĉar "sore" jam implicas ke temas pri ino, kaj la pluralo aperas nur unu fojon kiel en la angla...
Pardonu min, sed en la angla oni uzus tri pluralajn markojn:

"My sisters are excellent nurses"

(Eble kvar, ĉar plurale malaperas la vorton "an", kiu ja aperas singulare: "my sister is an excellent nurse")

Senegaùlo:(Pardonu ke mi ree citas lfn en netaŭga fadeno sed estas nur por ekzempligi...)
Ne zorgu, mi ridetis kiam mi vidis lfn-n ĉi tie, sed ĝi taŭgis ĉi-foje okulumo.gif

Amike,

Daniel.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 05:17:50

Vi pravas pri la angla, mi kurioze kaj nekutime troigis ties kvalitojn...
Des pli bone: iu povus voli igi ĝin la internacia lingvo!

Kaj mi verŝajne troigis ankaŭ pri lfn : oni plejbone diru "Me sores es curores eselente". Do, dufoje plurale...

bbc (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 06:48:32

mi -- mij
ci -- cij
vi -- vij
li -- lij
lini -- linij -- gelij
ĝi -- ĝij
Mi volas paroli tion:

Nia aŭto. --> Mija aŭto
Niaj aŭtoj. --> Mijaj aŭtoо

Aŭ Linijaj aŭtoj.

Ĉi tio sonas ne tre bone.
Tro logika lingvo ne estas bela kaj parolebla.

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 09:30:41

crescence:Dankon al ĉiuj !

Mi estas komencanto kaj mi rimarkas tion, ke E-o ne estas lingvo sen ekscepcioj. Mi ilin renkontas preskaŭ ĉiutage.
Nu certe estas iuj esceptoj (notu literumadon) aŭ "surprizoj", tamen ege malpli ol en naciaj lingvoj. (Ekzemple vere ne estas neregulaj verboj kaj substantivoj en Esperanto, malkiel la multaj ĝenaj konfuzaj tiaj vortoj en naciaj lingvoj.)

Mi supozus ke ne vere eblus havi lingvon TUTE sen iuj aferoj, kiuj ŝajnas kontraŭintuiciaj aŭ strangaj, ĉar ni ĉiuj havas proprajn spertojn kaj opiniojn, pri kio estas natura aŭ eleganta aŭ simpla en lingvo.

Krome la koncepto de "kio estas escepto" aŭ graveco de escepto estas iom neklara. Oni povus argumenti, ke "ili" estas escepta pronomo, ĉar nur "ili" komenciĝas per vokalo ("i") anstataŭ konsonanto, kaj havas du silabojn anstataŭ unu. Sed ĉu tiu "ili"-escepto efektive gravas aŭ ĝenas? Dependas de la propra opinio, verŝajne.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 13:54:11

Senegaùlo:
Mi povus diri :

"Me sores es eselente curor"

(Pardonu ke mi ree citas lfn en netaŭga fadeno sed estas nur por ekzempligi...)
>> Senegaŭlo,

Ĉu vi ne proponas kreigi forumon LFN en la parto "En aliaj lingvoj" ?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 15:51:20

La Esperantaj pronomoj estas eble iom mallogika, sed ili ne faras escepton.

Pri la angla vorto “thou”: En la komenco de la 17-a jarcento, oni devus uzi “you” al superaj ktp, ĝuste kiel oni devus uzi “Sie” germana-lingve al iuj homoj. Sed kiam oni tradukis la Biblion, oni uzas la vortojn “thou” kaj “thee” por esti neta, ĉar la hebrea kaj la greka havas malsamajn vortojn por unu-nombraj kaj multe-nombraj formoj. Tiu-tempe tamen la uzo de “thou” malpliiĝas.

La Esperanto vorto “ci” estas tute kiel la angla vorto (aŭ estus, se la Esperanto ekzistus pli frue: oni neniam ofte uzas “ci”).

Reen al la supro